閉じられた
メッセージ: 345
言語: Esperanto
IgorSokoloff (プロフィールを表示) 2021年5月7日 13:45:22
Mi jam skribis, ke reala demokratio (kiel reala potenco de popolo) ankoraŭ neniam ekzistis sur nia planedo, inkluzive en antikva Grecio, kie oni elpensis ĉi tiun jezuitecan koncepton.
Samkiel ankoraŭ neniam ekzistis reala komunismo, al kiu kuraĝe jelpadas divers-specaj ĉe-komputilaj luktantoj kontraŭ mita totalismo.
Krome mi supozas, kamarado "Haut-brillant", ke vi estas sufiĉe inteligenta kaj klarvida persono, kiu ĝuste komprenas esencon kaj originon de nunaj politikaj kaj ekonomiaj problemoj en la mondo.
sergejm (プロフィールを表示) 2021年5月7日 17:22:27
Altebrilas (プロフィールを表示) 2021年5月8日 9:10:45
Sed tiu sistemo ne tre efikis, ĉar pro la hazardoj de la sorto, nur malmultaj
- estis preparitaj esti reĝo, kaj edukitaj tiel
- reĝis pli ol dek jarojn
- mortis en sia lito.
Tiujn, kiuj plenumis tiuj kondiĉojn la Historio memoris kiel grandaj gereĝoj (ankaŭ estis reĝinoj).
Plie, la sola metodo por ŝanĝi reĝon estis murdo. Tio, kio oni nomas demokratio ne havas tiujn maladvantaĝojn. Ĝi havas aliajn, sed estas alia problemo.
Okcidento estas kritikinda, sed almenaŭ kritikebla.
Zam_franca (プロフィールを表示) 2021年5月8日 15:03:58
sergejm:Demokratio en antikva Grecio estis potenco de demos, ne de la tuta popolo. Sklavoj, malriĉuloj, virinoj kaj понаехавшие loĝantoj de aliaj urboj ne estis demos.Se ni priparolas antikvan Atenon, malriĉuloj kiuj apartenis al demos ja povis voĉdoni, havi gravan postenon ktp. Fremduloj (meteikos) nur povis akiri la civitanecon (kiu igus ilin fariĝi parto de la demos) eksterordinare, ekzemple post ago de milita braveco taksata kiel rimarkinda.
IgorSokoloff (プロフィールを表示) 2021年5月11日 19:27:58
Almenaŭ ĝis nun neniu el "sagacaj" okcidentaj politikistoj, analizistoj kaj ĵurnalistoj deklaris pri "evidentaj rusaj spuroj" en la "komploto" de francaj generaloj.
Pri impertinenta defio al "sanktaj demokratiaj valoroj" de la Kvina Respubliko flanke de bravaj francaj armeanoj, kiuj maltrankviliĝas pro eventuala "islama okupacio" de la amata patrujo, temas en ĉi-artikolo de "Valeurs actuelles":
https://www.valeursactuelles.com/societe/exclusif-...
IgorSokoloff (プロフィールを表示) 2021年5月14日 8:38:23
Preskaŭ tuj post francaj alt-rangaj oficiroj ekribelis, kvazaŭ kaptinte iun infekton, ankaŭ usonaj generaloj kaj admiraloj, malkontentaj pro "marksisma" — jen revelacio! — tiraneco de Joe Biden.
Kaj šajnas, ke ankaŭ tiu ĉi "komploto" efektiviĝas sen gvida partopreno de terura Putin.
Koncerne ĉi-eventon sur paĝoj de "Foreign policy" fervore indignas unu el fidelaj adeptoj de la "sankta okcidenta demokratio":
https://foreignpolicy.com/2021/05/12/joe-biden-mil...
Altebrilas (プロフィールを表示) 2021年5月15日 10:01:47
IgorSokoloff (プロフィールを表示) 2021年5月15日 15:13:04
Ĉu, via-konstate, ili maltrankviliĝas pro reala problemo aŭ estas riproĉindaj (aŭ eble eĉ kondamnindaj) alarmistoj?
Altvalora opinio de kamarado Zamčik ankaŭ estus bonvena.
Altebrilas (プロフィールを表示) 2021年5月16日 20:24:05
Estas fakto, ke post la tempo de de Gaulle, la lando malunuiĝas, sed jam estis tia antaŭ lia veno. Estis unu el la motivojn de lia militista kaj politika agado.
IgorSokoloff (プロフィールを表示) 2021年5月17日 12:18:46
Kiel kutime, vi gracie evitas rektan respondon kaj prezentas alt-brilan ekzemplon de jezuiteca retoriko.