前往目錄

Matematiko

貼文者: MiMalamasLaAnglan, 2020年1月14日

訊息: 17

語言: Esperanto

MiMalamasLaAnglan (顯示個人資料) 2020年1月16日下午7:47:58

nornen:Mi ne scias, sed se mi elparolu ĝin spontanee, mi dirus ion tiel:

Se a xo kvadrata plus bo xo kvadrata plus c egalas nul, do xo egalas minus bo plus minus (la) radiko de bo kvadrata minus kvar a co, ĉio dividite per du a.

Kiel oni diru: ∃x [∅∈x ∧ ∀y (y∈x → ⋃{y,{y}}∈x) ]
Dankon! Tamen, mi forgesis ion. Kiel oni diras eksponentojn kaj dekumajn frakciojn?

nornen (顯示個人資料) 2020年1月16日下午7:59:31

Eble:

ikso kvadrata, ikso kuba, ikso je la kvara (potenco), a je la bo, ...

e^(iπ) = -1
e je la (potenco de) i pi egalas minus unu.

Altebrilas (顯示個人資料) 2020年1月17日上午10:11:37

Kio pri formuloj, kiujn oni ne povas aperigi ĉi-forume, kiel multe da interpleksitaj parentezoj, pluretaĝaj frakcioj, matricoj aŭ integraloj?

Metsis (顯示個人資料) 2020年1月17日上午11:54:17

Altebrilas:Kio pri formuloj, kiujn oni ne povas aperigi ĉi-forume, kiel multe da interpleksitaj parentezoj, pluretaĝaj frakcioj, matricoj aŭ integraloj?
Kiam temas pri pli kompleksaj ekvacioj aŭ funkcioj, oni devas montri (ekz. per kretotabulo), kiun parton oni elparolas, kaj havi paŭzojn, por ke la aŭskultantoj komprenas, kion vi ĵus diris. Estas la sama kiel en naciaj lingvoj.

MiMalamasLaAnglan (顯示個人資料) 2020年1月28日下午5:08:09

nornen:Eble:

ikso kvadrata, ikso kuba, ikso je la kvara (potenco), a je la bo, ...

e^(iπ) = -1
e je la (potenco de) i pi egalas minus unu.
Kial je?

nornen (顯示個人資料) 2020年1月28日下午7:16:08

Ĉar ne estas trafa prepozicio.

Frano (顯示個人資料) 2020年8月15日下午12:37:14

FACILAS
FACILAS:Bonan tagon, tiu-ĉi jutuba kanalo intencas prezenti didaktikajn filmetojn pri scienco, ĉefe pri matematiko sed ankaŭ pri fiziko, kemio, biologio ktp. Temas pri teoremoj, metodoj por solvi problemojn, konoj el diversaj sciencaj kampoj, kaj mi traktas tiujn temojn per multaj ekzercoj detale klarigitajn. La nivelo de la konoj ampleksas proksimume de la mez-lernejo ĝis la universitato.

回到上端