بستن
حداکثر 500 پیام.
پستها: 644
زبان: Esperanto
Istaras (نمایش مشخصات) 14 ژوئیهٔ 2009، 8:38:01
Iĉo:En kia maniero nia volo estas libera? Libera de kio?Nia libera volo estas malmulte kontraŭ la aĵoj kiuj decidas nian vivadon: DNA, hazardo(Ĉu ne?), la feromojn(Mi ne certas je la tradukto), Dio aŭ Diojn(se vi kredas je ili)...
Nia libera volo ne tute decidas niajn elekteblecojn.
Sed, ĝi pli decidas ol la libera volo de la bestoj.
La lingvo estas pruvo pri nia inteligenteco, la arto estas la pruvo pri nia libera volo.
La arto estas stranga afero: Kiu estas sia objektivo? Sia motivo? ...
La bestoj povas fari arto: la aranea red estas beleta, kaj la najtingalo kantoj estas belega kaj multaj certaj bestoj.
Sed ili ne konscias de la arto.
Kial fari arton? Kial iri al kosmo? Ĉar estas la huma volo.
Kaj plus ni uzitas nian volon, plus ĝi kreskiĝas.
heirabbit (نمایش مشخصات) 15 ژوئیهٔ 2009، 0:10:20
Istaras:Nia libera volo estas malmulte kontraŭ la aĵoj kiuj decidas nian vivadon: DNA, hazardo (Ĉu ne?), la feromojn...Finfine DNA, feromonoj ktp. estas materiaj aferoj, kaj vivo estas energia kaj spirita afero. Materiaj aferoj decidas nenion.
(Ĉiu el ni certe scias pri 陰陽 yīnyáng...kial, do, paroli pri kiel yīn povas krei aŭ decidi?)
Istaras (نمایش مشخصات) 15 ژوئیهٔ 2009، 13:10:20
(Ĉiu el ni certe scias pri 陰陽 yīnyáng...kial, do, paroli pri kiel yīn povas krei aŭ decidi?)Mi konas yīnyáng, sed ne kiel eksperto.
Sed, bonvolu diri plus pri yīnyáng? Mi ne komprenis vian argumenton. Dankon.

heirabbit:Finfine DNA, feromonoj ktp. estas materiaj aferoj, kaj vivo estas energia kaj spirita afero. Materiaj aferoj decidas nenion.Jes: DNA, feromoj estas materiaj aferoj. Sed, tiuj aferoj povas "decidi", havi influon, pri la vivado.
* * * *
Sed oni ne havas pruvon pri ekzitas dia mondo aŭ ne.
Mi pensas ni devus tuj kune pace vivi, poste, koni Dio.
Amike, Istaras.
AlfRoland (نمایش مشخصات) 15 ژوئیهٔ 2009، 18:41:57
Istaras:[...]Por vivi pace kune ni nepre forgesu ĉiujn diojn kaj religiojn, ĉar tiuj ĉiam kreas fanatikulojn kiuj kverelas kaj batalas unu la alian.
Mi pensas ni devus tuj kune pace vivi, poste, koni Dio.
Amike, Istaras.
antoniomoya (نمایش مشخصات) 15 ژوئیهٔ 2009، 20:51:52
Amike.
heirabbit (نمایش مشخصات) 16 ژوئیهٔ 2009، 4:09:39
Istaras:Mi konas yīnyáng, sed ne kiel eksperto. Sed, bonvolu diri plus pri yīnyáng? Mi ne komprenis vian argumenton. Dankon.Yīn estas morta, malrapida, malvarma, malluma...k.e., materio. Yīn ne povas krei ion. Yīn estas pasiva.
Yáng estas viva, rapida, varma, luma...k.e., energio. Yáng estas aktiva.
Spirito estas speco de subtila energio, ekz., la energio en nia cerbo kaj nervoj.
Se mi volus triki svetron, mia spirito unue havas la ideon. La ideo sendas energion per la nervoj, kaj miaj fingroj ekmoviĝas. Mi elektas fadenon, kaj laŭ la plano de mia spirito, mi ekkreas ĝin. La svetro estas farita de multe aĵoj (yīn), kiuj nur estas pasivaj al mia spirito, ideo aŭ intenco (yáng).
