Fechado
No máximo 500 mensagens.
Mensagens: 644
Idioma: Esperanto
AlfRoland (Mostrar o perfil) 16 de outubro de 2008 16:40:28
69UM24OSU12:Pli grava demando estas: ĉu Dio kredas je ni?Plej probable: Ne! Kial vi povas mem deveni!
Rodrigoo (Mostrar o perfil) 16 de outubro de 2008 17:07:29
Sammondane,
Ĥod
danila458 (Mostrar o perfil) 16 de outubro de 2008 21:07:34
![demando.gif](/images/smileys/demando.gif)
josell (Mostrar o perfil) 16 de outubro de 2008 21:20:17
Rodrigoo:Ĉu la mondo kritikas dion? La mondo kreis dion, kaj bedaŭrinde la mondo ankoraŭ adoras dion. Feliĉa estus mi se mondo ja kritikus dion, kara.Se la homaro kreis la Dion, mi ja estus ĉiel feliĉe kaj fiere ĉar ni havus en la cerbo Dion, kiu povas sanigi kaj fari miraklojn.
Persone, mi pensas ke Dio ne estas kreaĵo de la homaro, sed se estus tiel, ĉiel ne gravus por mi, ĉar la Dio ĉiel estus la Dio kiu faris kaj faras mirindaĵojn.
Mi estus feliĉe se la mondo konus la Dion anstataŭ paroli sen scio pri Li kaj pri liaj mirindaĵoj.
http://es.youtube.com/watch?v=MzjGy9WVt5o
ĝis
josell (Mostrar o perfil) 16 de outubro de 2008 21:39:18
AlfRoland:Saluton.
Per la biblia citaĵo mi volis substreki ke Zamenhof uzis la vorton SKLAVO kaj li tradukis el la Hebrea (origina lingvo, ĉu ne?). Ke kristana dio estas monopolisto montras jenon
Tiel, kiel mi antaŭe diris, antikvepoke, en tiu-kulturo, la sklavoj ne estis tia pro haŭto-koloro aŭ kulturo, sed pro monaj ŝuldoj kaj eble pro iu krimo aŭ milito.
La Diaj leĝoj estis skribitaj por liberuloj kaj por ne-liberuloj EGALE; Do, Dio estis ĝusta. Dio ne estas la judia popolo, kiu havas/is siajn leĝojn proprajn.
-----------------------
"Jen kion la Eternulo ordonis al vi fari: Dum ses tagoj faru laboron, sed la sepa tago estu por vi sankta, sabato de ripozo al la Eternulo; ĉiu, kiu faros en ĝi laboron, estu mortigita."(Ne diru ordono anstataŭ ordo, bonvole.)
Observu ke Biblio pretendas ke estas ordono de Dio. Ĉu vi eble vidas ion malbonan ĉi tie??
Oni povis foriri mem-vole el la popolo judia por ne sekvi la Diajn leĝojn. Do, Dio ne estis "monopolisto" (mi pensas ke tiu vorto ne estas malkorekta, sed eble mi eraras).
Do, ĉiu persono el tiu popolo devis sekvi la leĝojn Diaj tial kial ili volis estis tie. Do, Nenio estis malĝusta.
Sekvi la leĝojn Diajn kaj homajn ne estas nek peko nek malbonaĵo.
http://es.youtube.com/watch?v=FMrAafe7Mns
ĝis.
Sebasities (Mostrar o perfil) 16 de outubro de 2008 21:55:32
Tiuj kiuj kredas kaj tiuj kiuj ne kredas je Dio havas ĉiuj bonaj kialoj pensi tiel. Filozofie, estas neeble pruvi, ke Dio ekzistas aŭ ne ekzistas. Lastege, ĉiuj elektas laŭ sia kompreno de l' mondo kaj laŭ tiu, kiu aperas al li kiel plej probabla.
Persone, mi kredas je Dio (aŭ, se oni preferas, je unu Dio, kies mi parolis antaŭe, en ĉi tiu forumo). Sed mi havas neniun pruvon, ke Dio ekzistas (ĉar estas neeble pruvi, ke Dio ekzistas aŭ ne ekzistas) : tiu pli estas fido aŭ ekzisteca sinteno, ol scio.
