Suletud
Max. 500 sõnumeid.
Postitused: 644
Keel: Esperanto
le_chaz (Näita profiili) 1. oktoober 2009 7:29.01
horsto:Mi ne komprenas la rilaton. Ĉu vi povus klarigi?le_chaz:Tielas vivo!
Horsto, imagu ke oni akuzis vin pri iu krimo. Vi staras antaŭ la juĝisto. Estas neniu pruvo kontraŭ vi, sed li diras: "vi estas kulpa, ĉar vi ne kapablas pruvi vian senkulpecon". Ĉu tio laŭ vi estas akceptebla?
Ĉu la Usono pruvis ke la Irako konstruas atomajn bombojn antaŭ ili atakis?
horsto (Näita profiili) 1. oktoober 2009 11:40.36
le_chaz:Pardonu, mi pensis ke tio estus klara. Mi do respondos pli rekte:horsto:Mi ne komprenas la rilaton. Ĉu vi povus klarigi?le_chaz:Tielas vivo!
Horsto, imagu ke oni akuzis vin pri iu krimo. Vi staras antaŭ la juĝisto. Estas neniu pruvo kontraŭ vi, sed li diras: "vi estas kulpa, ĉar vi ne kapablas pruvi vian senkulpecon". Ĉu tio laŭ vi estas akceptebla?
Ĉu la Usono pruvis ke la Irako konstruas atomajn bombojn antaŭ ili atakis?
En via ekzemplo estas du kredoj, la juĝisto kredas ke mi kulpas, mi kredas ke mi ne kulpas. En ĉi tiu kazo ekzistas regulo en la plimulto de la landoj, por protekti la unuopulon, ke la juĝejo devas pruvi la kulpon de la akuzato.
Sed tiu regulo ne ekzistas ĝenerale. Se ekzistas du kontraŭaj kredoj, aŭ du kontraŭaj teorioj en scienco, tiam unu flanko ne rajtas postuli de la alia, ke tiu pruvu sian kredon aŭ teorion.
Rodiman (Näita profiili) 1. oktoober 2009 12:49.44
Nefiniteco ekzistas, kiel matematika abstraktaĵo. Pri ĝia ekzisto kiel fizika realaĵo estas alia demando: la konstanto de Planck en la malgrandega, kaj la radiado de 3°K en la grandega, kontraŭe montras laŭ mia kompreno, ke nia universo estas nek senlime granda, nek senfine dividebla.
Same, eterneco povas esti rigardata kiel nefinita tempo. Laŭ mia kompreno nia universo havis komencon, kaj la demando ĉu ĝi havos finon estis ne solvita por astrofizikistoj kiam mi laste interesiĝis pri iliaj rezultoj. Do, eterneco ekzistas kiel abstrakta koncepto. Ĉu ĝi havas konkretan ekziston estas alia demando.
En simila maniero, oni povus diri, ke "Dio" ekzistas kiel filozofia aŭ teologia abstraktaĵo, sed ke ties konkreta ekzisto estas alia demando, kiu laŭ mia scio (kaj se mi dubus, la ĉi-tieaj disputoj konvinkus min pri tio) ne estas solvita en maniero kontentiga por ĉiuj interesatoj kaj egale konvinka por ĉiuj.[/quote]Mi estas ege dankema al vi.
Vi ne povas imagi kiom mi valoras viajn profundajn kaj prudentajn parolojn.
Do, ĉion ĝi pruvas ke la homoj ne havas respondon pri la eksisto aŭ ne eksisto de Dio. Tiam, estas afero de kredi aŭ ne kredi.
Mi pensas ke nia mondo kaj ni mem formas parto de la propra senfineco kaj eterneco sed la scienco kontemplas ĝin ekde alia vidpunkto, kiel ion ekstere kaj nescia al ni.
