Поруке: 17
Језик: Esperanto
MiMalamasLaAnglan (Погледати профил) 14. јануар 2020. 18.37.18
Kiel oni legas la kvadratan formulon, ekzemple?
Se ax² + bx + c = 0, tiam:
-b ± √(b² - 4ac)
----------------------
2a
nornen (Погледати профил) 14. јануар 2020. 19.27.15
Se a xo kvadrata plus bo xo kvadrata plus c egalas nul, do xo egalas minus bo plus minus (la) radiko de bo kvadrata minus kvar a co, ĉio dividite per du a.
Kiel oni diru: ∃x [∅∈x ∧ ∀y (y∈x → ⋃{y,{y}}∈x) ]
sergejm (Погледати профил) 14. јануар 2020. 19.32.45
nornen (Погледати профил) 14. јануар 2020. 20.07.29
sergejm:Ekzistas x, tia ke malplena aro estas ano de x kaj por ajna y se y estas ano de x tiam ......la kunigo de la aroj enhavantaj yon kaj la aron enhavantan yon, estas ano de xo?
Metsis (Погледати профил) 15. јануар 2020. 10.19.30
Jxusteno (Погледати профил) 15. јануар 2020. 15.38.35
du on du faras unu (2÷2=1) kaj du obl du faras kvar (2×2=4)?
nornen (Погледати профил) 15. јануар 2020. 19.04.37
Jxusteno:Estas interese, ĉu oni povas diriLa problemo kun "on" estas, ke ĝi ŝanĝas la legdirekton:
du on du faras unu (2÷2=1) kaj du obl du faras kvar (2×2=4)?
a / b = c
bo'one a egalas co
Laŭ mi pli konvene: a dividite (per) bo egalas co.
Metsis (Погледати профил) 15. јануар 2020. 19.18.08
Jxusteno:Estas interese, ĉu oni povas diriMiakomprene ne. Laŭ PIV -on estas sufikso, ne memstara vorto, kiu povus signifi operatoro. Estas kelkaj vortoj, en kiuj on funkcias kiel radiko – ono, oneco kaj onigi – sed neniu kun signifo de divido. La situacio por -obl estas la sama.
du on du faras unu (2÷2=1) kaj du obl du faras kvar (2×2=4)?
En tiu malnova fadeno estas kelkaj alternativoj por divido kaj multipliko. Notu, ke diversaj esprimoj havas diversajn fakojn de uzo: en vendejo, en klasĉambro de baza lernejo, en universitato…
nornen (Погледати профил) 15. јануар 2020. 19.18.37
Antaŭ ol priparoli la vortigon de araj eldiroj, oni priparolu la vortigon de logikaj eldiroj, ĉar la araj sistemoj (ekz ZF kaj ZFC) baziĝas sur unuaranga logiko.
Do, ni bezonas vortigojn por: ⊤, ⊥, ¬; ∧, ∨, →, ↔; ∀, ∃; (por nomi la plej kutimajn)
⊤: vero
⊥: malvero
¬: ne
A ∧ B: a kaj bo
A ∨ B: a aŭ bo
A → B: (jam) se a, sekve bo (mi uzas "sekve" anstataŭ "do", ĉar "do" estas ankaŭ la nomo de la litero D)
A ↔ B: a, se kaj nur se bo
∀a: por ĉiu a; por ĉia a, por ajna a
∃a: ekzistas a, ekzistas tia a
Ekz: Estu P eldiro pri a.
∀a(P) ↔ ¬∃a(¬P): por ĉiu A validas Po, se kaj nur se ne ekzistas tia A, ke ne validas Po.
∃a(P) ↔ ¬∀a(¬P): ekzistas tia A, ke validas Po, se kaj nur se ne por ĉiu A ne validas Po.
Taŭge?
MiMalamasLaAnglan (Погледати профил) 16. јануар 2020. 19.44.07
Metsis:Ĉiuj sufiksoj povas esti memstaraj vortoj, ekzemple "ujo", "ege", "aĉa", ktp.Jxusteno:Estas interese, ĉu oni povas diriMiakomprene ne. Laŭ PIV -on estas sufikso, ne memstara vorto, kiu povus signifi operatoro. Estas kelkaj vortoj, en kiuj on funkcias kiel radiko – ono, oneco kaj onigi – sed neniu kun signifo de divido. La situacio por -obl estas la sama.
du on du faras unu (2÷2=1) kaj du obl du faras kvar (2×2=4)?
En tiu malnova fadeno estas kelkaj alternativoj por divido kaj multipliko. Notu, ke diversaj esprimoj havas diversajn fakojn de uzo: en vendejo, en klasĉambro de baza lernejo, en universitato…