לתוכן העניינים

Mi proponas novan ludon: Tio estas oni skribas vorton, kaj la alia per tia vorto verkas frazon, kaj sugestas laŭ bontrovo alian vorton.

של Vinisus, 9 במרץ 2020

הודעות: 60

שפה: Esperanto

Altebrilas (הצגת פרופיל) 4 בנובמבר 2022, 09:44:29

Tohuvabohuo babela regis en la Mondo. Felicxe, okulkuracisto inventis ion por estigi iom da ordo. Sed la diablo instigis iujn homojn kasxe kaj sxtelpasxe agacxi por ke tiu mirindajxo restu nekonata de la homoj...

Klimato

dobri (הצגת פרופיל) 19 בנובמבר 2023, 16:50:16

Klimato devus esti stabila. Ĝi povus ŝanĝadi nur laŭ jarsezonoj. Bedaŭrinde ŝajnas, ke la klimato varmiĝas.

mondo

Altebrilas (הצגת פרופיל) 21 בנובמבר 2023, 18:11:53

Mondo plejbaldaŭ spertu pacon! Tio nepras por solvi ekologiajn problemojn kaj estigi justan mondan socion kiu respektas ĉiun homon.

SlavikDze (הצגת פרופיל) 21 בנובמבר 2023, 19:28:24

Ho, kiaj lumigaj revelacioj...
Ŝajnas, ke pan Dobri kaj monsieur Altebrilas estas grandaj saĝuloj.

Altebrilas (הצגת פרופיל) 21 בנובמבר 2023, 23:06:43

Tiu fadeno estas ludo, ne kritikejo.

Mi forgesis proponi vorton. Do, jen:

Ironio.

SlavikDze (הצגת פרופיל) 22 בנובמבר 2023, 07:49:25

Kun senzorga ironio rilatas cinikaj rusianoj al terura sankciumo de la sankta okcidenta civilizacio.
Kaj ŝajnas, ke noblaj okcidentaj ĉefuloj eĉ ofendiĝas pro tiom malserioza konduto de barbaraj rusuloj.
🤪😱🧐🙄😠
Vica vorto:
Stulteco

Altebrilas (הצגת פרופיל) 22 בנובמבר 2023, 10:24:39

Stulteco homa plus artefarita inteligento faras explodigan miksaĵon.

Floro.

SlavikDze (הצגת פרופיל) 22 בנובמבר 2023, 11:21:39

Dum kelkaj jarcentoj naivaj filistroj en multaj landoj havis iluzion, ke Parizo estas kvazaŭ fajna floro de Okcidenta Eŭropo.
Sed nun oni pli kaj pli konvinkiĝas, ke franca ĉefurbo estas simple kloako, kie abundas ratoj, cimoj kaj parazitecaj enmigrintoj.
🥀🥀🥀🥀🥀
Vica vorto:
Klarvido

Altebrilas (הצגת פרופיל) 22 בנובמבר 2023, 18:30:17

Klarvido venas de Oriento.

Homaranismo.

SlavikDze (הצגת פרופיל) 25 בנובמבר 2023, 11:58:02

Ideoj de homaranismo apenaŭ realigeblas kaj aplikeblas en kapitalisma mondo.
Vica vorto:
Ĥtulhismo

לראש הדף