去目錄頁

关闭的
最多显示 500 条消息。

Tutmonda enketo: ĉu vi kredas je Dio?

cursbenicassim, 2008年8月26日

讯息: 644

语言: Esperanto

AlfRoland (显示个人资料) 2009年9月7日下午8:53:50

heirabbit:
AlfRoland:Ke kredo ne temas pri logiko aŭ racio bedaŭrinde ne estas novaĵo
Estas novaĵo ĉi tie. Estas mia espero ke pli multe da ateistoj (kaj malhonestaj kredantoj) provu fari ian asketaĵon, kaj poste pensu pri la ekzisto de Dio. Tiamaniero tre efikus, mi pensas.
Iom post iom mi komprenas - por vidi Dion, vi devas malobservi kaj logikon kaj racion. Verŝajne asketado estas metodo malkonekti logikon kaj racion. Estas konate ke malsato kaj soifo kaŭzas pli malbonan juĝokapablon.

Bonvolu pripensi la poemon en mia profilo ĉe Lernu!

horsto (显示个人资料) 2009年9月7日下午9:16:50

heirabbit:Tiuj soldatoj malinteligentas, kaj eĉ iomete da Dia amo ili ne havas.
Tiuj soldatoj estas ne pli aŭ malpli inteligentaj ol aliaj homoj. Eble mankas ja iom da inteligenteco al vi.
heirabbit:Preĝu por Irakanoj, soldatoj, kaj petu al Dio ke paco pli frue venos
Jes, ni ĉiuj preĝu kaj tiam tutcerte tiu problemo tuj malaperos.

tonymec (显示个人资料) 2009年9月7日下午11:49:19

horsto:
heirabbit:Tiuj soldatoj malinteligentas, kaj eĉ iomete da Dia amo ili ne havas.
Tiuj soldatoj estas ne pli aŭ malpli inteligentaj ol aliaj homoj. Eble mankas ja iom da inteligenteco al vi.
heirabbit:Preĝu por Irakanoj, soldatoj, kaj petu al Dio ke paco pli frue venos
Jes, ni ĉiuj preĝu kaj tiam tutcerte tiu problemo tuj malaperos.
Se preĝo sufiĉus por estigi mondpacon, milito eble jam ne plu ekzistus. Bedaŭrinde la agoj de potenc-soifaj regantoj ĝenerale kuŝas ekster nia agadkampo, krom, eble, de temp' al tempo, se temas pri elektitaj regantoj de lando aŭ regiono kie ni mem havas voĉdonrajton.

Se ni devas preĝi, ni preĝu (sed ne nur preĝu: ankaŭ klopodu) por ke ni sukcesu prilumigi nian menson, gvidi niajn agojn per bone informita racio, kaj fari decidojn (interalie, sed ne nur, en la voĉdonbudo) kiujn ni poste ne devu bedaŭri.

Clet (显示个人资料) 2009年9月21日上午8:30:17

Aŭ dio ne ekzistas, aŭ dio ekzistas.

Se dio ne ekzistas, estas neebla kredi je li.

Se dio ekzistas, aŭ li estas perfekta, aŭ li ne estas perfekta.

Se li ne estas perfekta, oni ne kredu je lin, ĉar estus falsa dio.
Se li estas perfekta, li ne bezonas oni kredu je li, kredi estas neutila.

Do: kredi je dio estas aŭ neebla, aŭ malutila, aŭ neutila.

tonymec (显示个人资料) 2009年9月22日上午12:45:51

Clet:Aŭ dio ne ekzistas, aŭ dio ekzistas.

Se dio ne ekzistas, estas neebla kredi je li.
Jes ja: tra ĉiuj jarmiloj, multege da homoj kredis je neekzistantaĵoj.
Clet:Se dio ekzistas, aŭ li estas perfekta, aŭ li ne estas perfekta.

Se li ne estas perfekta, oni ne kredu je lin, ĉar estus falsa dio.
Mi scias, kion mi nomas Dio (sed eble vi ne akceptus, ke temus pri diaĵo); mi ne scias, kio estas "esti perfekta". Nek scias mi, ĉu perfekteco estas necesa karakterizo de Dio. La Grek-Romiaj dioj (kiuj konsentite estis alispecaj "dioj" ol "Dio" uzata absolutasence) certe ne estis perfektaj.
Clet:Se li estas perfekta, li ne bezonas oni kredu je li, kredi estas neutila.
Se _li_ ne bezonas ke oni kredu je li, ies ajn kredado ne utilas al Dio. Ĉu ĝi utilas al la kredantoj estas alia demando.
Clet:Do: kredi je dio estas aŭ neebla, aŭ malutila, aŭ neutila.
Kiel montrite, tiu rezonado ne estas logike valida. Ĝi povas esti akceptata kiel humuro, sed ne kiel pruvo.

Spanglanese (显示个人资料) 2009年9月25日下午6:45:46

Mi ne havas horon tie mi povas legi ĉiajn komentajn kie, sed mi bezonas diri mian opinion.

Kio estas la Dio aŭ la Dioj se ĝi aŭ ili ne estas vi kaj mi? Sen fido la Dio ne ekzisti. Se mi helpus vin, tio estas la potenco de bonaj Dioj; se mi lezus vin, tio estas la potenco de malbonaj Dioj. Fakta aŭ nefakta ne estas importa ĉar niaj faraĵoj estas la Dioj en nia mondo.

Kruko (显示个人资料) 2009年9月29日下午1:26:13

Mi ne kredas je dio.
Mi estas feliĉa ateisto krome mi estas feliĉa ĉar mi estas ateisto.

Rodiman (显示个人资料) 2009年9月29日下午4:36:53

Kruko:Mi ne kredas je dio.
Mi estas feliĉa ateisto krome mi estas feliĉa ĉar mi estas ateisto.
Trankviliĝu vin, amiko. La homaro necesas kredi en io ajn supera.
Laŭ mia opinio, morgaŭ, kiam vi estos sola antaŭ la morto..., tiuokaze vi opinios malsame.
Probable, ke nun vi estas tro juna viro. Nur mi povas diri ke mi kredas je Dio.

Vilius (显示个人资料) 2009年9月29日下午5:51:18

Rodiman:La homaro necesas kredi en io ajn supera.
Kial?
Rodiman:Laŭ mia opinio, morgaŭ, kiam vi estos sola antaŭ la morto..., tiuokaze vi opinios malsame.
Eble... Ĉu la fakto, ke homa menso funkcias malbone antaŭ la morto pruvas ke dio ekzistas? Ial mi dubas pri tio rido.gif
Rodiman:Probable, ke nun vi estas tro juna viro.
Atako kontraŭ homo (argumentum ad hominem)

Rodiman (显示个人资料) 2009年9月29日下午7:03:07

Vilius:
Rodiman:La homaro necesas kredi en io ajn supera.
Kial?
Rodiman:Laŭ mia opinio, morgaŭ, kiam vi estos sola antaŭ la morto..., tiuokaze vi opinios malsame.
Eble... Ĉu la fakto, ke homa menso funkcias malbone antaŭ la morto pruvas ke dio ekzistas? Ial mi dubas pri tio rido.gif
Rodiman:Probable, ke nun vi estas tro juna viro.
Atako kontraŭ homo (argumentum ad hominem)
Vilius, kara amiko,
Same ke neniu homo povas pruvi ke Dio ne eksistas, oni ne povas pruvi ke Dio eksistas.
Kredi aŭ ne je Dio estas tiel libera kiel la penso. Ĉu ne?
Fino de la afero.

回到上端