Zaključaj
Najviše 500 poruka.
Poruke: 644
Jezik: Esperanto
Paulinho (Prikaz profila) 20. srpnja 2009. 18:40:03
AlfRoland (Prikaz profila) 20. srpnja 2009. 18:52:25
Paulinho:Laŭ mi mirinde ne estas ni kredi je dio, sed Dio ankoraŭ kredi je ni. Kaj li kredas...Mi pensas ke pli konkretaj argumentoj necesas por konvinki nin nefidemuloj.
Cetere pri kiu dio vi parolas, ŝajnas ke estas multaj diversaj?
diogotux (Prikaz profila) 20. srpnja 2009. 22:37:05
Sankta Biblio:14 Kaj Dio la Eternulo diris al la serpento: Ĉar vi tion faris, tial estu malbenita inter ĉiuj brutoj kaj inter ĉiuj bestoj de la kampo; sur via ventro vi irados kaj teron vi manĝados dum via tuta vivo.Ni kantu fratoj, al Dio, ĉar li estas bona!
15 Kaj Mi metos malamikecon inter vi kaj la virino kaj inter via idaro kaj ŝia idaro; ĝi frapados vian kapon, kaj vi pikados ĝian kalkanon.
16 Al la virino Li diris: Mi multigos viajn suferojn dum via gravedeco; en doloro vi naskados infanojn; kaj al via viro vi vin tiros, kaj li regos super vi.
17 Kaj al Adam Li diris: Ĉar vi obeis la voĉon de via edzino, kaj vi manĝis de la arbo, pri kiu Mi ordonis al vi, dirante, ke vi ne manĝu de ĝi, tial malbenita estu la tero pro vi; kun suferoj vi manĝados de ĝi dum via tuta vivo.
18 Kaj dornojn kaj pikaĵojn ĝi kreskigos por vi, kaj vi manĝados herbojn de la kampo.
19 En la ŝvito de via vizaĝo vi manĝados panon, ĝis vi revenos en la teron, el kiu vi estas prenita; ĉar vi estas polvo kaj refariĝos polvo.
heirabbit (Prikaz profila) 21. srpnja 2009. 03:16:45
Vilinilo:Adolf Hitler estis vegetarano...
heirabbit (Prikaz profila) 21. srpnja 2009. 03:17:16
Vilinilo:Adolf Hitler estis vegetarano...Li ankaŭ havis lipharon. Do, se vi manĝas vegetare kaj havas lipharon, vi povas mortigi multe da Khazaroj. Tre logike.
heirabbit (Prikaz profila) 21. srpnja 2009. 03:29:02
robinast:Hmmm, vi ŝajnas atendi ke la vere religiaj homoj devus propagi sensekse... certe, mi havus malkomprenita vin. Do, kion vi volis diri?Mi volis diri ke, la homoj de la regiono kredas je Judismo kaj Islamismo, kiuj laŭ mia defino de "religio", estas vivmanieroj, kredoj...sed kutime ne praktikas eĉ ian ajn asketadon.
Asketado enhavas vegetarismon, ĉastecon, meditadon, pozojn, ktp.
Pri ĉasteco: oni povas ĉasti kaj samtempe naski bebojn. Propagado estas la natura uzo de seksumado. Sed hodiaŭ multe da homoj (preskaŭ ĉiuj) volas seksumi, dum ili ne volas naski bebojn. Ĉi tiu kutimo ne konsentas kun la ideo de ĉasteco, asketado kaj vera re+lig+io.