Nia yáng volo estas blokitebla de yīn aferoj, sed tiam yáng ankoraŭ povas ŝanĝi ĝian metodon.
Ĉi tiu estas la kialo, ke la enketoj pri DNA ne donas al ni pli da sano aŭ feliĉo. DNA nur estas morta yīn, kaj ĝi ne povas decidi aŭ krei ion ajn.
Mi povas pruvi la esto de Dio al aliulo, sed mi bezonas la partoprenon de li. Li devas ĉastumi kaj asketi. Poste li preskaŭ certe povas kompreni pli pri subtila energio (kiu ofte estas nomata Dio, aŭ la spirito de Kriŝno, Budho kaj Kristo). Asketado estas "turno" de yīn al subtila yáng. La ateisto estas honesta homo - li konfesas ke li ne vidas Dio, kaj kutime li tute ne vidas Lin. Sed la sama homo povas turni al Li, kaj vidi Lin klare, senprobleme.
Istaras (نمایش مشخصات) 16 ژوئیهٔ 2009، 11:58:02
Yīn estas pasiva.Provu la ekzistado de Yinyang.
Se mi volus triki svetron, mia spirito unue havas la ideon.Kaj se la spirito ne ekzistas?
La spirito, la paradizo, la diaj aĵoj, ekz... nur estas supozoj.
Ni ne objektive scias se tio ekzistas aŭ ne.
Se Dio ekzistas:
1)Kial ekzistas diversaj religioj? Kial ekzistas diversaj pensmodoj?
2)Tiuj diversaj pensoj estas ĉar Homoj povas malsimile pensi inter ili. Kial?
3)Ĉar ni malmulte havas volon, do Dio donis la volon al ni. Kial?
4)Ĉar li ne volas altrudi ideon al ni.
5)Do, neniu pensoj estas supera al aliaj pensoj.
Se Dio ekzistas...
FINFINE:
Ne grave estas pruvi penso aŭ ideo(ĝis oni povus pruvi tian filozofion aŭ tian penson), sed grave estas kune vivi, sen milito kaj sen rabio.
Oni povas vivi sen zorgi religiojn.
Tamen, ni DEVU zorgi tiu demando: Kiel pli bone vivi kun ĉiuj uloj, bestoj, plantoj, ekz...
Por vivi pace kune ni nepre forgesu ĉiujn diojn kaj religiojn, ĉar tiuj ĉiam kreas fanatikulojn kiuj kverelas kaj batalas unu la alian.Jes! Mi akordas kun vi!

miren (نمایش مشخصات) 16 ژوئیهٔ 2009، 13:38:00
antoniomoya:Certe. Sed estas ankaŭ aliaj religiuloj, multaj el ili, kiuj forte laboras kaj batalas por la malriĉuloj en multaj malriĉaj landoj.MULTAJ EL ILI precipe celas grandigi la gigantan monan entreprenon, kiu estas la Katolika Eklezio. Laŭ la enketo, Afriko estas tie, kie ekzistas pli da kredantoj. Sed ili jam havas siajn proprajn diojn, tiuj, kiuj estas de siaj propraj familioj, de siaj propraj tradicioj…
Amike.
Ili ne bezonas, ke hegemonia religio vendu al ili hegemonian dion.
Laŭ mia modesta opinio, la religioj estas la plej granda plago de la Homaro. Pro ili, la homa historio estas plena de sangaj bataloj kaj militoj. Ĉiu kredanto volas, ke lia dio estu la ĉefa dio en la mondo, kaj tio, evidente, ne eblas.
Do la konkurenco, kiu ekzistas inter la religioj, estas terura. Ĉiuj religioj estas bazitaj sur la plej granda malfortaĵo de la Homaro, kiu estas la TIMO.
En Hispanio, post la Sankta Kruc-Milito (1936/1939),dum la tuta regado de la diktatoro Franco, ĝis l.975, ni forte suferis la teruran povon de la Eklezio. Ni volas similaĵon por neniu.
