Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Tutmonda enketo: ĉu vi kredas je Dio?

de cursbenicassim, 2008-aŭgusto-26

Mesaĝoj: 644

Lingvo: Esperanto

Vilinilo (Montri la profilon) 2010-januaro-01 15:07:20

korlumo:kiu ni volas diri kiam ni diras "dio"? se ni volas diri la maljuna viro en la cielo, mi ne kredas.

Sed se ni volas diri "la nedifinebla spirito ke ni sentas en la meditacio, kaj ke la mistikoj parolas pri tion" mi certe kredas.
Se ĝi estas nedifinebla, kiel vi scias ke ĝi estas spirito?

Kaj kion oni volas diri, kiam oni diras "spiriton"?

whynottryitall (Montri la profilon) 2010-novembro-17 15:46:47

Ne, mi ne kredas je Dio aŭ aliaj dioj, same kiel mi ne kredas je fantomoj, feoj, ktp, ĉar ne estas eĉ unu konvika argumento pri ilia ekzisto.

Greedn (Montri la profilon) 2010-novembro-17 18:56:42

Mi kredas ej Dio! ... sed Li me kredas je mi ploro.gif Ĉi-diraĵo estas tiel admirinda, ke mi atendas ekvidi ĝin en la fadeno "Famaj frazoj"! shoko.gif jes, Mi estas geniulo

heirabbit (Montri la profilon) 2010-novembro-18 02:50:46

"Dio" en la ĉina estas "ŝen2" 神, la spirito, ĉiu spirito/konscio kiel koncepto, la granda spirito ktp.

Ĉe ĉi tiu fadeno estas kelkaj ateistoj kiuj verŝajne volas trovi la sencon de la vorto Dio en vortaro.

Dum la plejparto de historio kaj jes en la estonteco, Dio signifas subtilan energion, t.e. konscio. La vortaro de hodiaŭ ne gravas. Homoj esprimas la samajn signifojn ĉiam.

Kial hodiaŭ oni povas uzi malnovajn vortojn kiel Dion aŭ novajn kiel konscio aŭ subtila energio, kaj unu la alia kverelas pro tio?

heirabbit (Montri la profilon) 2010-novembro-18 03:01:01

whynottryitall:Ne, mi ne kredas je Dio aŭ aliaj dioj, same kiel mi ne kredas je fantomoj, feoj, ktp, ĉar ne estas eĉ unu konvika argumento pri ilia ekzisto.
Sed ekzistas multaj praktikoj, kiuj montras la ekzisto de subtila energio/konscio ampleksa/ Dio....

Sed vi devas agi, kaj ne legi librojn aŭ diskuti kun amikoj.

Ekzistas ĉasteco ("ne tuŝi malvirojn estas bona afero..."), fastado (per pura akvo nure), ne drinkado, ne vetado ktp.

"kial ne provu ĉiun?"

palaman (Montri la profilon) 2010-novembro-18 03:26:00

Mi kredas je Dio, Kiu fariĝis homo.
Mi kredas, ke Jesuo Kristo estas Dio.

Ankaŭ mi kredas (kaj eĉ scias) ke ekzistas aliaj dioj, kiujn kristanoj nomiĝas "demonoj".

Unuvorte, mi estas ortodoksa kristano, membro de antikva Ekvezio, kiu estis kreita de Jesuo mem.

jchthys (Montri la profilon) 2010-novembro-18 04:45:44

palaman:Mi kredas je Dio, Kiu fariĝis homo.
Mi kredas, ke Jesuo Kristo estas Dio.

Ankaŭ mi kredas (kaj eĉ scias) ke ekzistas aliaj dioj, kiujn kristanoj nomiĝas "demonoj".

Unuvorte, mi estas ortodoksa kristano, membro de antikva Ekvezio, kiu estis kreita de Jesuo mem.
Bone!

...Sed "ortodoksa kristano" estas duvorte rideto.gif

Greedn (Montri la profilon) 2010-novembro-18 19:46:14

palaman:Mi kredas je Dio, Kiu fariĝis homo.
Mi kredas, ke Jesuo Kristo estas Dio.

Ankaŭ mi kredas (kaj eĉ scias) ke ekzistas aliaj dioj, kiujn kristanoj nomiĝas "demonoj".

Unuvorte, mi estas ortodoksa kristano, membro de antikva Ekvezio, kiu estis kreita de Jesuo mem.
ĉu vi amas Dion? kion vi sentas?

AlfRoland (Montri la profilon) 2010-novembro-18 19:52:45

palaman:Mi kredas je Dio, Kiu fariĝis homo.
Mi kredas, ke Jesuo Kristo estas Dio.

Ankaŭ mi kredas (kaj eĉ scias) ke ekzistas aliaj dioj, kiujn kristanoj nomiĝas "demonoj".

Unuvorte, mi estas ortodoksa kristano, membro de antikva Ekvezio, kiu estis kreita de Jesuo mem.
Kaj mi kredas je fantomoj, sorĉistinoj, koboldoj ktp. lango.gif

mihxil (Montri la profilon) 2010-novembro-18 20:43:20

heirabbit:Dum la plejparto de historio kaj jes en la estonteco, Dio signifas subtilan energion, t.e. konscio. La vortaro de hodiaŭ ne gravas. Homoj esprimas la samajn signifojn ĉiam.
Mi ne scias kion signifas 'subtila energio, t.e. konscio'. Energio estas sufiĉe klara fizika koncepto, kaj uzi ĝin por la koncepto 'Dio' en miaj okuloj neniel klarigas ion ajn. Ĝi estas tre svaga.

Dio kiel la ĉiopovanta persona kreinto de ĉio estas klara koncepto, kiun mi senprobleme malakceptas.

Dion kiel 'energion' mi eĉ ne povas malakcepti. Ĝi estas 'eĉ ne malĝusta'. Ĝi simple signifas nenion. Ke konscio estas energio mi ankaŭ neniel komprenas. Konscio sammulte estas energio kiel poemo de Ŝekspiro estas energio.

Almenaŭ, se vi ne povus diri ion pli klaran pri la afero.

Reen al la supro