前往目錄

關閉的
Max. 500 messages.

Tutmonda enketo: ĉu vi kredas je Dio?

貼文者: cursbenicassim, 2008年8月26日

訊息: 644

語言: Esperanto

Rodrigoo (顯示個人資料) 2008年10月14日下午5:05:47

Ahahaha (mi ne bezonas skribi tiel kiel plaĉas al vi, josell).

Kial la diokredantoj ĉiam pensas ke tiuj kiuj ne kredas je dio ne havas penojn? Kial ili pensas ke la nediokredantoj ne sentas ke la alia bezonas helpon?

Sammondane,
Ĥod

AlfRoland (顯示個人資料) 2008年10月14日下午6:33:46

josell: Do, mi preferas adori la Kristanan Dion, kiu estas spirito (energio), kiu ne estas aĵo natura aŭ videbla.
Antaŭe vi vicigis al mi tre diversajn diojn, sed nun vi konfezas al la kristana dio. Mi supozas ke vi jam konas jenan tekston:

"Ne ekzistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi. Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la ĉielo supre aŭ sur la tero malsupre aŭ en la akvo sub la tero; ne kliniĝu antaŭ ili kaj ne servu ilin; ĉar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj ĉe Miaj malamantoj, kaj kiu faras favorkoraĵon por miloj al Miaj amantoj kaj al la plenumantoj de Miaj ordonoj."

Kiel mi skribis antaŭe - tiu dio estas monopolisto!!

Alia citaĵo el la dek ordonoj:

"Ne deziru la domon de via proksimulo, nek lian SKLAVON, nek lian SKLAVINON, nek lian bovon, nek lian azenon, nek ion, kio apartenas al via proksimulo."(La majuskligon faris mi.)
Ĉu ne estas interese - vi ne deziru la sklavon de via proksimulo. Sed sklaveco tamen estas akceptata de la bona, amplena Dio!?

josell (顯示個人資料) 2008年10月14日下午10:45:08

Rodrigoo:(mi ne bezonas skribi tiel kiel plaĉas al vi, josell).
Mi nenion petas al vi vere, sed mi nur rekomendis skribi tiel.
Kial la diokredantoj ĉiam pensas ke tiuj kiuj ne kredas je [D]io ne havas penojn?
Mi ne pensas tiel kiel vi pensas ke ĈIU DioKredanto pensas. Mi supozas ke Vi nur volas vidi tiajn kredantojn kiuj montras al vi kialon por ne kredi je Dio. Sed Tio estas nur mia supozo persona.

Mi konas "kredantojn" kiuj ne havas penojn.

Mi ankaŭ konis nekredanton kiu estas bona persono, kaj estas homo tiel kiel ĉiuj ni. Do, mi ne estas tiel kiel vi diras ĝenerale pri ĉiuj Kredantoj.

Tamen, mi parolas pri Dio(j), sed ne direkte pri mia persono aŭ miaj preferoj.

Simple, la nekredantojn ne konas nek Dion nek Liajn Mirindaĵojn tiel egale kiel multe la kredantoj, kiuj kredas je Dion sed ne volas koni Lin.

http://es.youtube.com/watch?v=-08YZF87OBQ

josell (顯示個人資料) 2008年10月14日下午10:50:59

Saluton, AlfRoland-o.

La vera Dio ne estas monopolisto ĉar Li ne detruis tiujn kiuj ne adoras Lin. Do, Di' ne estas egoista, ĉar am-Dio ne estas egoista. Li amas ĉiujn nin. Tial, Li malfermis la porton de la saveco. Ĉiu ni decidas eniri aŭ ne eniri tra tiu malfermita pordo, kiun nek nenio nek neniu fermos.

En mia Biblio diras "DomLaboristo" anstataŭ "sklavo". ¿¿??

Tiu-epoke, la sklavoj ekzistis pro ŝuldoj kaj krimoj.

La homaj leĝoj ne estas necese Diaj nur tial kial ili estas en la Biblio. La Biblio estas kultura libro, kiu ankaŭ havas Vortojn diajn.

Ne miksu la Diajn vortojn kun la homaj(n). Ambaŭ estas en la Biblio. Ĉiu ili estas en la Biblio kaj ĉiu ili havas siajn proprajn ĉapitroj, kiuj oni ne povas konfuzi pro tiu bona organizo.

