ĉu la angla estas facila?
de victornino, 2 de novembro de 2008
Mensagens: 70
Idioma: Esperanto
arcxjo (Mostrar o perfil) 3 de janeiro de 2010 20:50:02
Bedaŭrinde, tensoj kaj idiotismoj problemas. Lernanto de la angla devas lerni multegajn frazajn verbojn (kiuj en lia nacia lingvo signifas nenion) kaj aplikadon de ĉi tiujn 16 tensojn... Kaj, certe, la netipa prononcieco gravas. Plue, la angla estas tre diversa tra la mondo. Tiuj estas ĉefaj problemoj.
Tiu ĉio kaŭzas, ke la angla estas malfacila por grandeco da homoj.
Miland (Mostrar o perfil) 4 de janeiro de 2010 11:04:26
horsto (Mostrar o perfil) 4 de janeiro de 2010 12:41:47
Miland:En Nederlando oni ne tradukas la filmojn el la eksterlando, do jam la infanoj aŭdas ĉiutage la anglan lingvon, kaj de tempo al tempo ankaŭ iun germanan aŭ francan filmon.
...
Kaj, se mi opinias ĝuste ke nederlandanoj havas talenton por lingvoj...
EL_NEBULOSO (Mostrar o perfil) 4 de janeiro de 2010 15:14:55
Vilinilo (Mostrar o perfil) 4 de janeiro de 2010 16:41:24
EL_NEBULOSO:Jes, vi tute rajtas. Ankaŭ en Skandinavio la eksterlandaj filmoj ne estas tradukitaj. Tial, preskaŭ ĉiu ajn parolas kelkajn lingvojn.Mi envias vin! En brazilaj kinejoj preskaŭ ĉiuj filmoj estas tradukitaj de teruregaj aktoroj
bukvodel (Mostrar o perfil) 28 de janeiro de 2010 09:21:25
Ekzemple, mi facile povas legi originalajn librojn en la angla, sed ne en la hispana, ĉar hispanaj verkistoj trouzas malfacilajn vortojn kaj tre komplikitan strukturon de frazoj. La traduko de Garry Potter en la hispana estas tre facile legebla.
En la angla mi legis librojn de George R.R. Martin, James Rolling, Anne Rice, Robert Wilson, Terry Pratchett, Dan Brown, Phillip Pullman, Robin Hobb, Lovecraft kaj de aliaj.
kaha (Mostrar o perfil) 28 de janeiro de 2010 14:04:59
atelo (Mostrar o perfil) 29 de janeiro de 2010 14:34:32
Tre bonan studon de la angla lingvo faris esperantista Claude Piron, ĉefe en « Le défi des langues » (la lingva defio). Ekzemplon vi povas trovi ĉe http://claudepiron.free.fr
Abras (Mostrar o perfil) 11 de fevereiro de 2010 04:58:48
Tamen, mi studis kelkajn aliajn lingvojn, kaj ĉiuj estas malfacila. Mi ŝategus paroli france, sed ne volus lerni dum tri aŭ kvar jaroj. Simila kun germana, latina, hispana, ktp.
Eble iutage... sed hodiaŭ, nur angla estas mia edzino, kaj Esperanto estas mia amatino.
Rogir (Mostrar o perfil) 11 de fevereiro de 2010 13:51:32
Abras:La angla estas mia denasklingvo, kaj la nur lingvo kiun mi parolas.Mi iom dubas tiun aserton, ŝajnas al mi, ke vi almenaŭ parolas Esperanton.