Yugawe
Max. 500 messages.

Tutmonda enketo: ĉu vi kredas je Dio?
ca, kivuye
Ubutumwa 644
ururimi: Esperanto
robinast (Kwerekana umwidondoro) 1 Nyandagaro 2009 08:21:10
crescence:Miaopinie, la religio ne estas kaŭzo de konflikto, sed armilo de konflikto. Ĝi estas ulo plie.Jes, mi ankaŭ pensis simile. Sed bedaŭrinde ĝi estis tro tenta kaj tro danĝera armilo... Kaj mi ne pripensas nur pri homoj mortbatitaj por "gloro" de la Dio (aŭ aliaj dioj) - minacantaj estas ankaŭ, reale eĉ primare, mensoj. Miaopinie, la mondo estus tre pli bona loko sin religio.
Cesper (Kwerekana umwidondoro) 1 Nyandagaro 2009 08:23:17
Cesper (Kwerekana umwidondoro) 1 Nyandagaro 2009 08:44:11
historie parolante, tie ĉi, en moldavio kaj alie religio havis la rolon de instruado - eklezioj estis centroj de lernado, do tre grava afero. kaj ankorau mi ja pensas ke ni ĉiam bezonos la religio kaj kredi je dio, sed kredi je dio kiel en unu heroo de unu malnova renkonto, kiel en unu "superman"... vi nur pensu kiel estus la homaro sen kristnaska aŭ paska festoj?
se ne kredante fanatike je unu dio, tutaj religioj povus nur plibonigi la homaron kaj la mondon, jes, mi kredas je tio, kvankam mi neniam povus kredi je Dio...
robinast (Kwerekana umwidondoro) 1 Nyandagaro 2009 09:56:51
Cesper:mi pensas ke ... multegaj homoj plibonighas, havante esperon ke poste ili estus repagitaj en unu plibona mondo au havante la timon de peko kaj lia puno...Kiel oni pliboniĝas, realecon kun revo anstataŭiginte? Ĉu senbaza espero vere plibonigas ion? Aŭ timo de esti punota ĉar de siaj "pekoj"? Profunde mi dubas...
Kun tio mi libere konsentas, ke kredado estas en la homnaturo kaj, reale, neniu estas kiu nenion kredas. Sed miaopinie, tiu kredo ĉiam devas basiĝi sur realeco. En alia maniero, kio certigas ke oni restas en harmonio kun estanto?
Paulinho (Kwerekana umwidondoro) 1 Nyandagaro 2009 13:10:50
antoniomoya (Kwerekana umwidondoro) 1 Nyandagaro 2009 13:42:41
Paulinho:Antaŭ la debato se dio estas aŭ ne estas mi volus pensi kial estas tio problemo?Tio estas (grava) problemo ĉar la homoj, ĉiuj homoj, deziras postvivi la morton, sed ili ne scias ĉu tio estos vere aŭ malvere. Kaj ankaŭ ĉar la universo (kaj ni mem) ne havas seriozan eksplikon sen la agoj de iu inteligenteco.
Kio estis unue, la morta materio aŭ la inteligenteco?
robinast (Kwerekana umwidondoro) 1 Nyandagaro 2009 14:50:18
antoniomoya:Tio estas (grava) problemo ĉar la homoj, ĉiuj homoj, deziras postvivi la morton, ...Bedaŭrinde, tiu pretendo ne estas pli ol nur esprimo de dezirpenso. Unue, neniu povas scii dezirojn de ĉiuj homoj. Due, estas fakto ke estas homoj kiuj tute certe ne atendas postmortan vivon (inkluzo de mi mem).
antoniomoya:Kaj ankaŭ ĉar la universo (kaj ni mem) ne havas seriozan eksplikon sen la agoj de iu inteligenteco.Miaopinie, la intelekto povas aperi nur kiam kaj se la "morta" (kial morta? morto povas ja okazi postvive...) materio sufiĉe ordiĝas. Do, senmateria intelekto ne povus havi kaj ja ne havas seriozan eksplikon laŭ mi. Ĉiam kiam mi kontaktiĝis kun intelekto, ĝi ĉiam havis materian bazon. Mi neniam havas ian kontakton kun senmateria intelekto.
Kio estis unue, la morta materio aŭ la inteligenteco?
antoniomoya (Kwerekana umwidondoro) 1 Nyandagaro 2009 16:31:37
estas fakto ke estas homoj kiuj tute certe ne atendas postmortan vivon (inkluzo de mi mem).Do, kiu estas por vi la senco de la vivo?
Sen viv-daŭrigo, la vivo havas nenian sencon. Fakte, ĉio kio ĉirkaŭas nin havas nenian sencon kaj nur estas sensenca sufersonĝo!
Mi neniam havas ian kontakton kun senmateria intelekto.Ĉu vi iam vidis aŭ tuŝis iun ideon, iun penson, la spacon, la vivon, la energion, la personecon? Ĉu vi iam pensis ke la ESENCO de via tiel materia realeco estas precize NEVIDEBLA: energio, pensoj, vivo, spaco,,,
robinast (Kwerekana umwidondoro) 1 Nyandagaro 2009 18:00:06
antoniomoya:Do, kiu estas por vi la senco de la vivo?Tro malfacile diri en malmultaj vortoj... Sed "vivi en paco kaj harmonio kun la mondo kaj mi mem" estus pli malpli bona klopodo, ĉu ne? Kaj kio estas via vivsenco?
antoniomoya:Sen viv-daŭrigo, la vivo havas nenian sencon. Fakte, ĉio kio ĉirkaŭas nin havas nenian sencon kaj nur estas sensenca sufersonĝo!Bonvolu, ne diru ke postmorta vivo devus esti vivsenco de ĉiulo!!!


antoniomoya:Ĉu vi iam vidis aŭ tuŝis iun ideon, iun penson, la spacon, la vivon, la energion, la personecon? Ĉu vi iam pensis ke la ESENCO de via tiel materia realeco estas precize NEVIDEBLA: energio, pensoj, vivo, spaco,,,La energio, la vivo, la personeco, ideoj, pensoj - io ajn de ili estas ja kvalito de materio, ne ĝia esenco. Materio meme estas esenco de ekzistado. Mi ne estis certa ke oni povas la spacon nomi kvalito de materio - sed mi opinias ke tre verŝajne aŭ la spaco kaj la tempo ne ekzistas sinmaterie. Kaj mi rediras ke mi havas neniun sciindaĵon ke mi iam renkontis erojn de via listo sin materio.
antoniomoya (Kwerekana umwidondoro) 1 Nyandagaro 2009 19:39:43
Oni ne povas riveli Dion al tiu kiu ne serĉas Lin.
Kiujn eblecojn havas Dion por aperi en la vivo de tiuj kiuj pasigas malmulte aŭ nenion da tempo serĉante la veron, preter la infanecajn nuntempajn religiojn?
Ŝajnas al mi ke via pensmaniero estas produktaĵo el la scienco, el la materiista satata okcidenta socio. La scienco detruas la sencon de la vivo, kiam ĝi asertas ke ni estas la produktaĵo de la hazardo, kaj ke ne ekzistas esperoj.