Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Tutmonda enketo: ĉu vi kredas je Dio?

de cursbenicassim, 2008-aŭgusto-26

Mesaĝoj: 644

Lingvo: Esperanto

Rodrigoo (Montri la profilon) 2008-decembro-17 17:29:58

dobri:
Rodrigoo:Ĉu iu emas bierumi?

Sammondane,
Ĥod
Jes, volonte! Je via sano!
Mi opinias tion pli agrabla ol partopreni en ĉi forumo.
Ankaŭ mi, tial la invito, ehe. Krome, mi ankoraŭ ne konas la ĉeĥan bieron!

Sammondane,
Ĥod

josell (Montri la profilon) 2008-decembro-17 19:15:09

rosto:Nu, jes, pri karmo oni povas opinii ne same, vi pravas. Krome, temas ja pri Dio, ne pri karmo.
Mi parolis pri Dia kaj Karma samo.

dobri (Montri la profilon) 2008-decembro-17 20:01:17

Rodrigoo:
Ankaŭ mi, tial la invito, ehe. Krome, mi ankoraŭ ne konas la ĉeĥan bieron!

Sammondane,
Ĥod
Tio estas grandega manko! Kion vi faros por elimini tion?

rosto (Montri la profilon) 2008-decembro-18 02:44:47

Jes... jes... Bakĥo ankaŭ estas dio rido.gif

josell (Montri la profilon) 2008-decembro-18 14:40:23

La Dio estas la Dio.

Rodrigoo (Montri la profilon) 2008-decembro-18 18:06:32

Mi klopodos iri Ĉeĥien venontjare, kaj plenos tiun mankon!

Vivu Bakĥon! Pardonu, Josell, sed mi emas kredi je Bakĥo, ne je "la Dio".

Sammondane,
Ĥod

Kristine (Montri la profilon) 2008-decembro-18 18:43:06

Ho jes, mi kredas je la Fluganta Spagetmonstro!
Do mi estas flugantspagetmonstrismanino. Se vi deziras flugantspagetmonstrismaniĝi, ni flugantspagetmonstrismaniĝu kune.
Longe vivu Lia Moŝta Spageto! Heeeee!

Rodrigoo (Montri la profilon) 2008-decembro-18 18:50:20

Kristine:Ho jes, mi kredas je la Fluganta Spagetmonstro!
Do mi estas flugantspagetmonstrismanino. Se vi deziras flugantspagetmonstrismaniĝi, ni flugantspagetmonstrismaniĝu kune.
Longe vivu Lia Moŝta Spageto! Heeeee!
Ahahahahaha lango.gif
Atentu ke li baldaŭ ekfluspagetmonstrismanigos nin!

Sammondane,
Ĥod

josell (Montri la profilon) 2008-decembro-20 01:01:17

Kristine:Ho jes, mi kredas je la Fluganta Spagetmonstro!
Do mi estas flugantspagetmonstrismanino. Se vi deziras flugantspagetmonstrismaniĝi, ni flugantspagetmonstrismaniĝu kune.
Longe vivu Lia Moŝta Spageto! Heeeee!
Dankon por diri tion. Kis' ĝis

Almenaŭ mi ne bezonas ŝercojn kaj mokaĵojn por kaŝi argumentajn senojn.

Rodrigoo:Vivu Bakĥon! Pardonu, Josell, sed mi emas kredi je Bakĥo, ne je "la Dio".

Sammondane,
Ĥod
Nepardoninda -- Bonege por vi!

Por mi, la plej-bonaĵa estas koni la Dion, aŭ-kaj scii pri Li, reale; ankaŭ feliĉe. Tamen, mi ne estas bona kristano, ne ankoraŭ.

Eble, nur EBLE, mi skribos romanon aŭ rakonton, kiu ekpensadigos ulojn aŭ multulojn pri Kristanismeco, kio estos montrata en tiu romano.

ĝis

alfred14 (Montri la profilon) 2008-decembro-20 16:55:42

Iĉo:
josell:La Dio estas la Dio.
Kaj la Ĵalo estas la Ĵalo.
kaj mia Karlo Markso estas mia Karlo Markso

Reen al la supro