Lukket
Max. 500 messages.
Meddelelser: 644
Sprog: Esperanto
robinast (Vise profilen) 1. aug. 2009 20.29.51
antoniomoya:Ŝajnas al mi ke via pensmaniero estas produktaĵo el la scienco, ...Ho jes, certe! Scienca pensmaniero - kun ĝi vi ŝajnas ne tro bone harmonii

antoniomoya:La scienco detruas la sencon de la vivo, kiam ĝi asertas ke ni estas la produktaĵo de la hazardo, kaj ke ne ekzistas esperoj.Pardunu min - sed denove, ne pli ol nur malspertaj misopinioj...
Amike,
Harri.
AlfRoland (Vise profilen) 1. aug. 2009 21.08.26
La esperanta traduko de poemo, kiun mi aperigis en mia profilo bone malkaŝas la religiajn iluziojn:
Eklegis sankta viro pri korvoj ke laŭ mor’
nek semas, nek ion rikoltas - kaj tamen ja nutras la Sinjor’!
Eliris sankta viro al sovaĝeja sin’, sin tute laŭ tio aranĝis
Kaj diras la rakonto - ĉe dusemajna fin’ la korvoj ĝissate manĝis.
antoniomoya (Vise profilen) 2. aug. 2009 07.18.38

AlfRoland: Mi ne parolas pri la senco de la vivo de aliaj homoj. Vi miskomprenis min. Se mi parolas pri tiu afero, estas ĉar mi demandas MIN pri la senco de la vivo, kaj volas trovi respondojn, verajn respondojn. Cetere, tiu demando la homaro faris sin ekde la komenco de tempoj. Do, ne estas tiel grave eksponi ĝin ĉi tie.
Mi ankaŭ ne havas dion kiu pardonos miajn “pekojn”. Tian infanecan ideon pri Dio mi ne havas. Mi estas serioza. Mi volas trovi respondojn, seriozajn respondojn. Pro tio mi serĉas.
Kion signifas “nekredanto”-n? Ĉu ne kredi je la eklezioj? Mi ankaŭ ne kredas je ili!
Aliparte, se vi asertas ke vi estas nekredanto, kaj vi estas konvinkita, vi estas diranta al mi ke vi JAM finfine trovis la Veron. Mi gratulas vin ĉar vi estas ŝanculo!
Mi ankoraŭ ne atingis tiun nivelon. Pro tio mi serĉas, mi demandas, mi enketas...
La kondiĉo de la ordinara homo estas la necerteco.
AlfRoland (Vise profilen) 2. aug. 2009 08.41.11
antoniomoya:Per nekredanto mi celas persono kiu ne kredas je dioj, ogroj aŭ aliaj supernaturaj estaĵoj, do inkludante la dioj de la eklezioj. Alia vorto estas ateisto.
......
Kion signifas “nekredanto”-n? Ĉu ne kredi je la eklezioj?
......
Ĉu vi mem havas ideon pri la ecoj de la dio vi serĉas aŭ ĉu vi ne scias kion vi serĉas?
antoniomoya (Vise profilen) 2. aug. 2009 10.30.15
Aliflanke, vi mencias NENION pri mia aserto: Se vi estas ateisto, per tiu diro vi sciigas al mi ke vi JAM, finfine, trovis la Veron, tio estas: Dio ne ekzistas. Kaj vi havas pruvojn el tio. Feliĉan bonŝanculo!
Sed, se ne estas la kazo, tiam via kredsistemo nehavas realan bazon. Estas nur surfaca aserto.
Amike.
robinast (Vise profilen) 2. aug. 2009 11.34.50
antoniomoya:... la scienco, hodiaŭ diras al vi iun teorion, kaj morgaŭ diras alian...Ne tute tiel - ofte nova teorio nur kompletigas kaj perfektigas la malnovan kaj, vere, foje ankaŭ tute anstataŭigis ĝin. Sed vi pravas se pensas ke la scienco konstante ŝanĝas kaj evoluas, respektive de nia scio kaj kompreno de la mondo.
antoniomoya:Do, ĝi ne estas fidinda, ...Ĉu vere? Miaopinie eksakte inverse: nur ĉar scienco estas kapebla ŝanĝi, ni havas certecon ke ĝi konstante korektas ĝiajn erarojn kaj ebligis nian komprenon de la mondo pliboniĝi. Kontraŭe, konstanta kaj malŝanĝebla religio fiksas ankaŭ ja siajn erarojn kaj maleblas perfektiĝi nian scion kaj komprenon pri nia ĉirkauaĵo ... Do, malsimile de religio, la scienco estas potenca kaj memkorektebla ilo por percepti la mondon.
antoniomoya:Ĝi ne estas definitive fiksita. Sia vero estas ŝanĝanta (do, fakte, siaj veroj ne estas tiel "veraj")Jes, mi povas nur konsenti kun vi ĉi tie! Sed tio estas ja gravega avantaĝo de la scienco antaŭ la religio: pro kio oni devus savi siajn veron ke novaj faktoj kontraŭdiras ĝin?!
Vi skribis ke "La scienco detruas la sencon de la vivo..." Ĉu mi licas demandi kian danĝeron vi vidis en la scienco por via vivsenco?
Krome, antaŭe ektrovi verajn respondojn, tute ne perturbas pripensi sencohavajn demandojn.

robinast (Vise profilen) 2. aug. 2009 12.09.24
antoniomoya:Se vi estas ateisto, per tiu diro vi sciigas al mi ke vi JAM, finfine, trovis la Veron, tio estas: Dio ne ekzistas. Kaj vi havas pruvojn el tio.Tute ne, tute ne... Ĉi tie vi profunde eraris: ateisto ne kredas la ekziston de Dio kaj iu, kiu nur kredas ne ekziston de Dio, fakte ne estas ateisto.
Nek ateisto nek kredulo principe ne povas scii ĉu la Dio estas ol ne. Ateisto ne vidis malrefuteblan pruvon de ekzisto de Dio kaj tial ne kredas je Dio; kredulo ankaŭ ne vidis tiun pruvon kaj senkonsidere kredas je Dio: ĉi tie estas tiu principa malsameco kio distingas ateistojn de kreduloj.
antoniomoya:Mi serĉas la VERONĈu vi fakte demandis ke la VERO entute estas aŭ vi simple postulis ke jes? Se vi tamen demandis, kiel vi devenas al respondon ke la VERA vere estas?
Paulinho (Vise profilen) 2. aug. 2009 15.05.01
1. Kredi je estas dio.
2. Kredi ke dio estas vera amiko de homaro.
Ambaŭ kazoj estas KREDI ne SCII. Verigi neebla. Mi ricevas donacon el mia edzino. Mi kredas ke ŝi volas kore min plaĉi ne trompi, neniam. Kredi estas io senpaga. Mi rigardas la dian verkon kaj mi dankas al li... al ŝi (ŝi kaj li estas homa) lian belecon... senpage...
antoniomoya (Vise profilen) 2. aug. 2009 15.32.14
Dankon pro la diskuto. Ĝi estas vere senfina... Sed bedaŭrinde, mi ne scias sufiĉe esperanton por daŭrigi aŭ refuti argumentojn. La nekono de la lingvo estas granda barilo kiu staras antaŭ mi.
Eble alimomente oni povos repreni la diskuton.
Elkore salutas vin,
Antonio
robinast (Vise profilen) 2. aug. 2009 16.07.53

Kore,
Harri.