Zamenhofo kaj la nederlanda
Zam_franca, 2020 m. vasaris 8 d.
Žinutės: 10
Kalba: Esperanto
Zam_franca (Rodyti profilį) 2020 m. vasaris 8 d. 19:13:21
Ĉu do Zamenhofo konis iomete la nederlandan? Aŭ ĉu "gisto" estas post-zamenhofa vorto?
Metsis (Rodyti profilį) 2020 m. vasaris 9 d. 12:05:32
Jxusteno (Rodyti profilį) 2020 m. vasaris 9 d. 12:56:49
robinvdv (Rodyti profilį) 2020 m. vasaris 9 d. 13:28:51
Zam_franca (Rodyti profilį) 2020 m. vasaris 9 d. 14:23:26
Strato estas simila al la angla street kaj al la germana Straße. Mi ne certas, sed eble Zamenhof simple kunfandis ĉi tiujn du vortojn.
Mi pensas, ke pli verŝajnas, ke "strato" estas kunfando de la angla "street" kaj la gemana "Straße", simile al la esperantaj vortoj "forgesi" (FORget + verGESsen) kaj "ŝtormo" (STurm + stORM).Mia demando baziĝas sur la etimologia vortaro de s-ro A.Rajski, kiu troveblas rete. Sed mi ne konas kian metodologion uzis li. Mi ĝuste demandas kial "dut." (por Dutch, la nederlanda, se neanglalingvanoj mian mesaĝon legus) estas skribita en ĉi tiu vortaro.
StefKo (Rodyti profilį) 2020 m. vasaris 9 d. 21:39:28
robinvdv:Mi pensas, ke pli verŝajnas, ke "strato" estas kunfando de la angla "street" kaj la gemana "Straße", simile al la esperantaj vortoj "forgesi" (FORget + verGESsen) kaj "ŝtormo" (STurm + stORM).En la jida "forgesi" estas "forgesn" (laŭ Google translate)
StefKo (Rodyti profilį) 2020 m. vasaris 9 d. 21:45:24
robinvdv:Mi pensas, ke pli verŝajnas, ke "strato" estas kunfando de la angla "street" kaj la gemana "Straße", simile al la esperantaj vortoj "forgesi" (FORget + verGESsen) kaj "ŝtormo" (STurm + stORM).En la pola "sztorm" (oni legas "ŝtorm") estas "ŝtormo". Evidente el la angla aŭ el la germana (malsupra).
Metsis (Rodyti profilį) 2020 m. vasaris 10 d. 08:08:34
StefKo:Pli verŝajne temas pri komuna (eŭropa) hindoeŭropa vorto.
En la pola "sztorm" (oni legas "ŝtorm") estas "ŝtormo". Evidente el la angla aŭ el la germana (malsupra).
Zam_franca (Rodyti profilį) 2020 m. vasaris 10 d. 12:51:37
nornen (Rodyti profilį) 2020 m. vasaris 10 d. 20:09:54
Metsis:Estas rekonstruita pra-ĝermana radiko *sturmaz kaj pra-hindeŭropa radiko *(s)twer. Tial la apero en tiom multe da lingvoj.StefKo:Pli verŝajne temas pri komuna (eŭropa) hindoeŭropa vorto.
En la pola "sztorm" (oni legas "ŝtorm") estas "ŝtormo". Evidente el la angla aŭ el la germana (malsupra).