前往目錄

tri sakoj da pomoj da pezo

貼文者: amigueo, 2021年9月4日

訊息: 12

語言: Esperanto

amigueo (顯示個人資料) 2021年9月4日上午8:53:32

"tri sakoj da pomoj da pezo"
simple gxi surprizis min.
cxeno da DA

Altebrilas (顯示個人資料) 2021年9月4日下午5:02:06

Tio estas Dadaismo. okulumo.gif

sergejm (顯示個人資料) 2021年9月4日下午10:07:04

'Kiom da kilogramoj da pomoj?' - jen estas normala frazo kun du 'da'
Por eviti du 'da' - 'Kiom da pomoj en kilogramoj?'

nornen (顯示個人資料) 2021年9月5日上午4:49:32

sergejm:'Kiom da kilogramoj da pomoj?' - jen estas normala frazo kun du 'da'
Por eviti du 'da' - 'Kiom da pomoj en kilogramoj?'
Aŭ eĉ: Kiomajn kilogramojn da pomoj (vi deziras)?

sergejm (顯示個人資料) 2021年9月5日上午5:13:24

nornen:
sergejm:'Kiom da kilogramoj da pomoj?' - jen estas normala frazo kun du 'da'
Por eviti du 'da' - 'Kiom da pomoj en kilogramoj?'
Aŭ eĉ: Kiomajn kilogramojn da pomoj (vi deziras)?
Formale "kioma?' signifas ne kvanto, sed ordo (который? which?, ne сколько?, how many/how much?).
Sed en tekstaro multenombra 'kiomaj':
1.“Kiomaj ni estas ĉi tie?”, redemandis Don Antonio; kaj estis al li respondate sammaniere: “Estas tie ĉi vi kaj via edzino kun du amikoj viaj kaj du amikinoj ŝiaj, fama kavaliro Don Kiĥoto de la Manĉo, kaj lia armilpaĝio, kies nomo estas Sanĉo Panco”.
- ĉi tie estas respondo, evidente oni demandas pri kvanto.
2. Neniam ĝi ekscios kiomaj estis la spiritaj suferoj de la oratoro en tiaj teruraj momentoj de forgeso!
3. ĉu ni permesas al ni uzi partojn de la kapitalo kaj kiomajn aŭ elspezas nur renton de ĝi?

amigueo (顯示個人資料) 2021年9月5日上午9:56:33

(kiomaj?
Tiu estas alia temo.)

1.
esti 3 metrojn longa vs
havi 3 metrojn da longo =
havi 3 metrojn longon
2.
kiom' metrojn havas gxi?
miljon'.

Metsis (顯示個人資料) 2021年9月6日上午7:01:33

sergejm:
nornen:Aŭ eĉ: Kiomajn kilogramojn da pomoj (vi deziras)?
Formale "kioma?' signifas ne kvanto, sed ordo (который? which?, ne сколько?, how many/how much?).
Sed en tekstaro multenombra 'kiomaj':
1.“Kiomaj ni estas ĉi tie?”, redemandis Don Antonio; kaj estis al li respondate sammaniere: “Estas tie ĉi vi kaj via edzino kun du amikoj viaj kaj du amikinoj ŝiaj, fama kavaliro Don Kiĥoto de la Manĉo, kaj lia armilpaĝio, kies nomo estas Sanĉo Panco”.
- ĉi tie estas respondo, evidente oni demandas pri kvanto.
2. Neniam ĝi ekscios kiomaj estis la spiritaj suferoj de la oratoro en tiaj teruraj momentoj de forgeso!
3. ĉu ni permesas al ni uzi partojn de la kapitalo kaj kiomajn aŭ elspezas nur renton de ĝi?
Ekzistas nur tiuj tri ekzemploj kun "kiomaj", do mi ne dirus multenombraj. Inter la ekzemploj en PIV vi jam havas "kiom" plus pronomo:

● Kiom vi estas? (kp. kun la unua eltiraĵo de Tekstaro)

Mi ne komprenas la esprimon "tri sakoj da pomoj da pezo". Eble ĝi estas tro kompakta, eble ĉar oni ofte kunligas la vorton "pezo" per la prepozicio "de" (ekz. "la pezo de liaj pekoj").

sergejm (顯示個人資料) 2021年9月6日上午7:46:22

Ankaŭ mi ne komprenas "tri sakoj da pomoj da pezo".
Sakoj povas esti kvin- dek-, kvindekkilogramaj aŭ de alia pezo, ajnokaze ne 'da pezo'
Eblas ekz. "Tri dekkilogramaj sakoj da pomoj peze'

amigueo (顯示個人資料) 2021年9月6日下午12:01:26

"[3 sakoj da pomoj] da pezo"
estas pli abstrakte ol
"kiloo da ovoj".
Tamen DA same funkcias.
Kiomo DA Substanco.
Kiomo aux ia mezuro.

"Plio da belo."
"Sxi afisxis tri UEA-beletrajn unuajn premiojn da prestigxo kiel Eo-verkanto".

"4 rihxteroj da tremeco".
"Inter parkinsonuloj:
Cxi matene vi estas 4 rihxter(ojn) trema
aux
"vi havas 4 rihxterojn da tremeco
aux
vi trem(ec)as 4 rihxterojn (OM ne ekzistas)"

Metsis (顯示個人資料) 2021年9月7日上午7:31:54

amigueo,

Ne inventu tiom multe. Legu bonajn tekstojn kaj plej grave, laŭeble partoprenu iun kongreson aŭ alian. Per paroli kun alilandaj esperantistoj vi espereble sciiĝos, kio funkcias kaj kio ne. Unu aferon, pri kiu mi eksciis dum du someraj kursoj kaj dum unu UK, estas, ke evitu tro kompaktajn esprimojn kaj estu preta klarigi alimaniere. Do rakontu ekz. "Mi havis tri sakojn plene da pomoj, kaj tiuj tri sakoj pezis tiom kaj tiom multe. Simile multe pezis…"

回到上端