Skip to the content

La plej longa vorto en via lingvo? [:

by vincas, November 15, 2008

Messages: 94

Language: Esperanto

fekaldemokratio (User's profile) January 30, 2011, 3:37:33 PM

darkweasel:Ĉu estas amuze puŝi malnovegajn fadenojn supren?
Merd, mi faris tion senintence, pri ĉio kulpas tiu "klnprtst", kaj mi proponas, ke do oni lin forĵetu.

danielcg (User's profile) February 5, 2011, 2:52:24 AM

EN3AS_87:Laŭdire, la plej longa vorto en la Hispana estas "Esternocleidomastoideo" kiu estas nomo de muskolo kiu estas en la kolo.
"Anticonstitucionalísimamente" (kontraŭkonstituciege) estas pli longa.

Via,

Daniel

glig (User's profile) February 13, 2011, 1:05:56 PM

La plej longa kroata vorto estas:
prijestolonasljednikovica (princino).

La diminutivo:
prijestolonasljednikovičica (princineto).

La poseda formo de diminutivo en ina genro:
prijestolonasljednikovičičina

Kaj la poseda formo de diminutivo en pluralo kaj dativa kazo:
prijestolonasljednikovičičinima

sal.gif

darkweasel (User's profile) February 13, 2011, 2:08:12 PM

glig:
Kaj la poseda formo de diminutivo en pluralo kaj dativa kazo:
prijestolonasljednikovičičinima
Kiel oni povus traduki tion? Ĉu ĝi signifas "al tiuj de la princineto"?

glig (User's profile) February 13, 2011, 2:26:24 PM

darkweasel:
glig:
Kaj la poseda formo de diminutivo en pluralo kaj dativa kazo:
prijestolonasljednikovičičinima
Kiel oni povus traduki tion? Ĉu ĝi signifas "al tiuj de la princineto"?
Vi pravas.
Kaj traduko de la tria vorto estus:
("de princineto", en poseda senco).

glig (User's profile) February 13, 2011, 4:47:39 PM

Terurĉjo:
ne indas al virinoj heredi tronon, eĉ konsiderante Unuiĝintan Reĝlandon, des pli, ke ĝe ne estas reĝinlando
Hahahahahahaha lango.gif

Kial ne?

glig (User's profile) February 13, 2011, 6:35:14 PM

Terurĉjo:
glig:Kial ne?
ĉar mi estas viro, kaj apartenas al la plej bela, forta, saĝa kaj akrahumura duono de la homaro
Vi aspektas tre bele sur via lernu!-portreto. Nun diru al mi, kion vi uzas ke vi havas tiel belajn dentojn? Kaj viaj oreloj estas tiel ĉarmaj...ne, ne, ne diru al mi ke vi vizitis plastikan kirurgon! Certe ĉiu musino volas ĵuste vin, mi tro envias al vi...

sal.gif okulumo.gif

glig (User's profile) February 13, 2011, 6:48:08 PM

Terurĉjo:mi ne estas muso
mi estas Terurĉjo, grandega kaj terurega

PS: mi uzas Colgate

nur ne taksu kiel reklamon
hahahahahaha
lango.gif lango.gif lango.gif lango.gif lango.gif lango.gif okulumo.gif

abdullatif (User's profile) February 14, 2011, 7:55:52 PM

Arablingve:
سألتمونيها
Sed en araba ni ne skribas ĉiujn sonojn do si oni volas skribi ĉi-tiu vorto uze latinalfabeto la vorto estas:
"Saaaltumuniha" la vorto ekzistas en "Kurano" kaj signifas: "Vi min demandis pri ĝi"

vincas (User's profile) February 15, 2011, 1:41:05 PM

Rogir:Sed kio estas la plej longa vorto en esperanto??
Bona demando rideto.gif

Back to the top