目次へ

閉じられた
最大 500メッセージ

Ŝercoj

StefKo,2020年3月17日の

メッセージ: 501

言語: Esperanto

StefKo (プロフィールを表示) 2020年12月28日 18:15:06

sergejm:
StefKo:"strio de misfortuno" - ĉu alilingvuloj komprenas tiun diraĵon? En la pola ĝi ekzistas, en la rusa ankaŭ? Kaj en aliaj lingvoj?
Ruse ĉi tio sonas:
У вас началась полоса неудач? Не беспокойтесь! Она когда-нибудь окончится - ведь вы не бессмертны.
Strioj kiel ĉe zebro - la blanka estas bona, la nigra estas malbona.
Tamen en la Pola ĝi havas iome alian signifon. "Strio da misfortunoj" signifas serion da misfortunoj, ekz. akcidento, malsano kaj prirabo.

sergejm (プロフィールを表示) 2020年12月28日 20:21:47

Nu ruse ankaŭ estas 'misfortunoj', mi forgesis multenombron.
'de' aŭ 'da' - ĉi tio necesas defini laŭ senco, en rusa lingvo oni ne distinas ilin

nornen (プロフィールを表示) 2020年12月28日 22:49:09

Same en la Germana: Pechsträhne.

sergejm (プロフィールを表示) 2020年12月29日 4:21:55

Nu en Esperanto oni povas traduki germanstile: misfortunstrio, tiam oni ne devas pensi ĉu uzi miltenombron aŭ ununombron, 'de' aŭ 'da'.
Ankaŭ ebla meza varianto: misfortuna strio
Fortuno estas greka diino, oni ofte ne uzas multenombron kaj skribas majuskle.

StefKo (プロフィールを表示) 2020年12月29日 11:28:39

Mi pensas ke pli bona vorto estas malfeliĉofatalo (ol misfortuno).

sergejm (プロフィールを表示) 2020年12月30日 22:48:54

Ne provu forkuri de malsata tigro - alie vi mortos laca.

sergejm (プロフィールを表示) 2020年12月31日 9:36:55

Ruse: Я думал, взять или не взять водку. Взял и не взял.
Laŭvorta traduko: Mi pensis ĉu preni aŭ ne preni vodkon. Mi prenis kaj ne prenis.
La senco: Mi pensis ĉu aĉeti aŭ ne aĉeti vodkon. Mi faris decidon kaj ne aĉetis.

Angle: He said that that that that boy said was wrong.
La traduko: Li diris ke tio kion tiu knabo diris estis malvero.

sergejm (プロフィールを表示) 2020年12月31日 9:57:44

Rusaj frazoj el unuliteraj vortoj
- в каком классе вы учитесь?
- я в а.
- о и я в а.
- а я и в а и в б.

- en kiu klaso vi lernas?
- mi en A
- o, ankaŭ mi en A.
- kaj mi ambaŭ en A kaj B.

StefKo (プロフィールを表示) 2020年12月31日 16:47:58

Silvestra konsilo de la edzo

Antaŭ silvestra maskobalo, edzino demandas sian edzon:
– Kion mi surmetu, por ke neniu rekonu min?
– Ne surmetu la perukon, ne fiksu la falsajn okulharojn, lasu la spongan garnituron de la mamoj, lasu la korseton per kiu vi premas la stomakon kaj ne uzu ŝminkon. Mi certas, ke neniu rekonos vin!

StefKo (プロフィールを表示) 2021年1月1日 16:20:41

Novjara ruzo

Matene, post la silvestraj frenezaĵoj, la edzino turnas sin al sia postebria edzo:
– Ĉu vi povus lavi la manĝilaron?
– Kial vi ĉiam havas tiajn ideojn, kiam mi falas de laciĝo?! – La edzo incitiĝas.
– Mi nur volis testi vin, – diras la edzino – la manĝilaro estas jam delonge lavita.
– Sed karulo, – la edzo ĉirkaŭbrakas ŝin – mi nur tiel stulte ŝercis. Kompreneble, se necesus...
– Bonege! Mi ankaŭ nur ŝercis...

先頭にもどる