Więcej

Zamknięte
Maks. 500 wiadomości.

Tutmonda enketo: ĉu vi kredas je Dio?

od cursbenicassim, 26 sierpnia 2008

Wpisy: 644

Język: Esperanto

josell (Pokaż profil) 12 października 2008, 19:03:55

alfred14:hodiaŭ frue kiam mi manĝis, mi parolis kun dio, sed li ne volis respondi al mi
eble mi estis surdulo aŭ mi ne povis aŭdi lin aŭ li ne ekzistas
mi ne scias, mi ne scias
Okazas ke li ne respondas kiel vi volas, sed li respondas... frue aŭ malfrue, li respondas/is/os al vi.

AlfRoland (Pokaż profil) 12 października 2008, 19:34:17

josell:

Oni ne povas vidi la Dio(j)n, sed oni povas aŭskulti siajn vortojn.
Jes, kaj tio nomiĝas halucino

Rodrigoo (Pokaż profil) 12 października 2008, 21:12:50

Ahahahahahaha

Prave, Alf.

Sammondane,
Ĥod

josell (Pokaż profil) 13 października 2008, 00:10:48

Jen opinio (uzu punkton):
AlfRoland:
Jes, kaj tio nomiĝas halucino
------------------
Tiam, kiam oni ridas pro miaj kredaĵoj, mi pensas pri tiuj sciencistoj, kiujn estis hontigitaj pro siaj ideoj veraj.

Dio ne parolas per kion tio oni konas kiel vortoj buŝaj. Tamen, mi diris ke li parolas per vortoj ĉar li parolas per spiritaj vortoj.

Se mi aŭskultus al Dio, mi ne estus nek freneza nek halucinanta nek malsana. ¿Kial? ĉar la frenezuloj aŭskultas "imagajn buŝajn vortojn", sed Dio ne parolas tiel.

Komence, Dio estis la i-vorto kaj la i-vorto estis Dio. ¿¿??

Rodrigoo: Diru "ĥaĥaĥa" anstataŭ "hahaha"; Mi ankaŭ uzas linukxon. dankon.

josell (Pokaż profil) 13 października 2008, 00:15:32

antoniomoya:Neniu povas serioze priskribi Dion, ĉar neniu neniam vidis lin. Aliflanke, estas normala ke ĉiu homo priskribas siajn vidpunktojn malsamaj al aliaj, ĉar ni ĉiuj estas ununuraj estaĵoj.
Niniu sciencisto vidis la teran kernon, tamen, ĝi ekzistas (eblEGe).

Niniu konas persone tiun kernon, sed oni ja povas koni Dion persone.

Vere, ĉiu homo estas speciala kaj unika. okulumo.gif

josell (Pokaż profil) 13 października 2008, 00:26:22

Dio suna ekzistas » La suno
Dio luna ekzistas » La luno
Zeuso/Jupitero ekzistas » fulmoj
Thor ekzistas » tondroj
ktp.

Dio ankaŭ ekzistas, sed li ja aŭskultas, vivas kaj ne bezonas la naturon pro ekzisti. Li ne nur ekzistas, sed ankaŭ vivas kaj estas la unika Dio de la vera amo (ne amoro kiel venuso), sed li ne dependas de la naturo por ekzisti, sed la naturo ekzistas pro Li.

Eble aliaj dioj ekzistas, eble Dio estas aro Dia, sed mi scias ke (i)li amas ĉiun nin ĉiam.

Si Dio ne ekzistus, mia Dio estus la bigbano.

josell (Pokaż profil) 13 października 2008, 00:31:52

R2D2!:
josell:Se mi aŭskultus al Dio, mi ne estus nek freneza nek halucinanta nek malsana. ¿Kial? ĉar la frenezuloj aŭskultas "imagajn buŝajn vortojn", sed Dio ne parolas tiel.
Ĉu vi ja aŭskultis al Dio?

—Ilhuıtemoc δ
Mi ne scias se Li parolis al mi direkte, sed Li ja parolis al mi per aliuloj kaj per sia naturo, mi pensas.

Tamen, mi scias kio okazos kelkfoje; kaj ofte poste okazas. Se tio estus mia penso, mia penso estas Dio.

Se Dio estas imaga, ne gravas por mi ĉar do mia imago estas Dio kiu konsolas, konsilas, amas, avertas, kaj faras Miraklojn.

ĝis.

AlfRoland (Pokaż profil) 13 października 2008, 21:14:28

Skribinte pri Dio, mi pensis pri dio de unu el la grandaj religioj, unuavice la kristana dio, ĉar mi plej bone konas tiun religion. El la ĉifadena debato mi lernis ke estas NENIO kiu NE estas dio. Antaŭe mi sciis ke kredantoj opiniis ke Dio kreis universon, nun mi legis ĉi tie ke unuopaj eroj de universo, suno, luno ktp ESTAS dioj. Ŝajnas al mi ke tiaj ideoj temas pri astrologio, ĉu ne? Se ĉiu stelo, planedo, luno estas dio devas esti nekalkuleblaj dioj, sed almenaŭ la kristana dio estas monopolisto. Ĉu ĉiuj dioj same opinias? Alie devus esti malfacile scii al kiu dio el la dia bruo oni aŭskultu.

josell (Pokaż profil) 13 października 2008, 23:49:38

La homaro kredis ke la astroj estas dioj. Vere la suno vivadigas nin, sed -laŭ mia opinio- la suno no estas vera dio ĉar la suno ne vivas.

La suno nek amas min, nek aŭskultas miajn preĝojn. Do, mi preferas adori la Kristanan Dion, kiu estas spirito (energio), kiu ne estas aĵo natura aŭ videbla. Dio ne bezonas naturon pro ekzisti aŭ pro esti parto de ĉiu nin. La amasoj adoris la astrajn diojn, kiuj estis videbla. Sed eĉ la aero ne bezonas esti videbla por ekzisti.

Mi ne povas vidi la homojn, sed nur siajn korpojn, sed mi ne povas vidi nek siajn pensojn nek siajn sentojn nek siajn ideojn.

Dio estas pli videbla ol la homoj, ĉar Dio povas en-loĝi nin kaj ankaŭ povas esti parto de ĉiu nia person-esto. Tiel, Li povas montri sin al nin, kaj per nin al la mondo.

Ĉiu homo havas dion. Ĝi povas esti la mono, laboro, sporto, si mem, ktp. Sed neniu dio el ili estas kiel la sola Dio kiu povas fariĝi parto de ni, kaj ni povas fariĝi parto de Li. Mi opinias ke mia Dio estas pli bone ol tiuj aĵoj, sed tiu estas nur mia opinio persona. Mia Dio estas amo, lumo kaj Dio mem. Li difiniĝis tiel: "Mi estas tiu kiu mi estas."

IREN (Pokaż profil) 14 października 2008, 08:11:16

Ĉu iu povas traduki esperante la artikolon pri Maria Valtorta en Vikipédia?
Ŝi skribis librojn pri la vizioj kiujn ŝi ricevis de Dio (aŭ Jesuo) "La evangelio tiel kiel ĝi estis revelaciita al mi".
Nun la artikolo estas en la germana kaj la angla kaj la franca kaj la itala kaj la slovena linvoj.

Wróć do góry