Fechado
No máximo 500 mensagens.
Mensagens: 644
Idioma: Esperanto
tonymec (Mostrar o perfil) 14 de agosto de 2009 06:31:30
Jes mi kredas je io, kion mi nomas Dio, ĉar mi renkontis ĝin.
Ne, ne temas pri la sama "Dio", kiel tiu instruata de la vilaĝa pastro, rabeno, mŭedzeno, ktp.
Ĉu vi konas la fabelon pri la blinduloj kaj la elefanto? Al blinduloj oni prezentas elefanton. Depende de sia pozicio rilate al la elefanto, unu sentas la trunkon kaj diras "Ĝi estas serpento"; alia dentegon kaj diras "Ĝi estas batala pikilego"; alia flankon kaj diras "Ĝi estas kiel tambura felo"; alia piedon kaj diras "Ĝi estas kiel templa kolono"; alia la voston kaj diras "Ĝi estas kiel vipilo"; alia nenion kaj diras "Serpento? Pikilego? Tamburo? Templo? Vipilo? Ha! Ne ridu pri mi. Via elefanto ne ekzistas, vi ĉiuj estas mensoguloj. Trovu ion pli verŝajnan, se vi volas kredigi min je ĝi." Laŭ mi ĉiuj religioj egale pravas aŭ malpravas, kaj teologoj estas rilate Dion kiel la blinduloj rilate la elefanton: ĉiu sensas nur la parton plej proksiman al li aŭ al lia menso, kaj nomas ĉiujn aliajn mensoguloj aŭ hereziuloj.
Laŭ mi ĉiu homo estas la unusola filo de Dio. Komprenu kiu kapablos.
Clet (Mostrar o perfil) 14 de agosto de 2009 15:02:55
heirabbit (Mostrar o perfil) 16 de agosto de 2009 06:14:12
Clet:Se Dio ekzistus, li ne bezonus, ke oni kredu je li.Pravege. Plue, mi ne bezonas kredi je Li, ĉar Lia ekzisto estas klara fakto.
Ĉu mi kredas ke akvo estas malseka? Ĉu oni kredas ke birdoj flugas? Ni tute ne bezonas paroli pri tio.
Pli grava estas la praktikado de religio, kio faciligas la ekziston de Dio realiĝi.
AlfRoland (Mostrar o perfil) 16 de agosto de 2009 13:30:21
heirabbit:Antaŭ ol aserti ekziston de dio, estus opurtune ke vi klarigu kion vi celas per la vorto Dio. Ŝajnas al mi ke vi ne akceptas la ekleziajn difinojn de Dio. Do, kio estas laŭ vi Dio?
Pravege. Plue, mi ne bezonas kredi je Li, ĉar Lia ekzisto estas klara fakto.
Paulinho (Mostrar o perfil) 19 de agosto de 2009 13:31:23
AlfRoland (Mostrar o perfil) 19 de agosto de 2009 13:49:42
Paulinho:Mi kredas je dio. Mi ne kredas je akuzaĵoj el unu religio kontraŭ alia aŭ kredantuloj kontraŭ nekradantuloj...Paulinho, je kiu/kia dio vi kredas. La diskuto en ĉi tiu fadeno montras ke la ideoj pri dio estas tre multaj. Kelkaj kredas je dio, kiel iu eklezio instruas dum aliaj tute malakceptas la dion de eklezioj. Sen priskribo pri kion vi celas per la termino "dio" via aserto nenion diras al ni. Eble eĉ mi povus diri ke mi kredas je dio, se mi nur donus al tiu dio taŭgajn ecojn. Sed mi pensas ke estus sensence tion fari.
tonymec (Mostrar o perfil) 20 de agosto de 2009 05:03:16
AlfRoland:Mi povus diri la samon, kion diris ĉi-tie Paulinho (vd. 6 aŭ 7 mesaĝojn antaŭe) sed estus al mi malfacile difini (aŭ eĉ priskribi) per vortoj, kio tio estas, kion mi nomas Dio. Mi povus rakonti okazojn, en kiuj mi sensis ĝian ĉeeston, sed tio ne transdonus al vi la mensostaton, kiu estis mia en tiuj momentoj, kaj vi ne kaptus la mesaĝon, se vi ne jam havis similan sperton — kaj se vi ja havis ĝin, vi ne bezonas klarigon mian. Pri unu afero mi certas: "mia" Dio ne estas tiu de la eklezioj; ĝi eble (aŭ eble ne?) povus esti la Plejsupera Esto de la unua Franca respubliko, aŭ la nedifinata "potenca senkorpa mistero, fortego la mondon reganta" de la Preĝo sub la Verda Standardo...Paulinho:Mi kredas je dio. Mi ne kredas je akuzaĵoj el unu religio kontraŭ alia aŭ kredantuloj kontraŭ nekradantuloj...Paulinho, je kiu/kia dio vi kredas. La diskuto en ĉi tiu fadeno montras ke la ideoj pri dio estas tre multaj. Kelkaj kredas je dio, kiel iu eklezio instruas dum aliaj tute malakceptas la dion de eklezioj. Sen priskribo pri kion vi celas per la termino "dio" via aserto nenion diras al ni. Eble eĉ mi povus diri ke mi kredas je dio, se mi nur donus al tiu dio taŭgajn ecojn. Sed mi pensas ke estus sensence tion fari.
