Ujumbe: 9
Lugha: Esperanto
nornen (Wasifu wa mtumiaji) 11 Februari 2021 12:51:07 asubuhi
StefKo (Wasifu wa mtumiaji) 11 Februari 2021 6:58:00 asubuhi
nornen:Ĉu LLZ elektis la vorton "kurb" anstataŭ "kurv" (de: Kurve, en: curve, es: curva, ktp) pro respekto al niaj polaj amikoj?Kial ankaŭ ne "al rusaj" (kaj aliaj uzantaj tiun vorton samsignfe)? Aŭ por hispanlingvanoj por ke ili povu pli facile prononci ĝin?
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
En la rumana curba signifas "kurba" (saluton al maloftaj rumanaj lernuanoj!)
PS. Mi ripetas la demandon: "Kiel vi trovis la polan vorton stuł?"
sergejm (Wasifu wa mtumiaji) 11 Februari 2021 8:16:53 asubuhi
Angle: curved
France: courbe
Germane: kurvig
Hispane: curvado
Pole: krzywy
Ruse: кривой
Ni vidas 'b' nur en la franca.
StefKo (Wasifu wa mtumiaji) 11 Februari 2021 3:45:00 alasiri
En la rumana, ŝajne, estas multaj vortoj devenintaj el la franca. Ili anstataŭigis slavajn vortojn (purigado de la rumana en 19. jarcento)
nornen (Wasifu wa mtumiaji) 13 Februari 2021 5:26:54 asubuhi
sergejm (Wasifu wa mtumiaji) 13 Februari 2021 7:06:31 asubuhi
Ekz vidu fromaĝo: rumane: brânză. Similas al rusa брынза, pola bryndza.
Vidu brindzo. Estas tradukoj nur al slavaj lingvoj, hungara kaj germana, sed germana traduko ne similas al slavaj
StefKo (Wasifu wa mtumiaji) 13 Februari 2021 10:56:22 asubuhi
sergejm:La rumana estas latinida lingvo, sed ĝi kaptis vortojn de najbaraj slavoj kaj hungaroj - vi povas certiĝi pri tio en ReVo, kiam oni aldonas rumanan tradukon.En la interreto oni povas legi ke, krom vortoj, slavaj lingvoj influis ankaŭ prefiksojn, fonologion kaj eĉ morfologion (en la rumana ekzistas la vokativo kiu, tiel iuj opinias, ne estas restaĵo de la latina lingvo ). En la 19. jc. slavaj vortoj formis proksime 40% de rumanaj vortoj. Nun - nur 11-14% kaj, tre ofte, ili estas malnovaj vortoj.
Ekz vidu fromaĝo: rumane: brânză. Similas al rusa брынза, pola bryndza.
Vidu brindzo. Estas tradukoj nur al slavaj lingvoj, hungara kaj germana, sed germana traduko ne similas al slavaj
sergejm (Wasifu wa mtumiaji) 13 Februari 2021 11:08:36 asubuhi
Alia simileco estas ke ambaŭ la bulgara kaj la rumana havas artikolon kaj metas ĝin post la substantivo.
En la rumana filo estas fiú, kiel en la hungara. Sed rumana fiú devenas de latina filius, la hungara de ui finnugra vorto.
StefKo (Wasifu wa mtumiaji) 13 Februari 2021 11:21:36 asubuhi
https://www.youtube.com/watch?v=IIEk2XcRvso - gaje
Kaj serioza plenumo:
https://www.youtube.com/watch?v=syd8_0EnntM