Enigmo por la semajnfino: Kvar ĉapeloj
ca, kivuye
Ubutumwa 4
ururimi: Esperanto
Miland (Kwerekana umwidondoro) 7 Munyonyo 2008 19:14:14
Kiam la grupo ĉe-estis, Abo, Bilo, Cezo kaj nia nova amiko Delto, la profesoro diris: 'Aŭskultu! Iuj sugestis ke mi ne kapablas doni al vi bluajn ĉapelojn. Mensogo! Mi estas tute libera. Ĉu vi kredas miajn vortojn?' 'Jes, profesoro!' ili ĥoris. 'Bone! Fermu la okulojn! Mi metos sur ĉiu el viaj kapoj ĉapelon, aŭ blua aŭ ruĝa.' Efektive li metas denove ruĝan ĉapelon sur ĉiu kapo. Post kelkaj sekundoj, li diras 'Bone, malfermu viajn okulojn, kaj se vi vidas almenaŭ unu ruĝan ĉapelon sur alia homo, levu la manon. Kaj, se vi povos logike dedukti la koloron de via propra ĉapelo, diru al ni!'
La studentoj rigardas unu al la alian, kaj, kompreneble, ĉiuj levas la manon. Sed neniu diras ion ajn. Je la lasta okazo, post kvin minutoj, kiel ni scias, Cezo anoncis la solvon. Sed ĉi-okaze, li diris nenion!
Sed atendu. Post ankoraŭ kelkaj minutoj, Delto diris, 'Ha, mi scias ke mia ĉapelo estas ruĝa!' Kiel li deduktis tion?
Verda stelo por la unua ĝusta solvo!
Filu (Kwerekana umwidondoro) 7 Munyonyo 2008 20:49:17
- Mi vidas tri ĉapelojn ruĝajn;
- Mi aŭdas longan silenton;
- Mi nun imagu min, ĉapelportanto, en la kapo de unu el la aliaj konkursanoj, homo kiu vidus bluan ĉapelon sur mian kapon...
Tiam...
- Li estus vidanta du el la tri ruĝajn ĉapelojn, kiujn mi vidas, kaj ankaŭ mian bluan ĉapelon;
- Se li supozus, ke ankaŭ sia ĉapelo estas blua, li ja povus de tio dedukti, ke la du ruĝĉapelataj studentoj scius pri la ruĝeco de sia propra ĉapelo, pro ili estus vidanta nur unu ruĝan ĉapelon kaj ties portanto levanta la manon;
- Li do deduktus, ke sia ĉapelo estas ne blua sed ruĝa;
- Li dirus, speciale post la pasintsemajna tri-ĉapela okazaĵo: "Mi scias, ke mia ĉapelo estas ruĝa";
- Sed neniu parolas;
- Do neniu vidas bluan ĉapelon sur ies ajn kapon;
- Do ankaŭ mi havas ne bluan (kiel unue supozite) sed ruĝan ĉapelon;
- ... kaj ankaŭ ĉisemajne Profesoro Bruno pruvis nenion pri sia libereco samtempe uzi la du ĉapelkolorojn: tio estus partiismo kontraŭ la bluĉapelito, ĉu ne?
Miland (Kwerekana umwidondoro) 7 Munyonyo 2008 21:03:03
Filu:Do ankaŭ mi havas ne bluan (kiel unue supozite) sed ruĝan ĉapelonGratulon! Vi pravas, kaj gajnas la verdan stelon:
★
Miland (Kwerekana umwidondoro) 8 Munyonyo 2008 13:49:17
Filu: ... kaj ankaŭ ĉisemajne Profesoro Bruno pruvis nenion pri sia libereco samtempe uzi la du ĉapelkolorojn: tio estus partiismo kontraŭ la bluĉapelito, ĉu ne?Efektive, la profesoro uzis ruĝajn ĉapelojn por ke la enigmo estu pli facile rilatebla al la pli frua, por legantoj ne tiel lerta kiel vi![/color]