닫힘
글: 345
언어: Esperanto
IgorSokoloff (프로필 보기) 2020년 5월 4일 오후 7:39:05
La ĉefa redaktoro de usona komunikilo "The American Conservative", kritikas la britan "mildan totalismon", enkadre de kiu oni povas blasfemi konrtaû Dio, sed malrajtas skeptiki koncerne al transgenrismo.
Liaopinie, tiela "hejma" politiko laŭ siaj stilo kaj karaktero similas al tiu, kiu ekzistas en Norda Koreio.
https://www.theamericanconservative.com/dreher/bri...
IgorSokoloff (프로필 보기) 2020년 5월 21일 오후 12:50:52
Laŭ ĉi-artikolo de sveda komunikilo "Dagens Nyheter", en Svedio multiĝas pubertuloj kaj adoleskuloj, kiuj ofertas seksum-servojn al pedofiliuloj, ĉar nuntempe pro la kronviruso malfacilas perlabori poŝmonon alimaniere.
https://www.dn.se/sthlm/polisen-och-socialtjansten...
IgorSokoloff (프로필 보기) 2020년 5월 23일 오전 7:03:24
Antropologo Philippe Descola kritikas kapitalismon, komparante ĝin kun virusa infekto, kaj alvokas al radikalaj sociaj ŝanĝoj...
https://www.lemonde.fr/idees/article/2020/05/20/ph...
Altebrilas (프로필 보기) 2020년 5월 25일 오전 9:05:06
Sed ĉu komunismo pli bone funkcias?
IgorSokoloff (프로필 보기) 2020년 5월 25일 오후 2:56:26
Kaj koncerne socialismon rimarkindas, ke ties modeloj diferencas. Komparu, ekzemple, Nord-Koreion kaj Vjetnamion.
Same diferencas ankaŭ modeloj de kapitalismo. Rigardu, ekzemple, al usona vasalo Haitio, kies popolo vivas pli malbone ol popolo de usone sankciita Kubo.
Sed fakte en tiu artikolo temas pri tro intensa kaj superflua industria produktado, kiu malutilas al la Naturo kaj kiun oni praktikas ne nur en "pure" kapitalismaj landoj, sed ankaŭ en socialisme-kapitalisma Ĉinio.
IgorSokoloff (프로필 보기) 2020년 5월 25일 오후 2:57:45
En intervjuo por pola komunikilo "Myśl Polska" Mariusz Świder prezentas sian libron "Jak podbijaliśmy Rosję" (Kiel ni konkeris Rusion), en kiu li kontraŭdiras al la stereotipa ideo, ke la poloj ĉiam estis viktimoj de la rusoj, kaj asertas, ke multaj rusiaj eminentuloj estas fakte "polakoj", sen kies kontribuaĵoj ne ekzistus nuntempa Rusio.
http://www.mysl-polska.pl/2318
Altebrilas (프로필 보기) 2020년 5월 26일 오전 8:44:22
IgorSokoloff (프로필 보기) 2020년 6월 2일 오후 10:18:33
En Kanado oni intencas enprizonigi gepatrojn kaj medicinistojn, kiuj rifuzas ŝanĝi sekson al infanoj.
https://m.facebook.com/TippingPointonOAN/videos/20...
IgorSokoloff (프로필 보기) 2020년 6월 8일 오전 11:12:35
https://www.newyorker.com/humor/borowitz-report/pu...
IgorSokoloff (프로필 보기) 2020년 6월 9일 오전 5:28:35
Inter tielaj "cinikuloj" elstaras Candace Owens, kiu nomis lin "terura homo" kaj kiu samopinas kun tiuj ekspertoj, kiuj asertas, ke usonajn "lumpenojn" al nunaj protestoj-pogromoj instigas politikaj oponuloj de Donald Trump.
https://www.dailymail.co.uk/news/article-8390037/P...