본문으로

Moskvo ĝis nun militas kun ukraina kulturo.

글쓴이: Andreo Jankovskij, 2008년 10월 26일

글: 66

언어: Esperanto

Miland (프로필 보기) 2008년 11월 21일 오후 7:56:51

Andreo Jankovskij:Estas bona novaĵo, Ukrainio komencas bonkvalite reklami sin en Eŭropo kaj Usono...
Bela filmeto. Ŝajnas bela lando, kaj bona loko por ferioj, kaj eble estonta Universala Kongreso!

Sed ĉu vi vere kredas ke Ukrainio aliĝos al NATO?

sinjoro (프로필 보기) 2008년 11월 21일 오후 8:07:15

Andreo Jankovskij:
Estas bona novaĵo, Ukrainio komencas bonkvalite reklami sin en Eŭropo kaj Usono.
bonkvalite? bedaŭrine ĝi estas eurovision-eca; lagetoj, arbaretoj, preĝejetoj estas en la tuta mondo. la filmo estas malinteresa kaj diras nenion pri la "spirito" de Ukrainujo. Kozaka popolo, banduro, senfinaj stepoj, ĉevaloj, krimeaj rokoj kaj bona manĝaĵo estas por mi Ukrainujo, kiun filme mi ne vidis. Anstataŭ vigla kozakidaro estas duonmorta baletistino kaj la lando vidata nur el iu flugilo - ja desupre malbelaj detaloj ne videblas.

rosto (프로필 보기) 2008년 11월 23일 오전 4:38:39

En usonaj filmoj mi ofte vidis-aŭdis, ke krimuloj parolas hispane. Tiujn filmojn oni spektas tutmonde. Jen bona ekzemplo de kontraŭ-reklamo.
Mi ne vidis negativajn personojn de ukrainoj en rusiaj filmoj. Krome, rusiajn filmojn oni ne spektas tutmonde.

ceigered (프로필 보기) 2008년 11월 28일 오후 1:37:48

Andreo Jankovskij: (En la ukraina lingvo ni skribas tiel kiel prononcas kaj ukraina lingvo estas multe pli facila ol la rusa!)
Привіт друг!

Prava, mi amas ukrainan lingvon ĉar ĝi estas facile literumi, kaj mi ŝatas la sonon de ukraina, sed ne estas sufiĉe informaĵo por studentoj malgajo.gif.

Sed, pri la rusa lingvo, ĉu ukraina rusa estas simila ukraina lingvo sone? Ekzemple, -ого en ukraina rusa estas esperanto 'oho' (sone)? Mi ne scias multa pri tio ĉi, ĉar en aŭstralio ni ne havas multajn ukrainan migremojn kiu ni povas paroli kun.

Andreo Jankovskij (프로필 보기) 2008년 11월 28일 오후 7:41:34

lango.gif

Mi pensas ke en grandaj urboj vi nepre trovos ukrainanoj.

Jen interesa ligilo pri ukrainaj organizaĵoj en Aŭstralio:
http://uk.wikipedia.org/wiki/...

Vi nepre trovas en Guglo pli multe da informo.

Miaj amikoj kreis senpagan voĉkonferencon en Skajpo por helpi al eksterlandanoj ellerni la ukrainan lingvon.

Se vi havas demandojn - skribu al mi.

ceigered (프로필 보기) 2008년 11월 30일 오전 4:51:20

Dank'! Mi vidos kaj esploros tio ĉi kiu vi algluis ridulo.gif

다시 위로