Ĉiuokaze, kelkaj demandoj ĉiam estis kaj ankoraŭ estas sen respondoj perfektaj kaj plene kontentigaj por la homaro. Ekzemple :
Kiuj estas ni ? El kie venas ni ? Kien iras ni ?
Kial la malbono estas en la mondo ?
Kial io estas, plivole ol nenio estu ?
Mi ne kapablas bone respondi ĉiuj tiuj demandoj.
Ĉu iu, ĉi tie, kredanta aŭ nekredanta kapablas respondi plene kontentige ?
Se iu kapablas respondi kaj se ĉiuj, ĉi tie, estas plene kontentigaj, ke oni donu al li aŭ al ŝi la plej altajn honoraĵojn !
Rodrigoo (Mostrar o perfil) 17 de outubro de 2008 14:17:50
Sammondane,
Ĥod
josell (Mostrar o perfil) 18 de outubro de 2008 17:13:04
Mi invitas al ĉiu vi je legu [url=http://eo.lernu.net/biblioteko/rakontoj/vere_aŭ_fantazie/02.php]tiun ĉi historion[/url] ekster-naturan, kiu eble estas vera kaj okazis al Claude Piron (laŭ mia scio nuna, sed mi eble eraras):
AlfRoland (Mostrar o perfil) 18 de outubro de 2008 19:42:49
Mi asertas ke "ordono" estis la ĝusta termino kaj absolute ne "ordo". Vidu la citaĵo: "Jen kion la Eternulo ordonis al vi fari..."
josell:En la citaĵo de Eliro 35a ĉapitro Dio ordonas, ke ĉiuj kiuj laboras la sepan tagon estu mortigitaj. Pri tio Josell opinias ke: "Nenio estas malĝusta!"
Do, ĉiu persono el tiu popolo devis sekvi la leĝojn Diaj tial kial ili volis estis tie. Do, Nenio estis malĝusta.
Sekvi la leĝojn Diajn kaj homajn ne estas nek peko nek malbonaĵo.
![shoko.gif](/images/smileys/shoko.gif)
Ne diru al mi ke "Tio estas skribita antaŭ miloj da jaroj". Se Dio ekzistas kaj vivas li povus skribi novan eldonon de la biblio.
Mi komprenas ke tio estas dilemo al kristano. Ĉu eblas konfesi ke biblio, eĉ en partoj kiuj substrekas ke temas pri la propraj vortoj de Dio, enhavas malbonaĵojn. Farante tion oni reduktas la biblian statuson al nivelo de aliaj fabelaroj, ekzemple "Mil kaj unu noktoj".
Sebasities:Kiuj estas ni ? El kie venas ni ? Kien iras ni ?Pro manko de respondoj al tiaj demandoj, homoj ĉie kaj ĉiam kreis diojn kaj religiojn. La problemo estas ke tio kreas pli demandojn ol respondojn. Eĉ se la scienco povas klarigi multe pli hodiaŭ ol kiam biblio estis skribita, ĝi ne havas respondojn al ĉio. Ke iuj kredas je Dio por respondi la demandojn ne estas problemo por mi. Se tamen iu volas konvinki min, mi petas pli bonajn argumentojn ol "Vi nur kredu".
Kial la malbono estas en la mondo ?
Kial io estas, plivole ol nenio estu ?
La problemo ekestas kiam oni kreas dogmarojn kaj postulas ke ankaŭ ĉiuj aliaj kredu kaj obeu ilin. Historie kristanismo per krucmilitoj devigis homojn aliĝi al tiu religio. Hodiaŭ eble islamismo transprenis tiun rolon. Mi opinias ke ŝtatoj nepre estu sekularaj.
dobri (Mostrar o perfil) 19 de outubro de 2008 16:48:13
AlfRoland:Vi trafe priskribis tion. Mi nepre konsentas.
La problemo ekestas kiam oni kreas dogmarojn kaj postulas ke ankaŭ ĉiuj aliaj kredu kaj obeu ilin. Historie kristanismo per krucmilitoj devigis homojn aliĝi al tiu religio. Hodiaŭ eble islamismo transprenis tiun rolon. Mi opinias ke ŝtatoj nepre estu sekularaj.