Pacon al ĉiuj.
miren (نمایش مشخصات) 16 ژوئیهٔ 2009، 14:05:33
miren:antoniomoya:Certe. Sed estas ankaŭ aliaj religiuloj, multaj el ili, kiuj forte laboras kaj batalas por la malriĉuloj en multaj malriĉaj landoj.MULTAJ EL ILI precipe celas grandigi la gigantan monan entreprenon, kiu estas la Katolika Eklezio. Laŭ la enketo, Afriko estas tie, kie ekzistas pli da kredantoj. Sed ili jam havas siajn proprajn diojn, tiuj, kiuj estas de siaj propraj familioj, de siaj propraj tradicioj…
Amike.
Ili ne bezonas, ke hegemonia religio vendu al ili hegemonian dion.
Laŭ mia modesta opinio, la religioj estas la plej granda plago de la Homaro. Pro ili, la homa historio estas plena de sangaj bataloj kaj militoj. Ĉiu kredanto volas, ke lia dio estu la ĉefa dio en la mondo, kaj tio, evidente, ne eblas.
Do la konkurenco, kiu ekzistas inter la religioj, estas terura. Ĉiuj religioj estas bazitaj sur la plej granda malfortaĵo de la Homaro, kiu estas la TIMO.
En Hispanio, post la Sankta Kruc-Milito (1936/1939),dum tuta la regado de la diktatoro Franco, ĝis 1.975, ni forte suferis la teruran povon de la Eklezio. Ni volas similaĵon por neniu.
Pacon al ĉiuj.
heirabbit (نمایش مشخصات) 17 ژوئیهٔ 2009، 14:00:32
Istaras:Eble vi intencis diri "pruvu" aŭ "demonstruu". Ĉu vi bezonas ke materio kaj energio devas esti pruvita? Eble vi ne legis klare. En ĉinujo, yin1 pli malpli egalas al materio, kaj yang2 pli malpli egalas al energio. Yin1 ankaŭ estas 0 de la binara kodo, kaj yang2 estas 1 de la binara kodo. La binara kodo estas de ĉinujo, kaj sen la yin1yang2 koncepto, ni ne povas uzi komputilojn nun.Yīn estas pasiva.Provu la ekzistado de Yinyang.
Se mi volus triki svetron, mia spirito unue havas la ideon.
Istaras:Kaj se la spirito ne ekzistas?La tradicia saĝeco spertis centojn aŭ milojn da jaroj, kaj nun ankoraŭ estas uzata. "Nur supozoj" ne estas klara priskribo.
La spirito, la paradizo, la diaj aĵoj, ekz... nur estas supozoj.
Plue, ni ne devas esti tro zorgema pri kiu vorto pli bonas: subtila energio, Dio, spirito, elektromagneta energio...ktp. Ŝajnas ke ili priskribas pli malpli la saman aferon.
Istara:Ni ne objektive scias se tio ekzistas aŭ ne.Mi scias mian sperton, kaj mi tute kredas je ĝi. Mi ne devas legi libron pri tio, mi nur devas ruze sperti, kaj malkovri ĉu la ideo pravas aŭ ne.
Istara:Se Dio ekzistas:1) De lando al lando kaj de raso al raso, la maniero por kompreni ĉiujn aferojn malsimilas. Sed la celo samas. La nesimilaj religioj fakte povas helpi pli da homoj sukcesi je memkontrolado, asketado kaj ĉasteco. Nun, ĉiuj homoj povas komforte rilati al la instruisto, kaj per la instruisto (aŭ foje ne), memkontroli kaj poste koni pli da spiritaj aferoj. 5) Ĉi tiu frazo estas sensencaĵo. Se vi kredus ĉi tiun frazon, vi ne parolus kun mi.
1)Kial ekzistas diversaj religioj? Kial ekzistas diversaj pensmodoj?....
5)Do, neniu pensoj estas supera al aliaj pensoj.
Istara:Oni povas vivi sen zorgi religiojn.Prave. Sed se oni komprenus religion kiel antaŭe, kaj kiel baratanoj nun, ke religio estas memkontrolado, asketado, kaj praktikita, ni tute ne povas havi pacon sen religion. La vorto en la latina ne signifas "kredismon", sed "ligi malantaŭen" (re+ligi).