შინაარსის ნახვა

დახურულია
Max. 500 messages.

Tutmonda enketo: ĉu vi kredas je Dio?

cursbenicassim-ისა და 26 აგვისტო, 2008-ის მიერ

შეტყობინებები: 644

ენა: Esperanto

eomiagel (მომხმარებლის პროფილი) 5 სექტემბერი, 2008 13:06:28

Mi kredas je Dio, aŭ, plej bone dirante, Dieco, en kiu ĉiu ni, ĉio, partoprenas.
Mia religia vivado estis edukita je la kristana moralo, sed mi estas influita de ia eklektikismo kiu miksas klasikan filozofion kun orientala mistikismo.
Mi tute ne akordas kun la katolika eklezio kaj kun iu ajn religia herarĥio, do mi apostatiĝis kvar jaroj antaŭe.
Al mi, religio estas intima afero (emsame kiel sekso! senkulpa.gif )

vajsxnavisto (მომხმარებლის პროფილი) 5 სექტემბერი, 2008 22:28:51

Pardonu miajn erarojn... mi estas komencanto. ridulo.gif

Jes, mi kredas je Dio, sed miaj opinioj je la kredado en Dieco estas influata de la Vedoj kaj la Bhagavad Gita. Evidente, mi estas Kriŝnano.

Dio, aŭ Kriŝno (signifas "la Plej-Bela," aŭ la "Tuta-Alloga"), estas Dio de Amo, unu Persono Suprema de Dio kiel Patro por tutaj da siaj infanoj sur tero. Sed li nek punas nek rekompencas homojn; tra la rego de Karmo, oni meritas korpon enkarniĝe. Nia konscienco afektas la rezulto ĉe la morto. Ekzemple, se mi katas multe dum mia vivo, mi posedos katkorpon en mia sekvonta vivo. Aŭ se mi volas sekson, la rego de karmo estas tiel kompatema ke mi posedos porkkorpon (ĉar porkoj seksumas eĉ kun sia patrino aŭ fratino!)

Kun niaj voloj, ni povas elekti niajn korpojn vivsekvonte.

Sed se oni povas eskapi el la samsaro (la ciklo de nasko kaj morto), oni devas disvolviĝi Kriŝno-konsciencon, aŭ Dio-konsciencon. Se onia konscienco estas rilatata al Dio, oni povas finfine atingi Lian Loĝejon, la Reĝlando de Dio. Se oni memoras ke ĉiuj estas spiritanimoj kaj la spiritanimo, parto kaj parcelo de la korpo de Dio, estas servanto eterna de Kriŝno, oni iros al Kriŝnejo (Goloka Vrindavana).

Originale nia konscienco estis pura, sed pro nia fiero kaj deziro en la konscienco por vivo materia, ni 'falis' kaj rezulte enkarniĝis...

La bhakti-jogo (servo sendonema, bhakti-yoga) estas proceso por atingi niajn originalajn relaciojn je Dio kaj pozicion konstitucian kiel servantoj eternaj. Oni praktikas ĉi tion fine kun la ĉantado de la Nomo Sankta de la Sinjoro. Jehovo, Kriŝno, Alaho, Budho (Amido, Amitabho), k.t.p. Enfine, par ĉantado de Nomo Sankta, oni povas purigi niajn spiritanimojn kaj memori!

Kriŝnanoj (Viŝnuanoj aŭ Vajŝnava) ĉantas:

"Hare Kriŝna, Hare Kriŝna,
Kriŝna Kriŝna, Hare Hare
Hare Rama, Hare Rama,
Rama Rama, Hare Hare."

(Hare estas energio de Dio, kaj Rama signifas la Fonto de Tutaj Plezuroj)

Kia facila metodo por ĉi tiu Aĝo!

Unu diraĵo, kion mi lernis, estas "Ĉiam Kriŝnon memoru, kaj Kriŝnon ne forgesu."

