Sisu juurde

Ĉu ekzistas tia vorto?

kelle poolt SlavikDze, 6. mai 2022

Postitused: 89

Keel: Esperanto

amigueo (Näita profiili) 3. veebruar 2025 23:27.48

Mi scivolas pri vorto "unuaeco".

"La rezulto estis la vaste atendata: la opinisondadoj montris lian unuaecon."
unuaeco in Polish, translation, Esperanto Polish dictionary | Glosbe https://search.app/nvKqtL8eZfcuWrNYA

"Trista unuaeco de Burkino"
https://search.app/t3HWgrfMyQWx6VVn8

Sen ekzemploj
unuaeco in Finnish - Esperanto-Finnish Dictionary | Glosbe https://search.app/K4JvKQXdaeueVudY8

Výslovnosť unuaeco: Ako vysloviť unuaeco v esperanto https://search.app/2XQotgM1pHYSwH1G7

unuaeco - Kajero https://search.app/LnGGv4FxmyqkQNRK9

Esence “unuaeco de Usono” estas minaco de Usono al monda paco https://search.app/vANpq3DpnHDEmzBT9

Ĉuĉeo - Vikipedio https://search.app/fJuwF5eEjZmH8L737

Udtale af unuaeco: Hvordan man udtaler unuaeco på esperanto https://search.app/eMnhzha25nYHYmUq8

Ekologia unuaeco kaj verda evoluigo estas nova vojo de Ĉinio por akceli altkvalitan disvolvon.
http://esperanto.cri.cn/2521/2019/03/08/177s204026...

​Kontraŭepidemiaj praktikoj kun unuaeco de popolo https://search.app/gU2TUGULjgkHS8A37

SlavikDze (Näita profiili) 4. veebruar 2025 5:59.28

@Amigueo
Surbaze de viaj ligiloj konkludeblas do, ke la vorton "maltiom" konstruis ne vi, sed iu alia, eble eĉ Paul Gubbins, kiu prezentis sian recenzon komence de la nuna jarcento.
Ajnaokaze ĉi-vorto ĝis nun ne penetris nek en PIVon, nek en eĉ pli ampleksan ReVon. Probable pro tio, ke ĝi ne estas reale oportuna.
Ambaŭ frazojn, kiujn vi menciis, ebas formuli pli glate kaj klare, ekzemple:
"Ĉu tio signifas ke rusiaj mortintoj valoras pli ol tiuj haitiaj?" (aŭ "...ke haitiaj mortintoj ne valoras tiom, kiom tiuj rusiaj?")
--------------------
"Iasence kiel la aŭtoro mem, kiu ne liveras ĉion tion, kion li promesas." (au "...kiu multe promesas, sed malmulte liveras.")

amigueo (Näita profiili) 4. veebruar 2025 22:57.49

Pri konstruo de MALTIOM, kaj MALKIOM.
" Malkiom vi komprenas min!

Kompreneble, uzantoj de Esperanto jam delonge provis multajn kombinojn per MAL.

amigueo rimarkigas ke TIOM havas biason, kaj tial MALTIOM eblas kaj konvenas pro koncizo (malkiom = kiom malmulte).
amigueo konstatas ke uzado de tiuj vorto en interretoj estas tre malofta.

Kuriozajxo. Por amigueo la mirindo estas ke kelkaj simplaj kaj utilaj vortoj estas ege maloftaj en tekstoj. Tio estas temo proksima al "Cxu ekzistas tia vorto?"

amigueo (Näita profiili) 7. veebruar 2025 12:30.20

SlavikDze:[...]
"Iasence kiel la aŭtoro mem, kiu ne liveras ĉion tion, kion li promesas." (au "...kiu multe promesas, sed malmulte liveras.")
NePorKomencantoj

Kompreneble, estas alternativoj al
"La auxtoro ¡Kiom promesas!, (sed) ¡Malkiom liveras!"

(Certe, skribata Esperanto mallerte esprimas tion kion Parolata Esperanto facile kaj elegante esprimas. Tial uzo de nelauxnorma "¡")

Mi denove klarigas ke MALKIOM kaj MALTIOM eblas ĉar TIOM kaj KIOM havas ne nur indikan funkcion, sed ankaŭ emfazan pri multeco.

Altebrilas (Näita profiili) 7. veebruar 2025 13:12.16

...ne liveras ĉiom, kiom li promesas.

Esperanto estas bele simpla lingvo. Kial malbele kompliki ĝin?

amigueo (Näita profiili) 9. veebruar 2025 14:05.08

Pledo favor MALTIOM kaj MALKIOM, per ekzemploj inventitaj:

• Li tiom elaboris teoriajn strategiojn, tamen maltiom sukcesis kiam temis pri konkretaj decidoj – kaj se vi scius, malkiom da reala sperto subtenis liajn memproklamitajn kapablojn, vi ne surpriziĝus.

