Príspevky: 25
Jazyk: Esperanto
Rogir (Zobraziť profil) 1. decembra 2008 23:41:23
Verŝajne ankaŭ ĉiuj opinias ke Esperanto taŭgas kiel tiu internacia lingvo. Facila, neŭtrala, riĉa ktp.
Sed kion fari se alia lingvo elektiĝos por internacia lingvo? Tio ne estas fantazia ideo! Ĉu vi lernos tiun lingvon, aŭ eĉ subtenos tiun proponon?
Ĉu eble ni, krom subteni Esperanton, ankaŭ subtenu la ideon ke iu ajn internacia lingvo estus pli bone ol neniu? Ĉu ne vi promesu ke se iu ajn lingvo elektiĝos per demokrata aŭ interregistara metodo, ni subtenos tiun? Eĉ se estus neŝatata nacia lingvo?
PS: Bonvolu traduki ĉi-tiun fadenon al la alilingvaj forumoj!
sinjoro (Zobraziť profil) 2. decembra 2008 14:05:12
Rodrigoo (Zobraziť profil) 2. decembra 2008 15:04:08
Rogir, mi ne elektis iun en via enketo, neniu taŭgas laŭ mia komprenkapablo.
Sammondane,
Ĥod
jan aleksan (Zobraziť profil) 2. decembra 2008 15:13:55
Mi volis elekti "Nur se estus planita, simpligita kaj neŭtrala planlingvo". Kial vi ne aldonis tiun?
Se estas elektita per demokrata medio, ne indas kontraŭi. Tamen mi daŭre uzus esperanton por interbabili kun tutmondaj amikoj ^^.
Rogir (Zobraziť profil) 2. decembra 2008 16:42:41
Rodrigoo (Zobraziť profil) 2. decembra 2008 18:50:02
tiu ne veras, kaj Volapuko kaj Interlingvo estas tre malsimplaj kaj fuŝitaj (miopinie).
Sed estas ja interesa via enketon, ĉar mi jam trovis plurajn esperantistojn kiuj nur apogas esperanton... tio estas fuŝaĵo laŭ mi.
Sammondane,
Ĥod
RiotNrrd (Zobraziť profil) 4. decembra 2008 6:12:37
Rogir:Mi supozis ke ĉiu planlingvo estas simplaNe, ne. Mi opinias ke la plejparto de planlingvoj ne estas tre simpla. Nur la konkurantoj de Esperanto (Ido, Interlingua, Novial, Glosa, Latino Sine Flexione, ktp.) estas pli simplaj ol naturaj lingvoj. Eĉ inter tiuj, Esperanto estas ankoraŭ la plejsimpla.
Sed la plejparto de planlingvoj ne estas konkurantoj de Esperanto, kaj anstatŭe estas "falsaj naturaj lingvoj" aŭ lingvoj tiel, kiel lojban, kiu estas tre eksterkutima kaj malsimpla.
silentanto (Zobraziť profil) 26. februára 2009 13:24:08
mccambjd (Zobraziť profil) 26. februára 2009 13:38:01
Miland (Zobraziť profil) 26. februára 2009 14:03:20
Rogir:Ĉu ne vi promesu ke se iu ajn lingvo elektiĝos per demokrata aŭ interregistara metodo, ni subtenos tiun? Eĉ se estus neŝatata nacia lingvo?Pri kiu lingvo vi pensas?