Kruko (Näita profiili) 1. oktoober 2009 12:53.37
Rodiman:Mi kredas nur ke paroli kun mistikuloj estas ĉiam perdita tempo, ili parolas nur kun vortoj legitaj en malnovega kaj mensoga libro kiel la biblio.
Eble ke la Papo, en via loĝlando, havas bonajn respondojn por vi.
Kiu faris via loĝlandano Poncio Pilato en la epoko de Kristo?.
Ankaŭ vi ne kredas la mesaĝoj de Kristo?
Ĝis.
AlfRoland (Näita profiili) 1. oktoober 2009 13:05.48
La lasta aserto ne egalas al: Mi KREDAS ke dio NE ekzistas. Do mi nomas min NEKREDANTO!
le_chaz (Näita profiili) 1. oktoober 2009 16:04.41
AlfRoland:Kelkaj diskutantoj ĉi tie argumentas ke ateismo estas alia formo de KREDO. Laŭ mi tio estas falsa starpunkto. Dum la kredanto diras: Mi KREDAS ke Dio ekzistas, almenaŭ mi diras: Mi NE KREDAS ke dio ekzistas.Mi konsentas. Oni ne povas trakti ambaŭ starpunktojn kvazaŭ ili estus esence samaj. Kredo estas pozitiva aserto dum nekredo nenion asertas. Oni nenion kredas rifuzante la senbazajn asertojn de kredanto.
La lasta aserto ne egalas al: Mi KREDAS ke dio NE ekzistas. Do mi nomas min NEKREDANTO!
"Tio asertata senpruve, povas esti neata senpruve" diris Eŭklido.
horsto (Näita profiili) 1. oktoober 2009 16:30.54
AlfRoland:Kelkaj diskutantoj ĉi tie argumentas ke ateismo estas alia formo de KREDO. Laŭ mi tio estas falsa starpunkto. Dum la kredanto diras: Mi KREDAS ke Dio ekzistas, almenaŭ mi diras: Mi NE KREDAS ke dio ekzistas.Bonvolu legi kion vikipedio diras:
La lasta aserto ne egalas al: Mi KREDAS ke dio NE ekzistas. Do mi nomas min NEKREDANTO!
La filozofia tradicio rigardas ateismon ne nur foresto de di-kredo, sed efektiva kredo ke dio ne ekzistas. Tiel kontrastas implicita ateismo, simpla nekredo, kaj eksplicita ateismo kiu asertas la neekziston de dioj.
AlfRoland (Näita profiili) 1. oktoober 2009 16:57.06
horsto:Tio ŝajnas al mi harfendado, se tiu difino validas mi pensas ke la termino "nekredanto" estas pli bona por mi.
Bonvolu legi kion vikipedio diras:
La filozofia tradicio rigardas ateismon ne nur foresto de di-kredo, sed efektiva kredo ke dio ne ekzistas. Tiel kontrastas implicita ateismo, simpla nekredo, kaj eksplicita ateismo kiu asertas la neekziston de dioj.
Ĉu cetere via difino ankaŭ validas se vi anstataŭas "dio" per "fantomoj" aŭ eble t n Curry-linioj?
le_chaz (Näita profiili) 1. oktoober 2009 17:51.34
heirabbit (Näita profiili) 2. oktoober 2009 9:13.31
365 * 987 = ?
Sen kalkulilo aŭ skribilo oni ne povas facile scii la respondon.
Aliaj problemoj benzonas specialan/ajn povon/ojn per kompreni, kiel algebro aŭ kalkulo (matematikajn ekzemplojn). Iam mi legis ke, kutime geknaboj kiuj aĝas pli junaj ol 12 jaroj ne povas kompreni algebrajn demandojn.
Do, ne estas tre stranga afero ke, kelkaj homoj povas scii, kiu estas Dio, kaj kelkaj aliaj ne povas. Anaŭ ne estas stranga afero, ke kelkaj homoj diras ke ili komprenas, sed fakte ili ne komprenas (ili mensogas aŭ eble miskomprenas).