إلى المحتويات

La plej longa vorto en via lingvo? [:

من vincas, 15 نوفمبر، 2008

المشاركات: 94

لغة: Esperanto

sergejm (عرض الملف الشخصي) 19 ديسمبر، 2008 11:27:51 م

Pli longa rusa vorto:
четырехсотвосьмидесятичетырёхтысяччетырехсотвосьмидесятичетырёхмиллиметровый
ĉetyrjoĥsotvosjmidesjatiĉetyrjoĥtysjaĉĉetyrjoĥsotvosjmidesjatiĉetyrjoĥmillimetrovyj
kiu signifas 484484-milimetra.

darkweasel (عرض الملف الشخصي) 14 يناير، 2009 3:40:01 م

En la germana, plej longa vorto ne ekzistas ĉar oni povas konstrui novajn vortojn per ilin kombiniĝi - kiel en Esperanto. Vidu http://eo.wikipedia.org/wiki/Rindfleischetikettier...

Mi pensas ke la plej longaj vortoj, kiu estas en la Duden vortaro (la plej grava germana vortaro), estas "Arbeiterunfallversicherungsgesetz" (laboristakcidentasekurleĝo) kaj "Bundesausbildungsförderungsgesetz" (interligklersubtenleĝo) kiu havas 33 literojn.

(Kaj pardoni min se tiu komuniko havas malkorektaĵojn, mia esperanto estas tre malbona...)

MikeDee (عرض الملف الشخصي) 14 يناير، 2009 10:13:39 م

en germana estas malfacila la plej longa vorto trovas.
ni povas vorton arbitra kunmetas
ekzemple:
Donaudampfschifffahrtsgesellschaftsraddampferkapitänskajütentürsicherheitschlüsselfinderlohnszuschlagsbereitstellerpreiserhöhungsbeschwerdeführung

preskaŭ
danubo-vaparo-ŝipo-veturo-kompanio-rado-vaparo-ŝipestro-kajuto-pordo-sekureco-ŝlosilo-(mi ne scias kiu "Finderlohn" tradukas)-aldono-volonto-prezo-plialtigo-plendo-konduko

realeco neniu diras tio

kaj numeroj iĝi kunmetas
Siebenhundertsiebenundsiebzigtausendsiebenhundertsiebenundsiebzig estas 777777

dozdoz (عرض الملف الشخصي) 23 يناير، 2009 4:42:28 م

Saluton ridulo.gif

En Koreio, la plej longa vorto estas

청자양인각연당초상감모란문은구대접

Ĉong-ĵa-jang-in-gak-jon-dang-ĉo-sang-gam-mo-ran-mun-un-gu-de-ĵop

Ĝi estas la nomo de historia vazo.

Sebasities (عرض الملف الشخصي) 23 يناير، 2009 5:02:50 م

Ĉu ekzistas multe da unuliteraj vortoj, en viaj lingvoj ? (Krom la nomoj de la literoj, krom la mallongigoj kaj krom la simboloj.)
La franca havas kelkajn :
à ("al" aŭ "ĉe"),
a ((li, ŝi aŭ ĝi) "havas"),
ô ("ho", kiun oni povas diri antaŭ la nomo de la homo, al kiu oni parolas),
y ("tie" aŭ "al tiu").

Rogir (عرض الملف الشخصي) 23 يناير، 2009 5:48:43 م

En la nederlanda ni havas u, 'Vi', à, 'po' aŭ 'kia' (el la francan), o, 'ho', kaj eble 't, sed tio vere estas mallongigo.

horsto (عرض الملف الشخصي) 23 يناير، 2009 7:30:04 م

La germana ne havas unuliterajn vortojn.
En la eŭropaj lingvoj verŝajne nur vokalo povas esti unulitera vorto, aŭ ĉu eĉ ekzistas vorto en iu eŭropa lingvo kiu havas nur unu konsonanton?
La aziaj lingvoj ja verŝajne havas multajn unuliterajn vortojn.

Sebasities (عرض الملف الشخصي) 24 يناير، 2009 1:36:44 ص

Se mi ne eraras, la ĉeĥa havas kelkajn vortojn, kiuj enhavas unu konsonanton sed neniun vokalon. Sed eble ili estas mallongigoj : mi ne scias. Mi estus feliĉa se iu de Ĉeĥujo respondus pri tiu demando !

sergejm (عرض الملف الشخصي) 24 يناير، 2009 9:30:41 ص

En rusa lingvo unuliteraj vortoj estas:
А [a] 'kaj' aŭ 'sed'
В [v aŭ f] en
И kaj
К al
О [o] pri
С 'kun' aŭ 'de' (de kie?)
У ĉe
Я [ja] mi

Kiel mi scias, en ĉeĥa lingvo estas vorto vlk (lupo, ruse волк [volk]), kiu ne havas vokalojn, sed tie 'l' agas kiel vokalo.

DaDane (عرض الملف الشخصي) 26 يناير، 2009 2:11:56 م

En Dana, kiel en Esperanto, oni povas konstrui arbitran longan vorton.
La plej longa vorto laŭ la rekordolibro de Guiness estas: Landsbyskolelærerenkealderdomsforsørgelseskasseselskabsbestyrelsesnæstformandssuppleant

Sed vera, la plej longa vorto en Dana estas "smile" (rideti). Ĉar inter "s" kaj "e" estas uno "mil" (mejlo). Tio estas longa, ĉu ne?

En Dana ni haves unuliteraj vortoj:
ø (insulo) kaj
å (rivero)

عودة للاعلى