• Ni tiom fidas je la neŭtraleco de algoritmoj, tamen maltiom konsideras la fakton, ke ili reproduktas la antaŭjuĝojn de siaj kreintoj – kaj se oni vere analizus, malkiom da vere sendependaj decidoj AI fakte faras.

• Oni tiom rakontas pri la grandegaj ebloj de teknologia revolucio, tamen maltiom pripensas ĝiajn neintencitajn konsekvencojn – kaj des pli ĝene, malkiom necesas por ke ŝajne utila inventaĵo fariĝu ilo por subpremado.

• Li tiom esperis esti memorata kiel pioniro, tamen maltiom li sukcesis eviti la sorton de forgesitoj – kaj se vi demandus la historian juĝon, malkiom da veraj influoj li lasis sur la estonteco.

• Ni tiom avidas progreson, tamen maltiom atentas la etikan koston de nia teknologia soifo – kaj se nur ni haltus por demandi nin, malkiom necesas por ke novigo iĝu minaco.

• La estroj tiom postulis sindediĉon, tamen maltiom kompensis la penadon – kaj se vi kalkulus, malkiom da reala profito la laboristoj ĝuis kompare kun la promesoj.

• La novaĵoj tiom emfazis la miraklajn sukcesojn de la teknologia firmao, tamen maltiom diskutis la sociajn kostojn – kaj plej alarmige, malkiom da homoj rimarkis la manipulan nuancon de la diskurso.

• Li tiom revis pri gloro, tamen maltiom pretis labori por ĝi – kaj irone, malkiom li komprenis, ke vero kaj propagando ne ĉiam koincidas.

• La inteligenteco de AI tiom impresas pro sia rapideco, tamen maltiom reflektas realan penskapablon – kaj se ni estus pli skeptikaj, malkiom da mistero restus ĉirkaŭ ĝia funkciado.

• Oni tiom emfazas la miraklojn de cifereca epoko, tamen maltiom pripensas, ĉu ni efektive gajnas pli da libereco ol ni perdas – kaj rigardante la situacion de distanco, malkiom da aŭtonomeco restas al la individua homo.

amigueo (Näita profiili) 10. veebruar 2025 7:01.15

amigueo:Mi scivolas pri vorto "unuaeco".
En samteme rektantauxa mesagxo mi montris cxiujn aperojn de UNUAECO laux Guglo. 10 ne estas multaj.
Ecx pli malofta estas MALLASTO (1 ne estas multaj), kiu estas logike samsignifa al UNUAECO.

Sed PRIORITATO kaj CXEFECO povus rabi laboron de UNUAECO. Tio bezonas esploron.

Tatoeba enhavas mil UNU, 50 UNUO, 50 UNUECO kaj nul UNUAECO.

Altebrilas (Näita profiili) 10. veebruar 2025 12:59.46

Unuaeco aperas en PreVo, kun la signifo de unua rango.

Sed tia vorto estas malbela. Mi prefere uzus tiukaze radikojn anstataŭ afiksoj ( unuarango, unuarajto) aŭ eĉ plurajn vortojn : rajto de unua, eco de unua.

amigueo (Näita profiili) 10. veebruar 2025 18:11.55

Altebrilas:UNUAECO
...tia vorto estas malbela.
Malbela? Certe: longa kaj strukture malofta.

La alternativoj estas tiuj de vi prezentitaj.
Tamen, ili estas longaj kaj ¿belaj?

Aldonaj alternativoj:
Mallasto.
Unuao. Tiu opcio sugestas: "unuaa ekzamenfininto aux pli koncize: "unua' fininto".
Unuesmo (ido-a afikso ESM).
Unujemo (franca afikso JEM).
Unuesimo (latina afikso ESSIM).
Unuimo (simpligo de latina afikso aux SEPTIMUS, DECIMUS).
Primo, sekondo, terco (tro malgxenerala rimedo por lingvo kia Esperanto)
Unuavo, unueno, ... (OCTAVUS en latina, NOVENO en hispana)
Unujo (fantazia konciza afikso J).
Diunu(a) (de la cxina dìyī).

amigueo rimarkigas tion kion ido-kreantoj jam malsxatis cxe Esperanto (gxena kolaterala efiko de konciza adjektivo UNUA: UNUAECO, ¿UNUI?, neekzisto de PLIIMA, MULTESMA, TROJEMA, KELKAA, MALTROJA, KIOMJA).

pliranga?, multranguma?, kiuranga?

Ki(esm)horas? Tro(esm)horas.

amigueo (Näita profiili) 11. veebruar 2025 11:55.32

Altebrilas:Unuaeco aperas en PreVo, kun la signifo de unua rango.

Sed tia vorto estas malbela. Mi prefere uzus tiukaze radikojn anstataŭ afiksoj ( unuarango, unuarajto) aŭ eĉ plurajn vortojn : rajto de unua, eco de unua.
Evoluo povus krei UNUANGO, aux afikson ANG.

Tagasi üles