La Biblio havas homajn erarojn kaj homajn leĝojn kaj homajn historiojn, sed aparte havas ankaŭ la Diajn Vortojn. Do, oni ne povas kulpigi al Dio pro la Bibliaj homaj tekstoj, kiuj estis homaj decidoj, sed ne estis Diaj decidos, kiujn mi ja devas sekvi.

69UM24OSU12 (顯示個人資料) 2008年10月15日上午3:45:37

Pli grava demando estas: ĉu Dio kredas je ni?

AlfRoland (顯示個人資料) 2008年10月15日上午8:28:57

josell:
Ne miksu la Diajn vortojn kun la homaj(n).
Sal' Josell!
Kiel mi sciu, kiujn tekstojn skribis Dio? Ĉu li subskribis ilin, aŭ ĉu mi devas demandi al iu pastro kiuj tekstoj momente estas opurtune opinii diaj? Verŝajne estas inter kristanoj malsamaj opinioj, mi certas ke kristanoj asertis al mi ke tuta Biblio senescepte estas la propraj vortoj de Dio. Sed tempoj ŝanĝas!!

Jen ligilo al esperanta versio de Biblio:
http://steve-and-pattie.com/esperantujo/biblio/

Malnovan Testamenton tradukis tre sperta esperantisto, mi pensas ke vi jam aŭdis pri li. Lia nomo estas "Lazaro Ludoviko Zamenhof".

Sube mi engluas Eliron 20 ĉapitro. Rimarku ke jam la unua linio konstatas jenon:
Kaj Dio diris ĉiujn sekvantajn vortojn.
--------------------------------------------
Kaj Dio diris ĉiujn sekvantajn vortojn:

2 Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco.

3 Ne ekzistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi.

4 Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la ĉielo supre aŭ sur la tero malsupre aŭ en la akvo sub la tero; 5 ne kliniĝu antaŭ ili kaj ne servu ilin; ĉar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj ĉe Miaj malamantoj, 6 kaj kiu faras favorkoraĵon por miloj al Miaj amantoj kaj al la plenumantoj de Miaj ordonoj.

7 Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio; ĉar la Eternulo ne lasos senpuna tiun, kiu malbonuzas Lian nomon.

8 Memoru pri la tago sabata, ke vi tenu ĝin sankta. 9 Dum ses tagoj laboru kaj faru ĉiujn viajn aferojn; 10 sed la sepa tago estas sabato de la Eternulo, via Dio; faru nenian laboron, nek vi, nek via filo, nek via filino, nek via sklavo, nek via sklavino, nek via bruto, nek via fremdulo, kiu estas inter viaj pordegoj; 11 ĉar dum ses tagoj la Eternulo kreis la ĉielon kaj la teron, la maron, kaj ĉion, kio estas en ili, sed en la sepa tago Li ripozis. Tial la Eternulo benis la tagon sabatan kaj sanktigis ĝin.

12 Respektu vian patron kaj vian patrinon, por ke longe daŭru via vivo sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.

13 Ne mortigu.

14 Ne adultu.

15 Ne ŝtelu.

16 Ne parolu kontraŭ via proksimulo malveran ateston.

17 Ne deziru la domon de via proksimulo; ne deziru la edzinon de via proksimulo, nek lian sklavon, nek lian sklavinon, nek lian bovon, nek lian azenon, nek ion, kio apartenas al via proksimulo.

18 Kaj la tuta popolo vidis la tondrojn kaj la fulmojn kaj la sonadon de la korno kaj la fumiĝadon de la monto; kaj la popolo vidis, kaj retiriĝis kun teruro kaj stariĝis malproksime. 19 Kaj ili diris al Moseo: Parolu vi kun ni, kaj ni aŭskultos, sed Dio ne parolu kun ni, por ke ni ne mortu. 20 Kaj Moseo diris al la popolo: Ne timu; ĉar por vin elprovi venis Dio, kaj por ke la timo antaŭ Li estu antaŭ via vizaĝo, por ke vi ne peku. 21 Kaj la popolo staris malproksime; sed Moseo alproksimiĝis al la mallumo, kie estis Dio.

