Đi đến phần nội dung

Đã đóng

Nekredeblaĵo

viết bởi Zam_franca, Ngày 14 tháng 1 năm 2020

Tin nhắn: 345

Nội dung: Esperanto

dobri (Xem thông tin cá nhân) 18:30:34 Ngày 15 tháng 11 năm 2022

Por vane diskuti kun homo, kiu ŝajnigas esti blindulo mi ne havas sufiĉe da tempo. Inter nacioj ne estas malamo. Malamon asertas precipe rusoj. Certe jam de elementa lernejo vi estas edukataj, ke rusoj estas elektita nacio, kiu estas destinita por regado en tuta mondo. La samon antaŭe asertis judoj. Tamen hodiaŭ pli minacas islamanoj, kiu ankaŭ (same kiel rusoj) emas ekstermi alireligianojn.
Kiam mi vizitis Rusion, tiam mi renkontis kun kleraj homoj (studentoj), kun kiuj eblis libere diskuti sen antaŭjuĝoj. Bedaŭrinde nun plimulto da rusoj akceptas fabelojn de Putin kaj ne kapablas koncedi, ke li mensogas. Alies opiniojn vi nomas propagando. Sed vera propagando estas via aserto, ke Rusio ĉiam sopiris pri paco kaj la aliaj landoj ne komprenas tion. Se rusa registaro vere sopirus pri paco, tiam ĝi ne atakus senkaŭze sian najbaron.

SlavikDze (Xem thông tin cá nhân) 11:30:18 Ngày 16 tháng 11 năm 2022

@Dobri
Viaflanke estus tre saĝe, se vi efektive ĉesigus vian vanan partoprenon en iuj politikaj diskutoj, en kiuj vi klare demonstras vian ridindan mallertecon. Tiel do ne perdu vian alt-valoran tempon kaj pretigu prefere vian nebulitan menson por via vica tute malnecesa analizo de la vica tute bagatela Eurovision-konkurso.
Kaj ĉiuj viaj riproĉoj adrese al rusoj (inkluzive pri la pretendo je nacia ekskluziveco) indas fakte redirekti al viaj anglosaksaj suzerenoj.
Sed mi tamen komprenas, ke por vi estas malfacile kaj dolorige disiĝi kun viaj delongaj, preskaŭ infanecaj iluziuoj, kaj mi kondolencas vin pri tio.
--------------------
— Sed ĉu en Ĉeĥio haveblas iuj aĵoj, pri kiuj ĉeĥoj povas senti realan nacian fieron? — demandis Porketo, metinte ankoraŭ kelkajn ŝtipojn en la kamenon.
— Nu, eble ĉeĥa biero... — respondis Vini-Puh, denove pleniginte sian kruĉon. — Ĝi estas sufiĉe bongusta... Precipe kun mielo...
🐷🍺🍺🐻
--------------------
Tio eble nekredeblas, sed ankaŭ en pseŭdo-suverena Ĉeĥio troveblas sufiĉe objektivaj politikaj analizistoj. Ekzemple politologo Oskar Krejčí, kiu rakontis pri preskaŭ antikvaj fontoj de la absurda fenomeno, nomita "ruso-fobio", kiun multaj nekritikemaj ĉeĥoj preferas masoĥisme ĝui ankaŭ nuntempe.
https://casopisargument.cz/?p=46553
Espereble, ĉi tiu artikolo estos interesa ne nur por pan Dobri, sed ankaŭ por aliaj forumanoj, kiuj ne pigros traduki ĝin helpe de Google-tradukilo.

SlavikDze (Xem thông tin cá nhân) 11:22:04 Ngày 27 tháng 11 năm 2022

Tio eble ne kredeblas, sed malgraŭ severa anti-rusia sankciumo, humanecaj ĉeĥaj bier-produktantoj daŭrigas liveri sian bieron al soifantaj rusianoj...
Des pli ke "peníze nesmrdí" (mono ne fetoras)...
🍻🍻🍻🍻🍻
https://www.lidovky.cz/byznys/vyvoz-export-do-rusk...

SlavikDze (Xem thông tin cá nhân) 10:24:14 Ngày 01 tháng 12 năm 2022

Tio eble ne kredeblas, sed kuraĝaj rusiaj disidentoj, kiuj post sia heroeca lukto kontraŭ diktaturo de Putin entuziasme rifuĝas en Usonon, aŭtomate fariĝas ĉi-lande deliktuloj kaj trafas en usonan prizonon.
Pri tio informas "The New York Times":
https://www.nytimes.com/2022/11/28/us/russian-acti...
☹️☹️☹️☹️☹️

SlavikDze (Xem thông tin cá nhân) 07:59:54 Ngày 08 tháng 12 năm 2022

"Nos toman por idiotas (oni opinias nin idiotoj)", asertas aŭtoro de unu el hispanaj komunikiloj, rakontante pri la naturo kaj celo de okcidenta anti-rusia propagando:
https://ctxt.es/es/20221201/Firmas/41512/rafael-po...
🤥🤥🤥🤥🤥

SlavikDze (Xem thông tin cá nhân) 18:22:44 Ngày 24 tháng 12 năm 2022

Tio eble nekredeblas, sed en kvazaŭ libera kaj demokratia Norvegio oni intencas enprizonigi iun lesbinon nur pro tio, ke dum interneta interkomunikado kun alia lesbino ŝi asertis, ke transgenraj viroj ne povas esti lesboj kaj ne kapablas naski infanon.
Pri tio komunikas jena brita komunikilo:
https://www.spiked-online.com/2022/12/21/when-did-...

SlavikDze (Xem thông tin cá nhân) 13:52:53 Ngày 05 tháng 1 năm 2023

Tio eble nekredeblas, sed franca finansisto Pierre de Gaulle, kiu estas nepo de Charles de Gaulle, asertas, ke ĝuste usonaj kaj eŭropaj regantoj kulpas pri la rusa-ukrajna konflikto kaj la nuna globala ekonomia krizo.
https://mobile.agoravox.fr/tribune-libre/article/n...

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 16:06:01 Ngày 05 tháng 1 năm 2023

Mi faris sercxadon pri tiu nepo, por scii kio alia li estas, cxefe en politika vivo, sed malfacilegas trovi tiun informon en netroa tempo...

Se vi havas pliajn informojn, ili estas bonvenaj.

SlavikDze (Xem thông tin cá nhân) 19:41:24 Ngày 05 tháng 1 năm 2023

@BaseObskuras (kiu ambicie pretendas je pseŭdonimo Altebrilas)
Vi, eble, estus sufiĉe amuza ĉi-foruma klaŭneto, se vi ne estus tiel intense trudiĝema...
Verŝajne, tio estas speciala nuanco de via persona jezuiteco — peti, ke iu alilandano liveru al vi aldonan informaĵon koncerne vian samlandanon, pri kiu vi, plejverŝajne, jam aŭdis kaj legis.

SlavikDze (Xem thông tin cá nhân) 14:41:46 Ngày 16 tháng 1 năm 2023

Tute probablas, ke "noblaj" franculoj baldaŭ atingos "gloran" venkon super "barbaraj" rusuloj... Se ili sukcesos "heroece" ekstermi la "rusan" tombejon apud Sainte-Geneviève-des-Bois...
https://www.lemonde.fr/societe/article/2023/01/15/...
--------------------
Dramece-lamenteca kanto pri "rezidantoj" de tiu tombejo:
https://youtu.be/ygsJB5JIANA

Quay lại