讯息: 11
语言: English
MiMalamasLaAnglan (显示个人资料) 2020年7月11日下午3:14:00
Zam_franca (显示个人资料) 2020年7月11日下午5:20:12
MiMalamasLaAnglan (显示个人资料) 2020年7月11日下午8:56:36
Zam_franca:Ĉu "taŭgi"? "grandece taŭgi"?Verŝajne, sed vi ne aspektas, kiel vi certas.
Zam_franca (显示个人资料) 2020年7月11日下午10:23:39
MiMalamasLaAnglan:Mi certas, ke miaj proponoj povas funkcii, sed mi ne certas, ĉu ili estas la plej precizaj.Zam_franca:Ĉu "taŭgi"? "grandece taŭgi"?Verŝajne, sed vi ne aspektas, kiel vi certas.
sudanglo (显示个人资料) 2020年7月12日上午10:21:36
Io povas taŭgi diversmaniere, dum akomod(iĝ)i fokusiĝas sur grandeca aŭ funkcia taŭgeco.
Mi entajpis 'La ŝuo akomodiĝas perfekte' en Google Translate. Ĝi redonis 'The shoe fits perfectly'.
'I can't fit more than 5 people in my car' - tion vi ne povus traduki per 'taŭgi'
sergejm (显示个人资料) 2020年7月12日下午12:08:42
IgorSokoloff (显示个人资料) 2020年7月12日下午6:03:07
esti laŭmezura; konveni laŭmezure (aŭ simple "konveni"); havi ĝustan mezuron; ĝustigi laŭmezure.
Koncerne al iu ejo/ujo eblas uzi "enlokigi/enlokiĝi".
Telperiën (显示个人资料) 2020年7月12日下午11:51:29
MiMalamasLaAnglan:Kiel oni tradukas esperanten la anglan vorton “to fit” (havi la ĝustan grandecon)?"Pazi"
pazi (i.) 1 esti enmetebla en iu loko: en mia aŭto estas loko por vi, sed vi, dikulo, ne pazas en ĝi
2 esti trapasigebla tra iu loko: la sofo pazos en la pordo se vi tenos ĝin vertikala
Laŭ ĉi tiu Vortaro: http://vortaro.esperanto.org.br/ee_index.html
Mi ankaŭ jam aŭdis tiun vorton de lerta esperantisto. Sed mi tute ne trovas ĝin, ekster tiu ununura vortaro!
Verŝajne do la supraj sugestoj pli bone taŭgas.
RiotNrrd (显示个人资料) 2020年7月13日下午3:37:18
fit, (have right size; go into, onto), (bone) sidi [int] (al, en), sidigi, sidigo (e.g.: this shirt fits me (well): ĉi tiu ĉemizo ~as al mi (bone); that blouse doesn't fit her well: tiu bluzo malbone ~as al ŝi; the screw fits in that hole: la ŝraŭbo ~as en tiu truo)...
Do... laŭ la CEED, sidi, eble kun (aŭ sen) al aŭ en kaj ankaŭ eble kun (aŭ sen) (mal)bone.
Metsis (显示个人资料) 2020年7月13日下午7:05:58
taŭgi
1 (io) Esti bona por io, uzebla por ia celo: ne ĉiuj fruktoj taŭgas por la manĝado
Do, "Tiaj ŝuoj ne taŭgas por promenado"
2 Havi ian valoron, povi esti uzata: E. tute taŭgas praktike
3 (iu) Havi kapablon por io: ili estis enuigaj, neniu taŭgis por kompanio
akomodi
Alĝustigi ion, por ke ĝi povu taŭge funkcii: akomodi la rimedojn al la celo
→ akomodiĝi
"La ŝuoj akomodiĝis al liaj piedoj."
pazi
Tiu vorto estas nek en PIV nek en Reta Vortaro. Plie la vorto ne troveblas en Tekstaro.
…sed
Al mi la plej kompreneblaj esprimoj estas
"La ŝuoj havas ĝustan mezuron" aŭ "Ĉi tiu ĉemizo sidas al mi bone."
Notu:
sidi
6 (pp vesto) Havi, metite sur iu, bonan aŭ malbonan aspekton: la vestoj bonege sidas.