目次へ

La plej longa vorto en via lingvo? [:

vincas,2008年11月15日の

メッセージ: 94

言語: Esperanto

darkweasel (プロフィールを表示) 2009年1月27日 13:11:34

horsto:La germana ne havas unuliterajn vortojn.
La aŭstria vortaro listas "à" (de la franca). Ĉu ĝi estas vere germana vorto?

henma (プロフィールを表示) 2009年2月16日 14:56:48

horsto:En la eŭropaj lingvoj verŝajne nur vokalo povas esti unulitera vorto, aŭ ĉu eĉ ekzistas vorto en iu eŭropa lingvo kiu havas nur unu konsonanton?
Mi iam vidis en la pola lingvo la vortojn "w" kaj "z".

Amike,

Daniel.

fizikisto (プロフィールを表示) 2009年2月19日 13:55:14

Unu-silabaj vortoj en germana lingvo:
schnarchst - (vi) ronkas
schrumpfst - (vi) malgrandiĝas

henma (プロフィールを表示) 2009年2月19日 18:08:29

fizikisto:Unu-silabaj vortoj en germana lingvo:
schnarchst - (vi) ronkas
schrumpfst - (vi) malgrandiĝas
Mi miras pri la serba nomo de la serba lingvo:

srpski

kaj la serbokroata lingvo:

srpskohrvatski

(provu elparoli ilin rido.gif)

Amike,

Daniel.

Sxak (プロフィールを表示) 2009年2月20日 16:16:52

henma:
Mi miras pri la serba nomo de la serba lingvo:
srpski
kaj la serbokroata lingvo:
srpskohrvatski
Tiel estas, ĉar en la praslava lingvo la sonoj L kar R estis silabigaj (malgraŭ la konsonanteco) kaj en iuj slavaj lingvoj ili plu estss silabigaj. Ekzemple la Ĉeĥia rivero Vltava estas prononcata kun akcento ĉe L

darkweasel (プロフィールを表示) 2009年2月21日 18:43:20

Klaku tien ĉi kaj vi ricevos kekson!
senkulpa.gif
En la ĉeĥa lingvo ekzistas ankaŭ pli longaj tiuspecaj frazoj, kiel "Smrž pln skvrn zvlhl z mlh"
Ho! Ni parolis pri unuliteraj vortoj, ĉu ne? Tie ĉi oni vidas, ke en la ĉeĥa ekzistas "z". (Kvankam mi ne scias, kion tiu vorto signifas okulumo.gif )

Sxak (プロフィールを表示) 2009年2月22日 2:49:42

darkweasel:
Ho! Ni parolis pri unuliteraj vortoj, ĉu ne? Tie ĉi oni vidas, ke en la ĉeĥa ekzistas "z". (Kvankam mi ne scias, kion tiu vorto signifas okulumo.gif )
Tiu vorto Z signifas "KUN" aŭ "EL" Mi ne scias ĝuste ĉar mi ne parolas la ĉeĥan, sed mi parolas la polan ka la rusan. KAj en la pola Z signifas KUN kaj EL kaj en la rusa S signifas KUN kaj povas esti uzata ankaŭ anstataŭ "IZ" kio signifas EL

PS mi ne komprenas kial povas esti interesaj unuliteraj vortoj? Rememoru la francajn a,y aŭ la anglan I kaj multajn aliajn

erikano (プロフィールを表示) 2009年2月23日 19:39:25

Ŝak:
PS mi ne komprenas kial povas esti interesaj unuliteraj vortoj? Rememoru la francajn a,y aŭ la anglan I kaj multajn aliajn
... Kaj en la itala "é", "e" , "o", "a", ktp.

Mi trovis, en la itala, tiun longegan vorton :
"esofagodermatodigiunoplastica",

... sed mi povas ne tute kompreni ĝin ! Ĝi estas medicina vorto.

vincas (プロフィールを表示) 2009年2月27日 13:42:32

La plej longa vorto en litova lingvo estas - nebeprisikiškiakopūsteliaudavome.

La plej longa franca vorto - anticonstitutionnellement.

La plej longa malta vorto - internazzjonalizzazzjonijiethom.

La plej longa angla vorto - antidisestablishmentarianism.

Alia la plej longa angla vorto - floccipaucinihilipilification.

La plej longa ispana vorto - anticonstitucionalísimamente.

La plej longaj vortoj en nederlanda lingvo - hottentottententententoonstelling, hottentottententententoonstellingsdirecteursloge.

La plej longaj germanaj vortoj estas Atomkernkraftsmüllverbrennungsanlagen, Rindfleischetikettierungsüberwachungsaufgabenübertragungsgesetz.

La plej longa portugala vorto estas Pneumoultramicroscopicossilicovulcanoconiótico.

La plej longa itala vorto estas precipitevolissimevolmente.

Ukraina lingvo - Дихлордифенілтрихлорметилметан .

Rusaj vortoj - ĉelovekonenavistniĉestvo, четырехсотвосьмидесятичетырёхтысяччетырехсотвосьмидесятичетырёхмиллиметровый.

Ĉina lingvo - 斯洛文尼亚

En Koreio, la plej longa vorto estas
청자양인각연당초상감모란문은구대접

Rogir (プロフィールを表示) 2009年2月27日 14:09:21

Sed kio estas la plej longa vorto en esperanto??

先頭にもどる