סגור
Max. 500 messages.
הודעות: 644
שפה: Esperanto
robinast (הצגת פרופיל) 17 ביולי 2009, 14:54:08

Se la mondo estus kreita, la kreinto estus malicega estaĵo... Pripensu multnombrajn dolorajn manierojn morti en la naturo (mi ne parolas pri homoj ĉi tie!) aŭ parazitajn speciojn kiuj igas maltolereblajn afliktadojn kaj kiuj ne povas ekzisti sensuferige. Aŭ pensu pri reproduktiĝeco kiu nepre ne povas esti sen morteco... Tiel la kreinto devus esti desegninta siajn kreaĵojn por suferi kaj morti - sed mi tute ne povas akcepti ideon ke senlimpotenta kreinto povus havi tian malsanan intelekton!
Ŝajnas al mi ke la biblia (aŭ korana) personigita Dio (kiu estas bonega, zorga kaj senlime potenta) certe ne ekzistas. Alia demando estas pri indiferenta dio kiu tute ne zorgas pri sia kreado - sed nenio ŝajnas signi sian ekziston ankaŭ.
Amike,
Harri.
PS Ĉi tio estas mia unua esperanta mesaĝo en lernu! - bonvolu ekskuzi min pro miaj eraroj...
heirabbit (הצגת פרופיל) 18 ביולי 2009, 04:28:37
robinast:kiel iu povas kredi!Oni povas kredi per asketado.
AlfRoland (הצגת פרופיל) 18 ביולי 2009, 04:49:29
heirabbit:Kaj ....?
Oni povas kredi per asketado.

Redakto: Unue mi trovis la supran citaĵon malklara kaj nekomprenebla sed post plia pripenso ĝi eble montras la veran naturon de religioj. Estas konate ke kiam homo ne povas kontentigi siajn plej bazajn bezonojn li/ŝi pro malsato aŭ soifo ekvidas ĥimerojn. Aŭ esprimate per alia vorto - li/ŝi halucinas.
robinast (הצגת פרופיל) 18 ביולי 2009, 07:34:46
robinast (הצגת פרופיל) 18 ביולי 2009, 09:12:13
heirabbit:Mi povas pruvi la esto de Dio al aliulo,...Jes, vi povas - se la aliulo akceptas vian komprenon de Dio. Sed kiamaniere vi pensas konvinki iun ke via kompreno estas laŭcela?
heirabbit:...sed mi bezonas la partoprenon de li. Li devas ĉastumi kaj asketi. Poste li preskaŭ certe povas kompreni pli pri subtila energio (kiu ofte estas nomata Dio, aŭ la spirito de Kriŝno, Budho kaj Kristo).Pardonu min - sed ĉu vi pensas ke soifa, malsata kaj sexe malkontenta homoj havas pli grandan verŝajnecon vidi Dion? Mi ne aŭdis ke en koncentrejoj homamasoj ekkredis la Dion (sed iuj homoj maldube ekkredis).
Tiuj apartaj statoj de menso ke tiam povas aperi manifestas pri malsimpleco de nia psiko - kaj donas nenion pro aŭ kontraŭ la esto de Dio...
heirabbit: La ateisto estas honesta homo - li konfesas ke li ne vidas Dio, kaj kutime li tute ne vidas Lin. Sed la sama homo povas turni al Li, kaj vidi Lin klare, senprobleme.La kredisto estas honesta homo - li konfesas ke li vidas Dion, kaj kutime li estas tute konvinkita. Sed la sama homo povas turni el Li, kaj vidi realecon klare, senprobleme.

