Zaključaj
Najviše 500 poruka.
Poruke: 644
Jezik: Esperanto
crescence (Prikaz profila) 28. srpnja 2009. 07:16:49
Miaopinie, estas unua kaŭzo. Kaj ĉiu ĝin nomas, kiel li volas.
robinast (Prikaz profila) 28. srpnja 2009. 13:35:30
crescence:Dankon robinast, pro tiu longa respondo.Ni supozu, ke la primarkaŭzo vere estas. Do, nomi ĝin dion kaj findecidi ke la primarkaŭzo samas kun la biblia Dio, estas tute akceptebla kaj adekvatas al realeco?
Miaopinie, estas unua kaŭzo. Kaj ĉiu ĝin nomas, kiel li volas.
Vilinilo (Prikaz profila) 28. srpnja 2009. 21:48:43
robinast: Ni supozu, ke la primarkaŭzo vere estas. Do, nomi ĝin dion kaj findecidi ke la primarkaŭzo samas kun la biblia Dio, estas tute akceptebla kaj adekvatas al realeco?Estas unuan kaŭzon, do oni devas obei la Dekalogon kaj nepre ne seksumi antaŭ geedziĝi

crescence (Prikaz profila) 29. srpnja 2009. 17:21:49
Vilinilo:kaj nepre ne seksumi antaŭ geedziĝiKiun rilaton vi vidas inter la unua kaŭzo kaj la sekso ?
Vilinilo (Prikaz profila) 29. srpnja 2009. 18:02:18
crescence:Padonu min, mi faris ironia komento. Estas non sequitur, neniu rilato ekzistas inter la unua kaŭzo kaj la sekso.
Kiun rilaton vi vidas inter la unua kaŭzo kaj la sekso ?
Tamen, simile ne ekzistas rilato inter unua kaŭzo kaj iu persona Dio ("diulo"), kiu estas sama ol la Dio de iu religio. Unua kaŭzo estas nur unua kaŭzo, ne diulo.
heirabbit (Prikaz profila) 1. kolovoza 2009. 01:55:12
robinast:La mOndo ne estas determinata por la homaro, ĝi simple estas.Neniu diris ke ĝi estas determinata por homaro.
robinast:Neniu ĉi tie nomas sian malscion "Dio".
Mia simpla kamparana racio malpermesas nomi mian malscion Dio...
robinast (Prikaz profila) 1. kolovoza 2009. 05:53:11

heirabbit:Tio estas eksakte kiel mi komprenis la mesaĝon de Paulinho.robinast:La mOndo ne estas determinata por la homaro, ĝi simple estas.Neniu diris ke ĝi estas determinata por homaro.
robinast:Neniu ĉi tie nomas sian malscion "Dio".
Mia simpla kamparana racio malpermesas nomi mian malscion Dio...
Lastatempe ni parolis pri seksumado kaj soifo de intimeco en la lumo de profunda spirita vivo. Ĉu vi havas aldoni ion?
La rusa diraĵo en mia antaŭa mesaĵo estis emfazita por esprimi mian pozicion ke ekstremeco ne estas natura kaj ĝi prefere lezas ol sanigas. Mi volis ofendi neniun. Se tio ne estis evidenta, mi elkore petas pardonon.
Amike,
Harri.
AlfRoland (Prikaz profila) 1. kolovoza 2009. 06:29:20
crescence (Prikaz profila) 1. kolovoza 2009. 07:34:50
AlfRoland:Laŭ mi ĝi ofte estas la kaŭzo de la konfliktoj,Miaopinie, la religio ne estas kaŭzo de konflikto, sed armilo de konflikto. Ĝi estas ilo plie.
robinast (Prikaz profila) 1. kolovoza 2009. 08:02:13
AlfRoland:Estus ankaŭ interese diskuti kian rolon religioj ludas en konfliktoj. Laŭ mi ĝi ofte estas la kaŭzo de la konfliktoj, aŭ almenaŭ la kombatantoj volas sin apogi al "Dio". Se iu posedas la ĝustan kredon, kompreneble ĉiuj aliaj eraras!?Mi ne pensas ke la religio mem estas la primarkaŭzo de konfliktoj. Sed ofte ĝi kovras realajn kaŭzojn kaj permesas zelotuloj plenumi la plej teruregajn agojn sin remriproĉoj.
Mi forgesis kie aŭ kiam ekzakte mi legis tion, ke religiuloj facile pravigas murdojn kaj pereigojn elportate per ilia dio aŭ por ilia konfesio - eĉ se ili kondamnas ekzaktan saman okazintaĵojn en aliaj okazoj. Se mi ne eraras, junaj kredantaj judoj estis testitaj en unu esplorverko, en kiu similaj fortegaj eventoj en la Malnova Testamento kaj en eposo de Gilgameŝo estis donitaj por valordoni. Rezulto estis ke se testintuloj sciis ke tiuj eventoj estis de la Malnova Testamento, ili pli ofte perceptis tiujn eventojn pravigeblaj. Sed ke se ili sciis ke tiuj eventoj okazis en eposo de Gilgameŝo, ili pli ofte valordonis la eventojn malpravigeblajn. Kaj la malsameco estis rimarkinda...
Aŭ kiel ekspliki fakton ke krimado en Usono estas pli granda problemo ol en Svedio aŭ Finnio malgraŭ Usono malsimile tiuj landoj estas tre religia?