22 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Tiel diru al la Izraelidoj: Vi vidis, kiel Mi parolis kun vi el la ĉielo. 23 Ne faru antaŭ Mi diojn arĝentajn, kaj diojn orajn ne faru al vi. 24 Altaron el tero faru al Mi, kaj oferu sur ĝi viajn bruloferojn kaj pacoferojn, viajn ŝafojn kaj viajn bovojn; sur ĉiu loko, kie Mi memorigos Mian nomon, Mi venos al vi kaj benos vin. 25 Kaj se vi faros al Mi altaron el ŝtonoj, ne konstruu ĝin el ŝtonoj hakitaj; ĉar se vi levos sur ĝin vian hakilon, vi ĝin malsanktigos. 26 Kaj ne supreniru per ŝtupoj al Mia altaro, por ke ne malkovriĝu via nudeco antaŭ ĝi.
-------------------------------------------
Kion vi pensas, ĉu Zamenhof eble erare tradukis? Ĉu mi ne kredu ke Dio esprimis tion? Ĉu li ne diris "Ne ekzistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi"?

josell (顯示個人資料) 2008年10月15日下午4:46:48

AlfRoland:
Kiel mi sciu, kiujn tekstojn skribis Dio?
Saluton ree.

Bonega demando. La Biblio estas kultura libro kiu enhavas la homajn vortojn kaj leĝojn, sed ankaŭ la Diajn. Logike, ĝi havas inter-kontraŭ-aĵojn ĉar ĝi havas homajn kaj Diajn vortojn, kiuj ne ĉiam estas inter-rilatantaj.

La Biblio havas librojn kaj ĉapitrojn, kiuj indikas la Diajn kaj homajn vortojn. Ĉiu profeto, sacerdoto kaj reĝo havas sian parton en la Biblio.

Jesuo kritikis tiujn sacerdotojn kiuj metis la homajn kaj proprajn leĝojn anstataŭ la Diajn en la judia popolo.

Mi vidas nenion malbonan en tiu teksto, kiu vi montris. Ĝi montras kelkajn Diajn leĝojn kaj diras ke neniu povis vidi la Dion ĉar neniu estis sankta aŭ digna tiel kiel por vidi la Dion sanktan sen morti ĵuse.

http://es.youtube.com/watch?v=X-afZJ9_TIM

Ĝis revido.

69UM24OSU12:Pli grava demando estas: ĉu Dio kredas je ni?
Tiu demando ne estas grava, laŭ mia opinio.

Rodrigoo (顯示個人資料) 2008年10月16日下午2:45:36

Kara josell,
kial vi tiel varbas? Ĉu la morto ne estos ĉies fino?

Sammondane,
Ĥod

AlfRoland (顯示個人資料) 2008年10月16日下午4:38:33

josell:
Mi vidas nenion malbonan en tiu teksto, kiu vi montris.
Per la biblia citaĵo mi volis substreki ke Zamenhof uzis la vorton SKLAVO kaj li tradukis el la Hebrea (origina lingvo, ĉu ne?). Ke kristana dio estas monopolisto montras jenon:
"Ne ekzistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi".
En la daŭrigo li ankaŭ minacas:
"Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la ĉielo supre aŭ sur la tero malsupre aŭ en la akvo sub la tero; ne kliniĝu antaŭ ili kaj ne servu ilin; ĉar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj ĉe Miaj malamantoj, kaj kiu faras favorkoraĵon por miloj al Miaj amantoj kaj al la plenumantoj de Miaj ordonoj".

Ĉu ama dio parolas tiel, laŭ mi li estas tre kruela. Al tiuj, kiuj ne akceptas lian monopolon, li minacas puni iliajn infanojn eĉ ĝis la kvara generacio. Ĉu vi ne vidis ion malbonan en tiu teksto!!!?? Mi faras!

Fine mi atentigu pri teksto en Eliro ĉapitro 35, kiun mi jam citis en alia fadeno:

"Jen kion la Eternulo ordonis al vi fari: Dum ses tagoj faru laboron, sed la sepa tago estu por vi sankta, sabato de ripozo al la Eternulo; ĉiu, kiu faros en ĝi laboron, estu mortigita."

Observu ke Biblio pretendas ke estas ordono de Dio. Ĉu vi eble vidas ion malbonan ĉi tie??

josell (顯示個人資料) 2008年10月16日下午4:38:48

Rodrigoo:Kara josell,
kial vi tiel varbas? Ĉu la morto ne estos ĉies fino?
Korekte.

La mondo kritikas la Dion ĉar Li kreis la morton. (Li havis bonan kialon)

Tamen, ili kritikus plu al Dio se ne ekzistus la morto. ¿¿??

回到上端