إلى المحتويات

Preter tempo kaj spaco

من Miland, 27 أغسطس، 2008

المشاركات: 30

لغة: Esperanto

Miland (عرض الملف الشخصي) 27 أغسطس، 2008 10:51:07 ص

Interese, ke en la okcidenta mondo, al la demando 'Ĉu vi kredas je Dio?', tipe du trionoj respondas 'Ne', sed al la demando 'Ĉu vi iam ajn havis religian sperton?', laŭ la centro por esplorado pri religiaj spertoj en Oksfordo antaŭ multaj jaroj, du trionoj respondis jese!
Eble, tial, oni faras malĝustan demandon. La vorto 'Dio' ne estas sufiĉe simpla, kovrite de tradiciaj kaj aliaj ideoj en la mensoj.
Tial mia demando. Bonvolu respondi al ĝi - kaj/aŭ skribi respondon al la alia demando supere, se vi iam ajn havis rilatan sperton (ne necese en akordo kun tradiciaj religiaj ideoj).

Hispanio (عرض الملف الشخصي) 27 أغسطس، 2008 11:27:36 ص

Jes, mi kredas je nevidebla mondo.

Se ne ekzistus, kial ni vivas? Kial ni estas ĉi tie, sur la Tero, aŭ en la universo?

Miland (عرض الملف الشخصي) 27 أغسطس، 2008 12:36:04 م

Hispanio:Jes, mi kredas je nevidebla mondo..
Bone; do, bonvolu voĉdoni laŭe!

eb.eric (عرض الملف الشخصي) 27 أغسطس، 2008 2:37:39 م

white knight:
Eble, tial, oni faras malĝustan demandon. La vorto 'Dio' ne estas sufiĉe simpla, kovrite de tradiciaj kaj aliaj ideoj en la mensoj.
Iun saĝan homon iam diris: "Se ekzistas horloĝo tiam devas ekzisti horloĝisto."
Nu, nia mondo estas la horloĝo kaj do oni povus diri, ke "Dio" estas la horloĝisto.
Tiosence mi kredas je Dio.
Mi kelfoje ŝerce diras: "Mi estas ateisto, kiu kredas je Dio." rideto.gif
Sed devas ankaŭ esti io kio kreis la horloĝiston, ĉu?

Tial tia logiko ne respondas al la problemo, ĝi nur kreas alian problemon.

tomasoavro (عرض الملف الشخصي) 27 أغسطس، 2008 7:51:19 م

Unue estis... praeksplodo

rabhiuz (عرض الملف الشخصي) 27 أغسطس، 2008 10:26:02 م

Mi kredas ke numeroj ekzistas, kaj ke numeroj estas nevideblaj kaj preter nia fizika tempo kaj spaco. Ĉu mi voĉdonu "jes"?

Miland (عرض الملف الشخصي) 27 أغسطس، 2008 11:15:29 م

rabhiuz:Mi kredas ke numeroj ekzistas.. Ĉu mi voĉdonu "jes"?
Mi opinias ke jes.

Filanator (عرض الملف الشخصي) 28 أغسطس، 2008 6:35:52 ص

Hispanio:Jes, mi kredas je nevidebla mondo.

Se ne ekzistus, kial ni vivas? Kial ni estas ĉi tie, sur la Tero, aŭ en la universo?
Kial devas esti 'kialo', kial ni vivas?

Filanator (عرض الملف الشخصي) 28 أغسطس، 2008 6:38:37 ص

white knight:
Sed devas ankaŭ esti io kio kreis la horloĝiston, ĉu?
Jes, kompreneble!
Sed ĉu iu ajn, iam ajn povos respondi la demandon: "Kio ekzistis unue, la kokino aŭ la ovo?"
Sed, ĉu vi vere opinias ke unu malgranda atomaro devis esti kreita, kaj unu granda kreisto, kiu havas pensojn, volojn kaj dezirojn verŝajne ne devis esti kreita?

leporo (عرض الملف الشخصي) 28 أغسطس، 2008 8:44:09 ص

Filanator:
Hispanio:Jes, mi kredas je nevidebla mondo.

Se ne ekzistus, kial ni vivas? Kial ni estas ĉi tie, sur la Tero, aŭ en la universo?
Kial devas esti 'kialo', kial ni vivas?
La kialon bezonas homoj por povi akcepti mallongecon de sia vivo kaj neceson de la morto.

عودة للاعلى