關閉的
Max. 500 messages.
Tutmonda enketo: ĉu vi kredas je Dio?
貼文者: cursbenicassim, 2008年8月26日
訊息: 644
語言: Esperanto
cursbenicassim (顯示個人資料) 2008年8月26日下午9:09:25
sanon!
Hispanio (顯示個人資料) 2008年8月26日下午9:26:47
Certe ke neniu revenis el la alia vivo, sed se ne estas io tie, do kial ni vivas? Ĉu por nenio?
Se Dio ne ekzistas, ni devas fari malbonojn, ktp., kaj ĉi tiu mondo estus kaoso, mi kredas.
Filanator (顯示個人資料) 2008年8月27日上午6:05:09
Hispanio:...Certe ke neniu revenis el la alia vivo, sed se ne estas io tie, do kial ni vivas? Ĉu por nenio?Mi vivas plibonigi mian vivon kaj aliajn vivojn.
Hispanio:Se Dio ne ekzistas, ni devas fari malbonojn, ktp., kaj ĉi tiu mondo estus kaoso, mi kredas.Kial ni devas fari malbonojn? Se ni nur havas mallongan tempon por vivi niajn vivojn, kial ni devas uzi ĝin por plimalbonigi aliajn vivojn?
cursbenicassim (顯示個人資料) 2008年8月27日上午8:27:50
Hispanio:Se Dio ne ekzistas, ni devas fari malbonojn, ktp., kaj ĉi tiu mondo estus kaoso, mi kredas.Nekredeble ke kredanto je iu Dio (je kiu vi kredas?) diras tion.
Se ekzistas iu dio aŭ dezajnisto aŭ arkitekto, kiu faris al li? kie? kiam? kie li naskiĝis? kio estis antaŭ lia naskiĝo?
Pro tio mi amas la birdojn kaj la fiŝojn, la planedojn kaj galaxiojn, la homojn el ĉiuj landoj, la arbojn kaj montarojn... mi amas la mondo kie mi naskiĝis! Ni ĝuu niajn vivojn! Dinosaŭroj loĝis ankaŭ ĉi-tie dum 150 milionoj da jaroj... ni, pli-malpli nur 100 jaroj. Ni ĝuu nian mondon!
Rigardu http://www.youtube.com/watch?v=ciW1ANz79Tc
rabhiuz (顯示個人資料) 2008年8月27日下午9:49:27
La Dio de la Biblio estas evidente fikcio. Kiam homoj havas senliman povon, kion ili faras? Ili donas arbitrajn kaj sensencajn ordonojn. Ili postulas laŭdon, kaj ili punas tiujn kiuj ne laŭdas ilin. Ofte ili faras genocidon. Kion Dio faras laŭ la Biblio? Li donas arbitrajn kaj sensencajn ordonojn (vidu, ekzemple, Leviticus 11). Li postulas laŭdon, kaj li punas tiujn kiuj ne laŭdas ilin. Li faras genocidon mem (la diluvo, Sodom) kaj li ordonas genocidon (Joshua). La Dio de la Biblio estas la inventaĵo de homaj verkistoj kiuj ne povis imagi reganton kiu estas pli bona ol homa reganto.
rabhiuz (顯示個人資料) 2008年8月28日上午12:22:27
rabhiuz: Kiam homoj havas senliman povon, kion ili faras?Mi volis diri "potencon," ne "povon."
Azulreal (顯示個人資料) 2008年8月28日上午11:17:39
Aliaflanke okcidentanoj kutimas konfuzi la vorton "dio" kun la kristana dio, sed ekzistas en la mondo multaj aliaj dioj ligataj al multaj aliaj religioj.
Do mi opinias, ke tute ne gravas se mi aŭ aliaj kredas je ununura dio, je pluraj dioj aŭ tute ne kredas je tia estaĵo. Sed, por respondi al enketo, mi devas diri ke ne, ĉar mi ne kredas je reganta dio.
Iu demandis al mi iam: "Se vi ne kredas je Dio, kiu premias pro bonaj agoj kaj punas pro tiuj malbonaj; kial vi faras bonajn aferojn?"
Mi respondis: "Ĉar tio estas ĝusta".
Ni ne bezonas dio en la altaj ĉieloj rigardeganta niajn agojn por esti bonkoraj kaj helpemaj. Sufiĉas teni batantan koron ene de la brusto.
Nu, tia estis mia opinio
Ĝis!
Rodrigoo (顯示個人資料) 2008年8月28日下午2:26:58
Mi estas pagano, sed mi kutime ne diradas tion, ĉefe ĉar ĉiam aperas kristano kiu tre ĉarme volas irigi min inferen, hehe.
Pri dio, mi tute tiel opinias kiel al la franca anarkista pensisto Pierre Joseph Proudhon. Legu la enkonduko de la libro "La filozofio de la mizero" kaj vi komprenos.
Iel ajn; kia fuŝa enketo!
Sammondane,
Ĥod
Rodrigoo (顯示個人資料) 2008年8月28日下午2:28:13
Sammondane,
Ĥod
jan aleksan (顯示個人資料) 2008年9月5日上午7:31:31
,