AlfRoland (Mostrar o perfil) 20 de agosto de 2009 19:20:08
tonymec:Mi ne povas, kaj eĉ ne volas, forpreni de vi viajn travivaĵojn. Sed ĉu ili ion diras pri la ekzisto de dio? Mi dubas. Multaj homoj asertas ke ili ekzemple en kasteloj aŭ aliaj malnovaj domoj vidis/aŭdis fantomojn kaj kelkaj renkontis en arbaroj ogrojn kaj aliajn supernaturajn estaĵojn. Ĉar ŝajnas ke dio povas esti nenio ĝis kio ajn, eble dio, fantomoj kaj ogoroj estas diversaj nomoj de sama fenomeno!?AlfRoland:Mi povus diri la samon, kion diris ĉi-tie Paulinho (vd. 6 aŭ 7 mesaĝojn antaŭe) sed estus al mi malfacile difini (aŭ eĉ priskribi) per vortoj, kio tio estas, kion mi nomas Dio. Mi povus rakonti okazojn, en kiuj mi sensis ĝian ĉeeston, sed tio ne transdonus al vi la mensostaton, kiu estis mia en tiuj momentoj, kaj vi ne kaptus la mesaĝon, se vi ne jam havis similan sperton — kaj se vi ja havis ĝin, vi ne bezonas klarigon mian. Pri unu afero mi certas: "mia" Dio ne estas tiu de la eklezioj; ĝi eble (aŭ eble ne?) povus esti la Plejsupera Esto de la unua Franca respubliko, aŭ la nedifinata "potenca senkorpa mistero, fortego la mondon reganta" de la Preĝo sub la Verda Standardo...Paulinho:Mi kredas je dio. Mi ne kredas je akuzaĵoj el unu religio kontraŭ alia aŭ kredantuloj kontraŭ nekradantuloj...Paulinho, je kiu/kia dio vi kredas. La diskuto en ĉi tiu fadeno montras ke la ideoj pri dio estas tre multaj. Kelkaj kredas je dio, kiel iu eklezio instruas dum aliaj tute malakceptas la dion de eklezioj. Sen priskribo pri kion vi celas per la termino "dio" via aserto nenion diras al ni. Eble eĉ mi povus diri ke mi kredas je dio, se mi nur donus al tiu dio taŭgajn ecojn. Sed mi pensas ke estus sensence tion fari.
Tamen ne indas diskuti pri tia persona kredo, ĝi estas nedanĝera. Sed kiam multaj samkreduloj kolektiĝas en eklezioj, opiniante ke ili havas la solan ĝustan kredon vere ekestas danĝero. Tiaj eklezioj estas ĝermo al fanatismo, ĉar ĉu iu eklezio pravas, ĉiuj aliaj devas erari, ĉu ne? Kaj kompreneble oni eĉ perforte devas korektigi erarulojn.
tonymec (Mostrar o perfil) 21 de agosto de 2009 23:28:43
Mi sensas la ironion. Kaj vere, se oni ne tiel ofte estus perfortinta tiel-nomatajn "erarulojn" t.e. tiujn, kiuj aŭdacas voĉumi kontraŭ la komunan "ordon" (Sokraton, Jesuon, Galileon, ..., la listo estas jam longa kaj verŝajne neniam finiĝos).
Se "erarulo" vere eraras, ni esperu, ke la estonteco forĵetos lin en forgeson. Sed se eĉ unu sola pravas kontraŭ ĉiuj, tiam la estonteco eble pravigos lin, senigos la nuntempajn potenculojn je iliaj reĝejoj kaj regiloj, kaj tion, kompreneble, ili ne povas toleri...
Malklereco (kaj malklerigo), fanatikeco (vartata per mensogoj), povvolo: tri ĉefaj pekoj kontraŭ, kio estas la vorto? prilumiteco? (france les Lumières, angle Enlightenment, germane die Aufklärung, nederlande de Verlichting...) Aŭ ĉu mi nomu ĝin pli simple la Spiriton?
Paulinho (Mostrar o perfil) 22 de agosto de 2009 13:53:35
AlfRoland:Mi dankas vian atenton. Laŭ mi, ni povas dion rigardi kiel personon... Neniu povas defini iun. Ni ne konas iun per frazoj sed per kunvivi....Paulinho:Mi kredas je dio. Mi ne kredas je akuzaĵoj el unu religio kontraŭ alia aŭ kredantuloj kontraŭ nekradantuloj...Paulinho, je kiu/kia dio vi kredas. La diskuto en ĉi tiu fadeno montras ke la ideoj pri dio estas tre multaj. Kelkaj kredas je dio, kiel iu eklezio instruas dum aliaj tute malakceptas la dion de eklezioj. Sen priskribo pri kion vi celas per la termino "dio" via aserto nenion diras al ni. Eble eĉ mi povus diri ke mi kredas je dio, se mi nur donus al tiu dio taŭgajn ecojn. Sed mi pensas ke estus sensence tion fari.
Kiel dio sin prezenti al ni por kunvivi? Dion ni povas diveni en la beleco de la floroj aŭ en la infanaj okuloj petantaj kareson… Tiu ĉi paŝo estas nia.
La eklezio? La eklezioj estas vere malperfetaj. Mi ankaŭ estas tie.
Jes, mi akceptas la laborojn de la eklezioj. Admiras Roger Schultz, Teresa de Avila, Martin Luther King, kaj…. Chico Mendes.
La plendifketa laboro de la eklezioj estas nur malklereco de geinfanoj kiuj ne sciias ĝuste de sia patr(in)o paroli.