Uzamčeno
Max. 500 zpráv.
Tutmonda enketo: ĉu vi kredas je Dio?
od uživatele cursbenicassim ze dne 26. srpna 2008
Příspěvky: 644
Jazyk: Esperanto
draklight (Ukázat profil) 30. září 2008 9:46:45
Ekzemple, vi demandas al Dio krei rokon tiel pezan ke eĉ Dio ne povus porti ĝin.
-Se li ne povas krei tiun rokon, li do ne povas fari ĉion
-Kaj se li povas krei tion, li ne povas porti ĝin, kaj li do ne povas fari ĉion
Sed mi almenaŭ kredas iom je Dio. Iom, ĉar mi trovas ke Dio estas tro homigita....En preskaŭ ĉiuj religioj, homoj estas la elektitoj de Dio...
Sed kial homoj estus superaj ol bestoj? Ili estas nur unu el la multaj specoj de la planedo.
Ĉar mi ne pensas ke Dio estas amo...Se Dio kreis ĉion en tiu mondo, kial rokoj ne amas? Kial mikroboj ne amas? Kial akvo ne amas? Kial, en la tuta kosmo, la tero estas eble la sola planedo, kiu enhavas vivo?
Mi kredas je Dio, sed mi ne scias ĉu li amas, ĉu li estas bona aŭ ĉu li estas neŭtrala, mi eĉ ne scias ĉu li pensas aŭ ĉu li faras sian laboron aŭtomatike.
AlfRoland (Ukázat profil) 30. září 2008 11:03:04
dobri (Ukázat profil) 30. září 2008 16:23:26
AlfRoland:Neniu ĝis nun respondis nur jes aŭ ne al la demando.Vi klare pritraktis la problemon. Tial mi povas simple diri: Ne.
Ĉiu homo prefere kredu al propraj fortoj ol al Dio.
prahomo (Ukázat profil) 1. října 2008 21:11:13
dobri:gne ?AlfRoland:Neniu ĝis nun respondis nur jes aŭ ne al la demando.Vi klare pritraktis la problemon. Tial mi povas simple diri: Ne.
Ĉiu homo prefere kredu al propraj fortoj ol al Dio.
josell (Ukázat profil) 10. října 2008 15:34:39
draklight:Dio, se li ekzistas, ne povas esti plenpotenca, ĉar la plenpotenceco logike ne povas ekzisti:Tiu pensmaniero bazas je homa logiko, kiun oni apenaŭ komprenas, sed ne estas kompleta.
Ekzemple, vi demandas al Dio krei rokon tiel pezan ke eĉ Dio ne povus porti ĝin.
-Se li ne povas krei tiun rokon, li do ne povas fari ĉion
-Kaj se li povas krei tion, li ne povas porti ĝin, kaj li do ne povas fari ĉion
Sed mi almenaŭ kredas iom je Dio. Iom, ĉar mi trovas ke Dio estas tro homigita....En preskaŭ ĉiuj religioj, homoj estas la elektitoj de Dio...
Sed kial homoj estus superaj ol bestoj? Ili estas nur unu el la multaj specoj de la planedo.
Ĉar mi ne pensas ke Dio estas amo...Se Dio kreis ĉion en tiu mondo, kial rokoj ne amas? Kial mikroboj ne amas? Kial akvo ne amas? Kial, en la tuta kosmo, la tero estas eble la sola planedo, kiu enhavas vivo?
Mi kredas je Dio, sed mi ne scias ĉu li amas, ĉu li estas bona aŭ ĉu li estas neŭtrala, mi eĉ ne scias ĉu li pensas aŭ ĉu li faras sian laboron aŭtomatike.
Dio povas fari ĉion; do, li povas limigi siajn proprajn povojn. Tiel, li povas krei tiun rokon, kiun vi menciis.
La universo amas ja amas nin per siaj servoj: suno: varmo kaj lumo; luno: nokta lumo kaj belo, akvo - etc...
Dio amas nin per siaj kreitoj, do, siaj kreitoj amas nin. Antikve, la homaro adoris la naturon pro tio. Tamen, oni ne bezonas ami la kreiton sed la kreinton.
Sed se oni ne amas ankaŭ tiujn aĵojn, oni ne devos atendi bonojn el ili.
Se oni volas, oni ne bezonas Dion por vivi, ĉar Dio ne estas egoista. Dio ama ne estas egoista, do, li permesas al ni vivi sen sin. Tamen, tiam kiam oni iĝas parto el; Dio, oni ankaŭ iĝas parto el la tut-universo(j).
Do, Di' amas homaron multe kaj plu, sed ne amas nek la malveron nek la malbonon, kiun la homaro havas. Eble, La malbono estas la manko de la bono kaj la ordo. La negativaj aĵoj no estas malbono, sed parto el la tuto. Tiam, kiam tiun egaleco rompiĝas, ekekzistas la malbono.
josell (Ukázat profil) 10. října 2008 15:36:03
dobri:Oni kredas je la propraj fortoj kiujn Dio donis al ni.AlfRoland:Neniu ĝis nun respondis nur jes aŭ ne al la demando.Vi klare pritraktis la problemon. Tial mi povas simple diri: Ne.
Ĉiu homo prefere kredu al propraj fortoj ol al Dio.
AlfRoland (Ukázat profil) 10. října 2008 16:22:28
josell:Oni kredas je la propraj fortoj kiuj Dio donis al sin.Ĉu vere?
josell (Ukázat profil) 11. října 2008 4:37:45
AlfRoland:Mi korektigas:josell:Oni kredas je la propraj fortoj kiuj Dio donis al sin.Ĉu vere?
Oni kredas je la propraj fortoj kiujn Dio donis al ni.
alfred14 (Ukázat profil) 11. října 2008 5:31:53
la homoj ne estas bonaj
AlfRoland (Ukázat profil) 11. října 2008 5:47:50
alfred14:mi ne kredas je la homojHomoj, bonaj aŭ malbonaj, tamen ekzistas, ĉu ne? Dioj mi ĝis nun nek renkontis nek vidis, do mi dubas pri ilia ekzisto. La priskriboj de Dio ĉifadene montras ke ĉiuj kreas sian propran dion.
la homoj ne estas bonaj