글: 18
언어: Esperanto
petrenkin (프로필 보기) 2021년 2월 12일 오전 2:36:34
Jes ja, esperanto estas la ''regula lingvo'' ktp... sed ĉu vi, esperantujo, jam deziris iam ajn ke esperantistoj ne estus tiom formala kaj regula?
Mi sentas, ke la manko de esprimoj kaj libereco por esprimiĝi pro-kontekste en esperantaj babiladoj ĉiam afektas la senton de amika senzorgeco. Ŝajnas ke esperantistoj volas esti Loĵbanistoj, ĉiam zorgante pri la 100% komprenado de siaj paroleroj.
Ĉu vi sentas la saman aŭ mi nur estas nesocieblemulo? XD
sergejm (프로필 보기) 2021년 2월 12일 오전 5:09:18
Kaj ĝi ne estas tiom regula - vidu PMEG kaj PAG.
morico (프로필 보기) 2021년 2월 12일 오전 8:56:40
Esperanto estas la helpa internacia lingvo kiu sukcesis kaj sukcesas. Ĝi estas centoble pli parolata ol la dua..Klareco, do reguleco, estas tre grava por internacia lingvo. Vidi la riĉecon de la ESperanto-kulturo
https://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto-kulturo#Li...
petrenkin (프로필 보기) 2021년 2월 12일 오후 2:28:30
Jes ja, ĝi estas internacia lingvo kaj ĝi endas esti komprenebla internacie, mi demandu denove, kial esperantujo ne akceptas neformalecon ofte?
Unu ekzemplo estas la vorto ''sal'', multaj esperantistoj respondas kun tekstegon al la ulo kiu diris ''sal'' ĉar li, gramatike, diris ''salo'' (mi jam vidis iu respondi kun ''pipro'', kio estas bona maniero por trakti neformalecon).
Mi ne estas kontraŭregululo, mi nur volas scii kialojn de esperantujo por klarigi ĝian ĉiu-tagan formalecon.
Ankaŭ dankon pro la ligiloj, mi ĵus vekiĝis do mi legos ilin poste la tagmanĝo.
Zam_franca (프로필 보기) 2021년 2월 12일 오후 4:06:26
sergejm (프로필 보기) 2021년 2월 12일 오후 7:56:39
Sed ankaŭ estas lernanta nivelo, kun kiu vi verŝajne plej ofte renkontiĝas, kiam instruisto DEVAS rimarki, ke vi forgesis akuzativon - ĉi tio estas lia tasko.
petrenkin (프로필 보기) 2021년 2월 12일 오후 8:49:31
Sed bone, dankon pro la ligiloj, mi legis kelkajn kaj estas mojosa koni la proverbojn ktp, sed mi neniam aŭskultis iun ajn
![malgajo.gif](/images/smileys/malgajo.gif)
sergejm (프로필 보기) 2021년 2월 12일 오후 9:01:51
Pri 'sal' (sur nivelo ke ni akceptas 'sal', sed rigardas ĝin formale):
"sal' " estas "sAlo" kun forigita "-o", do "A" en "sAl' " devas esti same akcentita, kiel en "sAlo"
"sal" estas interjekcio kaj povas esti senakcenta.
Altebrilas (프로필 보기) 2021년 2월 13일 오전 11:11:43
Mi legis, ke "mojosa" fontas el "montara junulara seminario", ĉar ties partoprenintoj sentis ĝin agrable , kaj poste uzis la saman vorton por traduki la anglan "cool", retradukante la siglon per "ModernJunStila".