Vilinilo (Prikaz profila) 21. srpnja 2009. 05:06:33
heirabbit:Mi ne diras ke ĉiuj vegetaranoj estas genocidistoj, sed, kiel vi diris ke la violento en mondo estas kulpa de viandmanĝantoj, mi nur donis kontraŭekzemplon.Vilinilo:Adolf Hitler estis vegetarano...Li ankaŭ havis lipharon. Do, se vi manĝas vegetare kaj havas lipharon, vi povas mortigi multe da Khazaroj. Tre logike.
robinast (Prikaz profila) 21. srpnja 2009. 05:07:25
heirabbit:... kiuj laŭ mia defino de "religio", estas vivmanieroj, kredoj...sed kutime ne praktikas eĉ ian ajn asketadon.Ĉu mi komprenis vin ĝuste, ke vi redifinis la koncepton "religio" kaj laŭ vi, ĝi ne samas koncepton, por ekzemple, en la PIV (='tuto de la sintenoj kaj faroj, per kiuj homoj klopodas interrrilati kun supernaturoj estuloj, por ekzemple peti favoron aŭ certigi al si postmortam definitivan feliĉon')? Vi ŝajnas postuli ke asketado por religio estas "conditio sine qua non". Vi ŝajnas streti la koncepton draste - sed kio, laŭ me, ne estas sufice rezonata.
heirabbit:Propagado estas la natura uzo de seksumado.Certe! Sed samcerte propagado ne estas la unu kaj sola natura uzo de ĝi. Se vi ne povas konsenti ĉi tie, vi plej verŝajne ne komprenas la gravan parton de homa naturo.
heirabbit:Sed hodiaŭ multe da homoj (preskaŭ ĉiuj) volas seksumi, dum ili ne volas naski bebojn. Ĉi tiu kutimo ne konsentas kun la ideo de ĉasteco, asketado kaj vera re+lig+io.Ĉu vi opinias ke por havi unu infaneton, vera religiulo rajtas havi unu kaj nur unu koiton (aŭ, nu, kelkajn - se unua(j) ne sukcesis)? Kaj ili ne rajtas havi seksan plaĉon pri tio?
Amike,
Harri.
heirabbit (Prikaz profila) 24. srpnja 2009. 07:05:15
PIV:tuto de la sintenoj kaj faroj, per kiuj homoj klopodas interrrilati kun supernaturoj estuloj.
robinast:Certe! Sed samcerte propagado ne estas la unu kaj sola natura uzo de ĝi.Kial diri "certe"? Ĉu vi konas sovaĝajn bestojn, kiuj seksumas por amuzado aŭ "amo"? Laŭ mia patro (unu bona kamparano), eĉ la dombestoj, kiujn li kreskigis, ne seksumas por amuzado. Eĉ la t.n. malvirta kapro nur seksumas dum unu (aŭ plejmulte, du) semajnoj ĉiujare.
Oni rajtas ne fari religiajn aferojn kaj rajtas fajfi pri spiritaj aferoj. Sed se oni volas klopodi havi pli profundan spiritan vivon, oni devas forlasi multe da materiaj ĝuoj, ĉar ili ne povas ekzisti kun spiritaj ĝuoj. La spiritisto devas forlasi la plej multan nombron de tiuj materiaj aferoj, laŭ la ebleco.
Por la spiritiso, simpla afero estas, pensi pri la plej baza neceso, kaj ne surpasi ĝin. Dum spiritisto manĝas, li pensas "Kiom da manĝaĝoj mi devas manĝi por vivi?" Same je seksumado.
Sur ĉi tiu simpla bazo, la spiritista vivo tre ĝojas kaj sucsesas.
AlfRoland (Prikaz profila) 24. srpnja 2009. 10:46:57
heirabbit:
robinast:Certe! Sed samcerte propagado ne estas la unu kaj sola natura uzo de ĝi.Sed se oni volas klopodi havi pli profundan spiritan vivon, oni devas forlasi multe da materiaj ĝuoj, ĉar ili ne povas ekzisti kun spiritaj ĝuoj. La spiritisto devas forlasi la plej multan nombron de tiuj materiaj aferoj, laŭ la ebleco.
[/quote]Viaj spiritaj ĝuoj devas esti tre povraj, se ili ne eltenas konkurencon de seksumado.