前往目錄

關閉的
Max. 500 messages.

Ŝercoj

貼文者: StefKo, 2020年3月17日

訊息: 501

語言: Esperanto

StefKo (顯示個人資料) 2021年2月5日下午12:03:08

Altebrilas:Laŭ Guglotradukilo la insulto estas hungara kaj signifas "hundinaĉo". Ĉu ĝi ankaŭ ekzistas en la pola?
Pole sukinsyn. La vorto fontas el la rusa(?). Ĝi signifas "filo de hundino (putino)" kaj estas malpli insulta ol "putinfil(aĉ)o".

Rovniy_Sergey (顯示個人資料) 2021年2月5日下午1:29:12

- Doktoro, helpu! Mia edzino havas 40 jarojn, sed ŝi ankoraŭ kondutas sin kiel infano ...
- Ĉu vere? Bonvolu klarigi.
- Mi banas min, kuŝante en bankuvo, sed ŝi dronigas miajn anasetojn!
🐟🐬🐳

nornen (顯示個人資料) 2021年2月5日下午2:33:37

StefKo:
Altebrilas:Laŭ Guglotradukilo la insulto estas hungara kaj signifas "hundinaĉo". Ĉu ĝi ankaŭ ekzistas en la pola?
Pole sukinsyn. La vorto fontas el la rusa(?). Ĝi signifas "filo de hundino (putino)" kaj estas malpli insulta ol "putinfil(aĉ)o".
Se iu viro estas sukinsyn, do, konsekvence, liaj fratoj estas psubracia.

StefKo (顯示個人資料) 2021年2月5日下午3:47:16

nornen:
StefKo:Pole sukinsyn. La vorto fontas el la rusa(?). Ĝi signifas "filo de hundino (putino)" kaj estas malpli insulta ol "putinfil(aĉ)o".
Se iu viro estas sukinsyn, do, konsekvence, liaj fratoj estas psubracia.
Jes. Tia vorto ekzistis en la malnova pola sed nun ne estas uzata. Nun iuj personoj, amikoj de hundoj, nomas sin ŝerce psubrat se tio havas alian signifon: brat psa do "frato de hundo". En pluralo oni uzadis prefere la formon psubraty.

PS.
Al ĉiuj interesataj pri uzado de la vorto "hundo" en diversaj diraĵoj - enrigardu https://lernu.net/forumo/temo/25025/3

nornen (顯示個人資料) 2021年2月5日下午4:08:05

Theodor Storm, antaŭe tre societema homo, post jaroj fariĝis unusilaba kaj paroladis en la kompanio de aliuloj nur tre malmulte. En societo, kies inviton li ne povis malakcepti, oni ekpriparolis proceson pro bigamio, kiu ŝokadis la urbeton Husum.

“Diru al mi, S-ro Storm,” demandis scivolema damo, “kio estas la plej grava puno pro bigamio?”

“Havi du bopatrinojn,” respondis Storm mallongvorte.

sergejm (顯示個人資料) 2021年2月6日上午11:28:17

- Kiom?
- Malmulte.
- Kaj se pli precize?
- Tre malmulte.

sergejm (顯示個人資料) 2021年2月6日下午1:59:44

Ĉestultuloj (придурки)
Pacientojn de stultula domo oni nomis stultuloj kaj kuracistojn ĉe ili ĉestultuloj.

Rovniy_Sergey (顯示個人資料) 2021年2月7日上午7:20:35

Hieraŭ en la drinkejo ĉino sidiĝis ĉe mia tablo kaj mi demandis lin:
- Ĉu vi praktikis kungfuon, aŭ iun alian orientan batalarton?
- Ĉu vi demandas ĉi tion, ĉar mi estas ĉino?
- Ne, ĉar vi drinkas mian bieron!
🦝🐼🐍

sergejm (顯示個人資料) 2021年2月7日上午7:56:01

- Mi estas eminenta poeto!
- Mi neniam aŭdis pri vi!
- Vi povas legi miajn versojn sur necesejajn murojn!

Rovniy_Sergey (顯示個人資料) 2021年2月7日上午8:16:44

sergejm:- Mi estas eminenta poeto!
- Mi neniam aŭdis pri vi!
- Vi povas legi miajn versojn sur necesejajn murojn!
Kial ne pentristo? ridego.gif

回到上端