Amike,
Harri.
heirabbit (הצגת פרופיל) 18 ביולי 2009, 10:07:11
AlfRoland:li/ŝi halucinas.Halucinoj aperas pro malsano aŭ drogo, kaj la homoj kiuj halucinas fariĝas pli kaj pli malsana.
Sed la homoj kiuj asketas estas pli kaj pli feliĉaj kaj sanaj - kiel multe da gemonaĥoj kiujn ni jam vidis. Mi mem estas pli kaj pli feliĉa kaj sana, kaj la gemonaĥoj kiujn mi konas ankaŭ estas. Ili (kaj mi) ne uzas drogojn, kaj ili (kaj mi) ne halucinas. Unu el mia instruistoj ĉi tie (en Ĉinujo) estas ĉina Budhisto, kaj li ĵus mortis dum li aĝis 96. Ĉu li malsanis? Tute ne. Ĵus antaŭ lia forpaso, li diris amuzan rakonton al ni. Sur la monto (kaj apud la monto), eĉ malsanulejo ne ekzistas.
Kutime homoj povas malkovri la veron per spertetoj. Multe da homoj, dum oni volas maldikiĝi, manĝas ne multe. Poste multe da homoj povas malkovri ke, la sano pli bonas. Same, multe da homoj provas manĝi vegetare. Legomoj ne enhavas tiom multe da nutrado. Ili ne sentas sin malsata, sed malpeza, pli sana, kaj pli feliĉa.
Homoj kiuj asketas ŝatas trovi la plej taŭgan punkton ĉe tie, kie li povas akcepti, kaj ankoraŭ estas progresa.
Provu iom da asketado - ĉasteco, vegetarismo, ĉantado, meditado, fastado....Poste mi certas ke vi pli feliĉas, pli sanas, kaj povas kompreni pli pri spiritismo (ne devas esti nomata "Kristanismo" aŭ alia).
robinast (הצגת פרופיל) 18 ביולי 2009, 13:38:47
heirabbit:... la homoj kiuj asketas estas pli kaj pli feliĉaj kaj sanaj ...Pli kaj pli feliĉaj kaj sanaj ol kiu? Ol aliaj uloj kiuj tute ne asketas? Mi ne komprenis kion vi precize havis en menso - sed mi provas supozi eblajn versiojn...
Provu iom da asketado - ĉasteco, vegetarismo, ĉantado, meditado, fastado....Poste mi certas ke vi pli feliĉas, pli sanas, kaj povas kompreni pli pri spiritismo (ne devas esti nomata "Kristanismo" aŭ alia).
Se oni insistas ke ĉia iamanere asketanto estas pli feliĉa kaj sana ol ĉia alia ulo, oni ne pravas: mi konas unun vegetaranon kiu preskaŭ permanente estas malfeliĉa

Se oni insistas ke plej da iamanere asketantoj estas pli feliĉaj kaj sanaj, oni povas pravi aŭ ne - sed verŝajne oni ne pravas. Ŝajnas al mi pli logika ke malsameco ne okazas (mi, nature, povas erari ĉi tie). Ĉu la bezonata materialo por kontroli tiun hipotezon ekzistas aŭ ne, mi ne scias. NB! Persona spertado certe ne sufiĉas!
Se oni insistas ke plej da uloj kiu ekasketis, poste sentas ilin pli bone, oni verŝajne pravas: malfeliĉuloj kaj malsanuloj kredeble ofte prenas aliigi ion en sia vivo ol feliĉuloj kaj sanuloj kaj ili probable ne haltas antaŭ ili atingas.
Mi mem povas jesi ke meditado eblas plimultigi psikan bonecon kaj variado de manĝkutimo eblas plibonigi sanon... sed mi tute ne vidas Dion en ĝi (krom se oni difinas Dion kiel "aliigata mensostato" aŭ ion samspece - kio tute estas malsencega por mi).
Harri.
antoniomoya (הצגת פרופיל) 18 ביולי 2009, 21:03:02
La ideoj aŭ imagoj pri Dio kiujn mi legas ĉi tie estas ekzakte tiuj kiuj la eklezio(j) transdonis al vi.
Sed, ĉu iu el vi serĉis aliloke?
heirabbit (הצגת פרופיל) 19 ביולי 2009, 05:30:30
robinast:Pli kaj pli feliĉaj kaj sanaj ol tiu, kiu emiĝas al multaj aĵoj.[/color]heirabbit:... la homoj kiuj asketas estas pli kaj pli feliĉaj kaj sanaj ...Pli kaj pli feliĉaj kaj sanaj ol kiu?
Provu iom da asketado - ĉasteco, vegetarismo, ĉantado, meditado, fastado....Poste mi certas ke vi pli feliĉas, pli sanas, kaj povas kompreni pli pri spiritismo (ne devas esti nomata "Kristanismo" aŭ alia).
robinast (הצגת פרופיל) 19 ביולי 2009, 06:40:43
heirabbit:... kiu emiĝas al multaj aĵoj.Kio signifas "emiĝi"?