讯息: 8
语言: Esperanto
Hispanio (显示个人资料) 2008年8月13日下午4:25:54
Ekzemple, mi estas hispana, kaj mi provis traduki hispanan ŝercon.
Esperante ĝi estas: "Kiel oni povas perdi fibolon?". Ne amuza.
Sed se mi tradukas litere, ĝi estas: "Kiel oni povas perdi neperdeblon?" aŭ ion tian.
Hispane: "¿Cómo se puede perder un imperdible?"
davidwelsh (显示个人资料) 2008年8月16日下午10:38:56
Ekzemple:
Blankurso iras en trinkejon kaj diras al la servisto: Mi volas pindon da biero...
...
...
...
...
... kaj paketon da ŝipsoj.
La servisto diras "Kial la grandan paŭzon?"
(En la angla, la vortoj "paŭzo" kaj "bestpiedoj" estas samsonaj - pause/paws)
dobri (显示个人资料) 2008年9月10日下午3:04:45
Ĉar la ĉeĥan vorton "kolo" eblas traduki diversmaniere, tial unu homo komprenis la frazon jene:"(Li ricevis) unuan biciklon kaj tuj (la faman markon) PREMIER".
Sed la dua homo komprenis la saman frazon jene:"(Post) la unua raŭndo de balotado tuj (oni elektis lin) ĉefministro.
Vi vidas, kiel fakte ne eblas traduki vortludojn.
rubulo (显示个人资料) 2008年9月10日下午9:39:37
"Mi vokos vin morgaŭ.
- Se vi volas sed mia nomo estas Rubulo"
"Je t'appelle demain.
- Si tu veu x mais mon nom c'est Rubulo"
(x estas gluita al la antaŭa vorto sed se mi ne lasas spacon tio iĝas ŭ)
Kaj ŝerco en esperanto netradukebla al aliaj lingvoj :
Kial ĝirafo neniam enuas ?
Ĉar ĝi havas kolegon.
Filu (显示个人资料) 2008年9月10日下午11:20:04
Li do foje eniris trinkejon, sidis kaj petis por biero kaj 'senderajer' ('cindrujo', 'cendrier' en la franca, sed nenio simila en la angla). La kelnerino ripetigis lin kelkfoje, sed tamen neniam sukcesis kompreni, pri kio temis tiu 'sanderajer', kaj en la fino diris, ke la trinkejo tion ne havis.
"Ben vous en ach'trez" ("Pa! Vi aĉetu kelkajn!"), senkuraĝigite diris li en la franca.
Tuj la kelnerino alportis al li cendrujon.
('vi aĉetos'/'vous achèterez') en ĉiutaga franca oni ofte prononcas 'aŝtre', samkiel la angla 'ashtray', 'cindrujo'.
Hispanio (显示个人资料) 2008年9月10日下午11:54:50
- Ĉu vi naĝas neniom?
- Mi ne alportis veston.
Hispane:
- ¿No nada nada?
- No traje traje.
Hispanio (显示个人资料) 2008年9月16日下午1:27:30
"Kiel nomiĝas membro kiu estas tre malgranda?"
"Membreto"
Sed la vorto kiu mi devis uzi ne estis membreto, sed cidonio.
Jen la traduko:
"¿Cómo se llama un miembro que es muy pequeño?"
"Membrillo"
Miland (显示个人资料) 2008年10月20日下午8:14:21
Rudolf F.:Plia ŝerco en Esperanto, netradukebla al aliaj lingvoj:Tre bone!
"Ho, ĉu la vintro?"
"Ne, da vin' tro!"