メッセージ: 9
言語: Esperanto
StefKo (プロフィールを表示) 2022年5月18日 21:08:51
Plejparto de enskribaĵoj de la kolego amigueo en la fadenaro KONSULTEJO ne estas en vera Esperanto! Li skribas ilin en sia variado de Esperanto farita por priridi kaj moki (por io alia?) ĉiujn seriozajn, pompajn esperantistojn kaj la lingvon mem, kiu estas por li tro rigida. Do ignoru ilin, escepte se vi preferas tian humuron.
PS. Pardonu al mi tion, amigueo, sed la lojaleco al la lingvo devigis min skribi tion (amicus Plato, sed magis amica veritas).
Altebrilas (プロフィールを表示) 2022年5月19日 9:19:29
Se la restajxoj de miaj latinaj kursoj plu funkcias...
Se estas humuro, kial ne uzi la tauxgan rubrikon de tiu forumo?
StefKo (プロフィールを表示) 2022年5月19日 11:39:48
Mi ne pensis pri mi mem (mi legas la enskribaĵojn kaj penas kompreni ilin) sed pri komencantoj kiuj legas tion.
amigueo (プロフィールを表示) 2022年5月19日 15:35:51
Estas malfacile al mi vigligi la KONSULTEJON kiam la plej lertaj esperantuloj lernas gxuas la interslavan. Mi mem devas demandi kaj respondi, mi iomete lernas dramaturgion. Mi bedauxras ne trovi interesajxojn pri Ea gramatiko aux vortaro, aux trovi maltro interesantajn temojn. Kiam vi revenos hejmen vi ne rekonos la Zaman lingvon.
amigueo (プロフィールを表示) 2022年5月19日 15:52:06
StefKo:Mi ne certas ke ŝercoj pri esperanta gramatiko estas ridindaj por iu ajn. Tio estas, ŝajnas, prirido de E.Mi defias vin korekti iujn tekstojn de amigueo cele ilin amuzaj. Cxar mi komprenas vin pensi ilin volusi amuzi pri kaj per gramatiko sed be ili restas misteraj kaj bizaraj.
Mi ne pensis pri mi mem (mi legas la enskribaĵojn kaj penas kompreni ilin) sed pri komencantoj kiuj legas tion.
StefKo (プロフィールを表示) 2022年5月19日 19:38:32
Eble mia rezono estas ia obtuza?
Metsis (プロフィールを表示) 2022年6月2日 7:45:11
Bonvole malrapidigu vin. Antaŭ ol krei plian afiŝon pri iu inventaĵo pripensu:
- Ĉu temas pri vera problemo? Kiom ofte vi mem kaj tio estas pli grava, kiom ofte aliaj evidente havis problemon esprimi la ideon?
- Ĉu ekzistas maniero esprimi la ideon kun jam ekzistantaj esprimoj? Eble estas maniero, kiun vi ankoraŭ ne scias.
amigueo (プロフィールを表示) 2022年6月3日 15:06:09
メッセージは隠されています
Altebrilas (プロフィールを表示) 2022年6月4日 10:12:06
Tio ne estus pli malrespektema al la lingvo ol, ekzemple poezio. Iuj poetoj ludas per la lingvo, inventas vortojn/radikojn, aliigas gramatikon, sed tio restas en poezia fako.
Proponoj de tn plibonigoj estas parto de E-kulturo. Ili abundas en nia komunumo kaj Zamenhof mem... sed li ekzemplinde ne insistis.
Mi mem, kiam komencanto, emis tabelvortigi la tutan lingvon... sed tio restis nur privata afero.