Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Tutmonda enketo: ĉu vi kredas je Dio?

de cursbenicassim, 2008-aŭgusto-26

Mesaĝoj: 644

Lingvo: Esperanto

Paulinho (Montri la profilon) 2010-decembro-12 18:10:12

MIĤIL DIRIS
Kio estas bazo de kredo? Ĉu faktoj? Ne! Sur faktoj bazas scio, ne kredo. Ĉu rezonoj? Sed rezonoj mem bazas sur aksiomoj, kiuj bazas sur kredo. Do, bazo de via kredo estas nek faktoj, nek rezonoj, sed nur tio, kio estas bazo de iu ajn kredo.
Mi parolas kiel katolikulo...

La kredo ne havas bazon... Kredi esti io senpaga. La amo de dio mi ne pruvas, kaj ne asertas... Mi gustumas.... Ekzemple mi havis la ĉagrenon vidi mian filinon senvivan post aŭtomobilakcidento. Ŝi estis bela knabino kvinjara. Ankoraŭ tiel mi scias ke dio ne forlasis nin, kaj ni rekontiĝos iamaniere.... Ŝia patrino, kaj fratro kredas ankaŭ.

Algis (Montri la profilon) 2010-decembro-28 21:42:00

MIĤIL DIRIS Citaĵo:
Kio estas bazo de kredo? Ĉu faktoj? Ne! Sur faktoj bazas scio, ne kredo. Ĉu rezonoj? Sed rezonoj mem bazas sur aksiomoj, kiuj bazas sur kredo. Do, bazo de via kredo estas nek faktoj, nek rezonoj, sed nur tio, kio estas bazo de iu ajn kredo

Kiel diris Kristo:"ĉiu kredo devas esti bazita sur scioj"
Do,se kredo ne estas bazita sur scioj,tio kondukas al fanatizmo kaj sektantizmo. Kaj dum jarmiloj tio estis(kaj estas!)oportuna por diversaj religiaj funkscionuloj,kiuj tion fiuzas por siaj malpuraj celoj. Ili penas kaŝi de homoj veron kaj enpuŝi sian ŝanĝitan version. Sinsekvo de tio estis 2-a aŭ 4-a Konstantinopola kunsido proksimume en 550-a jaro,kiu ŝanĝis Biblion!!!??? Sonas strange,ĉu ne?
Do,mi povas tiel respondi demandon:-mi kredas je Dio,sed ne je preĝejo. Ĉar ofte tiuj du aferoj estas malsamaj,eĉ malaj

philodice (Montri la profilon) 2010-decembro-29 02:40:37

Poemo, "Mia Dio."
Verkistino Philodice.

Mi kredas je Dio.
Al mi, faktoj ne gravas
Ĉar mi ŝatas kredo.
Miajn kredojn mi elektas.

Ĉu rezonoj?
Mi pensas ke ne.
Ĉu mi amas Lin?
Mi pensas ke jes.

Nek kredu nek amu miajn Diojn.
Kaj scio kaj rezono
kiu plej bona pro via koro.

Mia kanto flugas.
Mia koro ĝojas.
Mia animo adoras.
Mia Dio ekzistas.
Ĉu vi kredas, ne gravas.

Hare Krishna.

mihxil (Montri la profilon) 2010-decembro-29 16:36:35

Algis:MIĤIL DIRIS Citaĵo:
Kio estas bazo de kredo? Ĉu faktoj? Ne! Sur faktoj bazas scio, ne kredo. Ĉu rezonoj? Sed rezonoj mem bazas sur aksiomoj, kiuj bazas sur kredo. Do, bazo de via kredo estas nek faktoj, nek rezonoj, sed nur tio, kio estas bazo de iu ajn kredo
Bonvolu vi uloj citi ĝuste. Ne estis mi kiu asertis tion.

Vesna (Montri la profilon) 2010-decembro-29 17:51:04

Ĉu ĝi estas aŭ ne estas neniu scias, kaj por mi tute egalas ĉu jes aŭ ne.

lencxjo (Montri la profilon) 2010-decembro-29 18:31:11

cursbenicassim:Tutmonda enketo estis publikigita en http://www.klaku.net/kulturo/Tutmondaenketouvikred... por kontroli kiom da homoj en la mondo kredas je Dio kaj el kiuj landoj ili venas. La rektan ligilon de la enketo: http://www.yesnogod.com

sanon!
Jes, mi kredas je unua Dio.

Paulinho (Montri la profilon) 2010-decembro-29 21:01:04

Miĥil diris:

Bonvolu vi uloj citi ĝuste. Ne estis mi kiu asertis tion...

Mi uzas (kaj sugestas) Ctrl C Ctrl V por citi.

Genjix (Montri la profilon) 2010-decembro-30 05:42:55

lol kial ĉi tiuj temoj ĈIAM grandiĝis?

Teda temo... Uloj iluzas sin mem kaj ne aŭdas iun aŭ faktojn. Kial vi zorgas? Ili havas malsanon en sia cerbo.

Faru aliajn interesaĵon

Genjix (Montri la profilon) 2010-decembro-30 05:52:12

miĥil: ŝparu vian tempon. Ili tajpas sed ne aŭdas... Ĝi estas agado sen ĉelo ĉar vi neniam konvinkos ilin al aliaj vidpunktoj. Ilia menso fiksas. Se ili volus konsci veron, ili povas ĉesi ignori evidentajn pruvojn, kiu restas ĉie.

Iom da legitaj argumentoj de dioistoj ĉi tie vere legiĝas tiel freneze kiel skizofreniuloj.

philodice:Al mi, faktoj ne gravas
Mi tradukis vian duobl-paroladon:

philodice:Mi havas neniom da faktoj, do mi ŝajnigas ke ĝi malgravas

DaniBCN (Montri la profilon) 2010-decembro-31 04:30:12

Mi tute ne kredas je dio...

Se ni ne scias kelkajn aferojn, ni devas serĉi pri tion.

Ni devas havi paziencon kaj esti humila ĉar ni ne povas trovi la respondon kiam ni volas.

Ni ne povas inventi "magikaj uloj" ĉar ni ne povas akcepti ke ni ne povas nun kompreni la tuta vivo kaj la tuta mondo.

Religioj estas timidoj kaj simplaj mitologioj.

Reen al la supro