Je la fino, estas elekto de persono en la kredo je Dio. Sed ĉantado ne malfacilas! ^___^;

jan aleksan (მომხმარებლის პროფილი) 8 სექტემბერი, 2008 16:39:17

vajŝnavisto:Pardonu miajn erarojn... mi estas komencanto. ridulo.gif

Jes, mi kredas je Dio, sed miaj opinioj je la kredado en Dieco estas influata de la Vedoj kaj la Bhagavad Gita. Evidente, mi estas Kriŝnano.
...
^___^;
Mi ne kredas je via komencanteco! vi tro bone estras la esperanton!
lango.gif

Desideratist (მომხმარებლის პროფილი) 8 სექტემბერი, 2008 17:41:33

Mi ne kredas en "ĉielbarba" Dio, mi estas humanisto. Sed, kiam mi pensas pri aferoj por ekzemplo kie devenas la universosubstancon, mi ne konas. Eble "dia" afero faris ĝin. Sed, el kie la dia devenis?

Sed, ege malfacila por mi kompreni pro kio personoj jam kredas ke la universo faris en sep tagoj per Mezorienta Dio. Sep longegaj tagoj, eble!

Mi ne havas respondojn por ĉiuj la malfacilaj demandoj. Do, mi komprenas kial personoj trovas Dioj esti komforto. Estas kliŝaĵo, sed multaj da miaj amikoj estas religia. Sed, ne estas por mi.

sinjoro (მომხმარებლის პროფილი) 9 სექტემბერი, 2008 17:57:22

Mi trovas la teorion - pri ekzisto de fantomoj-barbuloj en ĉielo aŭ de aliaj monstroj ĉiopovaj - senutila, naiva, infaneca kaj neniel certigebla.
Klarigi iun ajn elementon de la kosmo laŭ: "ĉi tion ni, malperfektuloj, neniam ekscios, ĉar ĝi estas dia faro kaj volo" estas simpla sinprezento kiel stultulo ne volonta ekkoni la veron.

Filanator (მომხმარებლის პროფილი) 10 სექტემბერი, 2008 05:27:13

Terurĉjo:Ne!

Mi ne bezonas tiun teorion.
Kiel Euler?

Azulreal (მომხმარებლის პროფილი) 10 სექტემბერი, 2008 15:13:44

Desideratist:Sed, ege malfacila por mi kompreni pro kio personoj jam kredas ke la universo faris en sep tagoj per Mezorienta Dio.
Kara! Katolika dio ankaŭ faris la tutan mondon je sep tagoj kaj la katolika estas la Okcidenta Kristana Eklezio. Do, oni ne bezonas rigardi Mezorienton por trovi tian kredon rido.gif

Ĝis!

Philipp (მომხმარებლის პროფილი) 28 სექტემბერი, 2008 18:51:17

Mi laŭdas, amas kaj servas Dion (per miaj limigitaj kapabloj).

Sebasities (მომხმარებლის პროფილი) 28 სექტემბერი, 2008 20:42:56

Mi kredas je Dio, laŭ la parolo de sankta Johano, en la Biblio : "Dio estas Amo".
Sed mi ne kredas, ke Dio estas "la Tute-Potenco": mi plivole kredas, ke Dio povas tiun, kiun povas la Amo.(Ekzemple : Dio ne povas devigi min ami Dion, kiel mi ne povas devigi iun ami min.)
Mi respektas la personojn de ĉiuj religioj kaj filozofioj, kredantoj kaj nekredantoj, ĉar mi kredas, ke Dio estas en ĉiuj, pliprecize en la amo kiu estas en ĉiuj.

josell (მომხმარებლის პროფილი) 28 სექტემბერი, 2008 22:19:24

Mi kredas ke la animo estas tiu energio kiu loĝas en niaj nervo-sistemoj. Tiu energio ne mortas, sed ali-aĵ-iĝas tiam, kiam sia korpo mortas. Do, la animo, kiu estas la vera persono, neniam mortas.

Ja, mi kredas je la Kristana Dio.

Tiam, kiam oni perdas parton el sia nervo-sistemo, la animo perdas la komunikon kun/je tiu parto de sia korpo, kaj do, oni povas perdi kelkajn korpajn movojn.

Mi volas plu-kristan-iĝi, sed unue mi bezonas plu-lerni pri Dio kaj pri siaj vortoj sanktaj.

Dio amas vin.

ზემოთ დაბრუნება