본문으로

닫힘
글 500개 까지.

Tutmonda enketo: ĉu vi kredas je Dio?

글쓴이: cursbenicassim, 2008년 8월 26일

글: 644

언어: Esperanto

alfred14 (프로필 보기) 2008년 10월 11일 오전 6:06:39

hodiaŭ frue kiam mi manĝis, mi parolis kun dio, sed li ne volis respondi al mi
eble mi estis surdulo aŭ mi ne povis aŭdi lin aŭ li ne ekzistas
mi ne scias, mi ne scias

AlfRoland (프로필 보기) 2008년 10월 11일 오전 7:49:42

alfred14:hodiaŭ frue kiam mi manĝis, mi parolis kun dio, sed li ne volis respondi al mi
eble mi estis surdulo aŭ mi ne povis aŭdi lin aŭ li ne ekzistas
mi ne scias, mi ne scias
Mi pensas ke vi feliĉe ne estas surda, sed probable Dio estas surda, tre surda. okulumo.gif

alfred14 (프로필 보기) 2008년 10월 11일 오전 8:10:37

dio estas surda?
eble pro li ne aŭdas min
interesa, interesa
mi devas cerbumi, eble mi povas formeti liajn korkorelojn
interesa ideo, mi devas reale cerbumi pri tio
mi ne scias kion fari, nun mi havas okupon
dankon dio
ridulo.gif

antoniomoya (프로필 보기) 2008년 10월 11일 오전 10:14:47

La Dio kiu inventis la universon NE ESTAS la Dio prezentata al vi per la kristanoj aŭ la aliaj religioj. Dio ne estas homo al kiu oni povus vidi aŭ kun kiu oni povus paroli. Li estas spirita persono, do, nevidebla. Sed pensu momenton: ĉu vi povas vidi la vivon? Ĉu vi povas vidi la spacon? Ĉu vi povas vidi la menson aŭ la personecon? Ĉu vi povas vidi la ideojn? Ĉu vi povas vidi la aeron?
La universo ne havas eksplikon, kaj niaj sciencistoj nur diras stultaĵojn.
Ĉi tie devis esti NENION. Sed tamen, estas io. Sed, de "nenio" aperas nenion. Ĉio kio aperas devenas de "io" kiu ekzistis antaŭe (potencialo). Do, de kie devenas la universon?
La ideoj pri Dio kiuj kuras tra la mondo estas infanaĵoj. Mi nur diras vin unu afero: Serĉu kaj vi trovos. Vi trovos ĉiajn respondojn al viaj demandoj. Sed oni devas serĉi serioze.
Memoru: Dio ne estas la infana kaj malriĉa ideo ke viaj aĝuloj instruis al vi. Serĉu kaj vi trovos la veron.
Amike.

alfred14 (프로필 보기) 2008년 10월 11일 오후 1:57:39

dankon pro la ekspliko
mi estas denove serena ridulo.gif
dio, kiel la anĝeloj ne havas sekson
aŭ ambaŭ??
mi preferas esti skizofreniulon, tio estas pli facila

antoniomoya (프로필 보기) 2008년 10월 11일 오후 5:51:23

Estas multe pli facile ne serĉi, fari nenian penon (tio nomiĝas malagemon, la emo nenion fari de l'homo) kaj diri poste (kiel frukto de via propra malagemo) ke Dio ne ekzistas.

Ĉu vi provis serioze trovi Dion? Ne?... Tiam, kiajn rezultatojn vi esperis atingi? Sen penado, ĉu vi scius Esperanton? Ne, ĉu vere? Estus neeble. Vi devis pagi la penon lerni ĝin. En ĉi tiu universo kie vi vivas, ĉio estas atingita per multe da laboro kaj penado.

Dio ne estas evidenteco, ne estas por la malagemuloj. Oni devas serĉi lin por trovi lin.

Vi, simple, konformigas vin kun la opinioj la aliaj havas pri Dio, via opinio estas tiu kiu havas la aliaj, sed ne estas la VIA (bazita sur via propra persona sperto). Vi riskas do esti kiel papago, kiu ripetas tion kion diras la aliaj.

Sed, se la aliaj malpravus?

Nenio povas anstataŭi la persona sperto.

Memoru: La leĝo de la universo estas "demandu kaj vi ricevos, serĉu kaj vi trovos."

Amike.

AlfRoland (프로필 보기) 2008년 10월 11일 오후 11:04:30

La lastaj skribaĵoj en la fadeno eĉ pli konvinkas min ke Dio estas kreita de homoj. Ĉiu priskribo de Dio malsamas kompare al la aliaj. Laŭ mi ĉiu homo kreas Dion laŭ sia propra gusto. Diskuti ĉu Dio ekzistas aŭ ne estas sensenca sen komuna difino de la vorto Dio. Se dio ekzistas li (aŭ ŝi) devas esti malagema aŭ eble tre hontema ĉar li neniam montris sin al mi. Miaflanke mi opinias ke estus vana ago serĉi lin - mi ankaŭ ne serĉas ogrojn, fantamojn ktp. Eble alkoholo aŭ aliaj drogoj plifaciligu serĉadon sed mi ne uzas tiajn produktojn.

antoniomoya (프로필 보기) 2008년 10월 12일 오전 6:54:57

Neniu povas serioze priskribi Dion, ĉar neniu neniam vidis lin. Aliflanke, estas normala ke ĉiu homo priskribas siajn vidpunktojn malsamaj al aliaj, ĉar ni ĉiuj estas ununuraj estaĵoj.

Rilate al diversaj supozitaj sanktaj skribaĵoj, mi ne kredas en ili. Por mi estas homaj laboraĵoj.

Ni bezonas esplori la veron per ni mem. Kaj oni trovas respondojn. Sed... oni devas labori.

Amike.

AlfRoland (프로필 보기) 2008년 10월 12일 오전 7:31:53

antoniomoya:
Rilate al diversaj supozitaj sanktaj skribaĵoj, mi ne kredas en ili. Por mi estas homaj laboraĵoj.
Pri tio mi tute konsentas. La problemo por mi estas ke religiuloj ofte postulas de aliaj obeemon kaj estimon al diversaj dogmaroj, kristanaj, islamaj ol aliaj. Ĉiu homo rajtas kredi kion ajn li/ŝi volas, kaj ankaŭ kiel mi esti ateisto.

Tamen se vi volas konvinki aliulon pri ekzisto de iu dio, vi devas priskribi ĝin, alie ne eblas scii pri kio vi parolas.

josell (프로필 보기) 2008년 10월 12일 오후 6:58:56

AlfRoland:
alfred14:mi ne kredas je la homoj
la homoj ne estas bonaj
Homoj, bonaj aŭ malbonaj, tamen ekzistas, ĉu ne? Dioj mi ĝis nun nek renkontis nek vidis, do mi dubas pri ilia ekzisto. La priskriboj de Dio ĉifadene montras ke ĉiuj kreas sian propran dion.
Ne kredi je Dio ne estas kiel esti nekredante Dia(j)n ekzistado(j)n.

Mi supozas ke La tera malmola kerno ne ekzistas laŭ vi, ĉu? (neniu povas vidi ĝin)

Oni ne povas vidi la Kristanan Dion, sed oni povas aŭskulti siajn vortojn.

다시 위로