Příspěvky: 32
Jazyk: Esperanto
Matthieu (Ukázat profil) 30. září 2008 18:32:19
Inter la plej oftaj argumentoj kontraŭ Esperanto estas “Ĝi ne taŭgas por la tuta mondo ĉar ĝi estas nur eŭropa (aŭ latina) lingvo.”
La radikoj ja estas eŭropaj, sed kio pri gramatiko, pensmaniero, ktp?
Mi povas diri, ke la vortfarado ne estas latina: en latinidaj lingvoj, oni ne povas kunmeti vortojn tiel. (Tio pli similas al la germana.) Sed mi ne vere scias, ĉu la gramatiko ĝenerale estas hindeŭropa aŭ ne (certe helpus min kompari, se mi konus iun slavan lingvon). Mi ankaŭ povas diri, ke por mi Esperanto estas klare pli facila ol la hispana, kvankam la hispana kaj la franca estas tre proksimaj lingvoj.
Ĉefe interesus min la opinioj de parolantoj de nehindeŭropa lingvo (hungaroj, finnoj, ĉinoj, koreoj, ktp): ĉu por tiuj Esperanto estas vere pli facila ol la angla aŭ la hispana?
AlfRoland (Ukázat profil) 30. září 2008 19:05:27
Mutusen:Malgraŭ ke mi ne apartenas al tiu grupo, permesu al mi diveni: Lerninte la sistemon de kunmetitaj vortoj, devus esti pli facile. Ĉar oni povas krei multajn vortojn kombinante pli simplajn vortojn.
Ĉefe interesus min la opinioj de parolantoj de nehindeŭropa lingvo (hungaroj, finnoj, ĉinoj, koreoj, ktp): ĉu por tiuj Esperanto estas vere pli facila ol la angla aŭ la hispana?
Ankaŭ la verboj en eo estas tute regulaj, en la lingvoj mi pli malpli konas, sveda, angla kaj iomete germana kaj hispana, estas tre malfacile lerni ĉiujn neregulaĵojn.
Tiuj du faktoroj devus faciligi lernadon de eo, sendependa kiu estas la gepatra lingvo.
horsto (Ukázat profil) 30. září 2008 20:06:13
Terurĉjo:Ĉu Eŭropeco estas cento?Eŭro estas cento da cendoj!
josell (Ukázat profil) 30. září 2008 22:41:29
Esperanto ne estas neŭtrala ĉar ĝi uzas arabiaj ciferoj / numeroj.
Rogir (Ukázat profil) 1. října 2008 10:07:49
Miland (Ukázat profil) 1. října 2008 13:02:39
Mutusen: interesus min la opinioj de parolantoj de nehindeŭropa lingvo (hungaroj, finnoj, ĉinoj, koreoj, ktp): ĉu por tiuj Esperanto estas vere pli facila ol la angla aŭ la hispana?Ankaŭ mi interesiĝis pri ĉi tiu demando en la pasinteco. Defendantoj de Esperanto kiel Claude Piron skribis legindan artikolon, jen.
Sed, se paroli pri propra sperto, dum la lasta UK en Roterdamo, du maljunaj japanoj diris al mi ke ili trovis la angla kaj Esperanto egale malfacilaj!
Do vi pravas serĉi la opiniojn de tiuj, kiuj ne havas hindeŭropan lingvon kiel la unua lingvo.
esperantano (Ukázat profil) 1. října 2008 16:10:25
horsto (Ukázat profil) 1. října 2008 17:34:39
Miland:Ĉu eble ili nur volis esti ĝentilaj al anglo?
Sed, se paroli pri propra sperto, dum la lasta UK en Roterdamo, du maljunaj japanoj diris al mi ke ili trovis la angla kaj Esperanto egale malfacilaj!
Oni devas ankaŭ precize demandi. Mi iam legis diskutadon en kiu eŭropano demandis azianon: Kiu lingvo estas pli facile lernebla, la angla aŭ Esperanto?
La aziano klare diris ke la angla estas pli facile lernebla!
Sed la diskutado plu daŭris kaj tiam montriĝis kial li tion diris: Ĉar oni ja povas ĉiam kaj ĉie trovi kurson pri la angla lingvo, sed estas malfacile aŭ eĉ ne eble trovi kurson pri Esperanto ĉe proksima loko.
Miland (Ukázat profil) 1. října 2008 18:04:37
horsto:Ĉu eble ili nur volis esti ĝentilaj al anglo?Mi nek estas angla, nek aspektas angla (naskiĝinta en Hinda familio), nek memoras vidi anglon ĉe tiu tablo, do miaopinie ne temis pri tio. Mi parolas la anglan, sed tio estas alia afero!
Mi ne memoras la precizajn vortojn kiujn mi uzis. Sed ja eble simila ol la vian.
Ankaŭ eblas ke ilia maljuneco estas rilata faktoro, kaj gejunuloj respondus malsimile. Ĉiukaze ni bezonas raportojn de realaj spertoj, ne propagandon!
horsto (Ukázat profil) 1. října 2008 20:50:55
Miland: Ĉiukaze ni bezonas raportojn de realaj spertoj, ne propagandon!Vi pravas kaj mi ja ankaŭ raportis pri miaj realaj spertoj. Sed por mi via raporto pri iuj japanoj ŝajnis esti propagando por la angla lingvo.