Přejít k obsahu

Uzamčeno
Max. 500 zpráv.

Tutmonda enketo: ĉu vi kredas je Dio?

od uživatele cursbenicassim ze dne 26. srpna 2008

Příspěvky: 644

Jazyk: Esperanto

robinast (Ukázat profil) 19. července 2009 6:46:13

antoniomoya:La vivo, sen Dio, ne havas sencon.
Jes? Mia vivo tute ne ŝajnas sensenca al mi... rideto.gif

Harri.

AlfRoland (Ukázat profil) 19. července 2009 7:01:48

antoniomoya:

[...]

La ideoj aŭ imagoj pri Dio kiujn mi legas ĉi tie estas ekzakte tiuj kiuj la eklezio(j) transdonis al vi.
[...]
Kompreneble, ĉar ni nur havas informojn pri la "ekleziaj" dioj. Ĉu via(j) dio(j) havas aliajn ecojn, bonvolu prezenti ilin!

AlfRoland (Ukázat profil) 19. července 2009 7:26:43

heirabbit:[....]

Provu iom da asketado - ĉasteco, vegetarismo, ĉantado, meditado, fastado....Poste mi certas ke vi pli feliĉas, pli sanas, kaj povas kompreni pli pri spiritismo (ne devas esti nomata "Kristanismo" aŭ alia).[/color]
Laŭ mi viaj konsiloj, krom eble vegetarismo, estas stultaj. Bona seksa vivo tre gravas por atingi feliĉon kaj harmonion. Pritrakti la okazintaĵojn pri la katolikaj pastroj diverslande, kiuj pro la postuloj de fraŭleco anstataŭe pedofiliĝis.

Istaras (Ukázat profil) 19. července 2009 8:09:15

Kun asketismo kaj meditado, oni eble povas esti pli bone.

Sed, la vegetarismo kaj la fastado ne povas helpi nin. La Homoj nature estas ĉiomanĝantoj. Se la Homoj haltus manĝi animaloj, tiuokaze mankas elemento en la Nutroĉeno. Estas kontraŭ naturo.

Ankaŭ, mi pensas la homon ne povas enfermiĝi en la Manĥejoj kaj meditas ĉiam.

hierabbit:La tradicia saĝeco spertis centojn aŭ milojn da jaroj, kaj nun ankoraŭ estas uzata. "Nur supozoj" ne estas klara priskribo.
Aĵo ne estas vera ĉar ĝi estas de centoj aŭ de miloj da jaroj.
Laŭ mi, la spiritoj ne ekzistas.

hierabbit:Plue, ni ne devas esti tro zorgema pri kiu vorto pli bonas: subtila energio, Dio, spirito, elektromagneta energio...ktp. Ŝajnas ke ili priskribas pli malpli la saman aferon.
Mi ne vidas kial ili priskribas la saman aferon.

hierabbit:ni tute ne povas havi pacon sen religion
Malvera: la religio estis preteksto al militoj, rasismo...
La spiriteco, aplikata personele, donas feliĉo.
La religio instruas leĝojn.
En spiriteco, vi estas sola kun vi-mem; vi estas sola por doni la justajn objektivojn al vi.

Ni devu esti sola decidi nian vidadon, la aliuloj ne.

robinast (Ukázat profil) 19. července 2009 8:44:00

Istaras:
hierabbit:Plue, ni ne devas esti tro zorgema pri kiu vorto pli bonas: subtila energio, Dio, spirito, elektromagneta energio...ktp. Ŝajnas ke ili priskribas pli malpli la saman aferon.
Mi ne vidas kial ili priskribas la saman aferon.
Pensi ke elektromagneta energio samas Dion... nu, mi ne scias kiel komenti. rideto.gif
Istaras:
hierabbit:ni tute ne povas havi pacon sen religion
Malvera: la religio estis preteksto al militoj, rasismo...
Vere - sed foje la religio povus esti preteksto al bonaj aferoj ankaŭ. Tamen, tro ofte religiaj zelotoj bedaŭrinde inversiĝas monstruloj. malgajo.gif

Harri.

Vilinilo (Ukázat profil) 19. července 2009 19:41:40

hierabbit:ni tute ne povas havi pacon sen religion
Diru tion al israelanoj kaj palestinanoj... Ĉu vi havas iun ideon pri kiom da homoj mortigas unu la alian tra la mondo pro religio?

heirabbit (Ukázat profil) 20. července 2009 10:06:50

Vilinilo:
hierabbit:ni tute ne povas havi pacon sen religion
Diru tion al israelanoj kaj palestinanoj... Ĉu vi havas iun ideon pri kiom da homoj mortigas unu la alian tra la mondo pro religio?
Ili tute ne asketas (ili manĝas viandon, drinkas, seksumas), do ili fakte ne havas religion.

robinast (Ukázat profil) 20. července 2009 10:55:56

heirabbit:Ili tute ne asketas (ili manĝas viandon, drinkas, seksumas), do ili fakte ne havas religion.
Hmmm, vi ŝajnas atendi ke la vere religiaj homoj devus propagi sensekse... certe, mi havus malkomprenita vin. Do, kion vi volis diri?

Amike,
Harri.

AlfRoland (Ukázat profil) 20. července 2009 10:59:00

heirabbit:
Vilinilo:
hierabbit:ni tute ne povas havi pacon sen religion
Diru tion al israelanoj kaj palestinanoj... Ĉu vi havas iun ideon pri kiom da homoj mortigas unu la alian tra la mondo pro religio?
Ili tute ne asketas (ili manĝas viandon, drinkas, seksumas), do ili fakte ne havas religion.
Ĉu vere tiuj uloj, kiuj batadas siajn fruntojn sangaj kontraŭ la lamenta murego, ne estas religiuloj? Ili ja opinias ke Dio pravigas ilian ŝtelon de grundo apartenanta al palestinoj.

Pri seksumado vi certe pravas - sen seksumado ne naskiĝus infanojn kaj la homa specio formortus tuj, kaj paco ekregus sur tero. okulumo.gif

Vilinilo (Ukázat profil) 20. července 2009 14:09:33

heirabbit:
Ili tute ne asketas (ili manĝas viandon, drinkas, seksumas), do ili fakte ne havas religion.
Amuze, Adolf Hitler estis vegetarano, ne drinkis, ne fumis kaj ne seksumis tro multe. Ĉurĉil, tamen, amis viandon, drinkegis, fumis cigaron kaj estis seksema. La unua aranĝis la morton de pli ol 6 milionoj da personoj, la dua savis la mondonn de tiu fiulo.

Zpět na začátek