إلى المحتويات

Ŝerco por la nova Soveta epoko

من Miland, 11 مارس، 2022

المشاركات: 12

لغة: Esperanto

IgorSokoloff (عرض الملف الشخصي) 19 مارس، 2022 2:01:57 م

Frotu pli bone viajn nebulitajn okulojn, monsieur Altebrilas... Kie vi ekvidis, ke mi ion agnoskas?
Kiel eblas demagogi pri mita brita libereco, se Julian Assange plu troviĝas en brita prizono; se David Kelly, kiu riskis malkaŝi certan veron, maloportunan por la brita "establishment", estis murdita; se Sergej Skripal, kiu intencis reveni en Rusion, entute malaperis kun sia filino post primitiva spektaklo pri venenigo, kiun enscenigis britaj sekret-servistoj? Kaj tiuj personoj estas nur la plej konataj viktimoj de la brita represiva aparato.
Vi certe scias, ke politikaj enprizonuloj haveblas ankaŭ en aliaj pseŭdo-demokratiaj landoj, ekzemple "flavaj veŝtoj" en Francio kaj katalunaj sendependistoj en Hispanio. Sed plej abundas politikaj enprizonuloj certe en Usono.
--------------------
Ŝajnas, ke vi daŭrigas elpensi mallertajn historietojn, Mr. Joshi.
Kiom vi aĝas?.. En kiu jaro vi vizitis mez-lernejon en Nord-Anglio, kie kvazaŭ haveblis instruisto de la rusa lingvo?
Dum la germana okupacio de SovetUnio oni povis trafi okcidenten aŭ kiel milit-kaptitoj, aŭ kiel junaj sklavoj, senditaj labori en Germanio, aŭ kiel servantoj de germanaj koncentrejoj, inter kiuj fakte estis multe da ukrajnoj.
Se la menciita de vi instruisto reale ekzistis kaj se li laŭ propra volo en adolta (plenkreska) aĝo forlasis sian patrujon, tio plej verŝajne povis okazi helpe de la tria varianto.
Kaj tiu mita instruisto apenaŭ povis multe scii pri t.n. "Samizdat", ĉar tiu fenomeno fakte aperis en SovetUnio nur post la 2-a Mond-milito.
Sed ĉu vi, Mr. Joshi, finfine ekkuraĝos respondi al miaj antaŭaj demandoj kaj doni ligilon al tiu ŝerco en la revuo "Time"?

Miland (عرض الملف الشخصي) 24 مارس، 2022 9:35:04 م

Miaopinie, doni pli da detaloj de mia vivo ne helpus.

Mi ricevis la libron Russia dies laughing hodiaŭ poŝte kaj sur la kovrilo aperis la jena ero:

Kiel plenigi fridujon per manĝaĝoj?
Konektu ĝin al Radio Moskvo.


TRoviĝas nun filmoj derusaj civitanoj en superbazaroj, batalantaj por aĉeti sukeron. Mi demandas min, ĉu estonte reaperos vendejoj kiujn nur privilegiitaj subtenantoj de la registaro rajtas uzi. Eble ili jam ekzistas.

Por ordinaraj homoj suferi pro la egoismo de landestro estas tragedio. Mi esperas ke tio baldaŭ finiĝos.

عودة للاعلى