Mergi la conținut

AdE': Fiksi atenti seksismi

de amigueo, 24 februarie 2023

Contribuții/Mesaje: 7

Limbă: Esperanto

amigueo (Arată profil) 24 februarie 2023, 10:59:38

(Ne por komencantoj)

Mia dubo estas pri frazo "Fiksi atenti seksismon". Signifo:
"Fiksi sian atenton al seksismo."

Mi trovas iel logika kaj komprenebla frazon "Fiksi atenti seksismon"

Altebrilas (Arată profil) 24 februarie 2023, 20:07:19

Tamen vi bezonas traduki gxin... eble ne tiel komprenebla?

amigueo (Arată profil) 25 februarie 2023, 19:03:26

Mi konscias pri strangeco de la proponita frazo,
sed ankaŭ pri ties konvenon.

Mi klarigas:
mi trovis ĉe vortaro.net:
fiksi sian atenton sur io; fiksu miajn piedojn al viaj postsignoj Z

Mi povus diri "fiksi sian atenton sur ion" sed ankaŭ "fiksi atenti ion". Tio ne egalas al "fikse atenti ion".

Problemo aperas pri verbo/adjektivo fiksi/fiksa, estas sama problemo ke pri korekti/korekta aŭ veki/veka.

CodeWeaver (Arată profil) 26 februarie 2023, 07:31:50

Verdire, mi taksis tiun frazon eraro de anglaparolanto, kvazaŭ «ripari atenti seksismon», kvankam tio ankoraŭ ne havas sencon. Mi dirus, ke en frazo kiel «fiksi atenti ion», oni forlasas de «fiksi» ambaŭ objektojn (la rektan kaj nerektan), kaj do ĝia rilato al «atenti» estas neevidenta (se eĉ ne tute manka).

amigueo (Arată profil) 2 martie 2023, 17:24:04

CodeWeaver:Verdire, mi taksis tiun frazon eraro de anglaparolanto, kvazaŭ «ripari atenti seksismon», kvankam tio ankoraŭ ne havas sencon. Mi dirus, ke en frazo kiel «fiksi atenti ion», oni forlasas de «fiksi» ambaŭ objektojn (la rektan kaj nerektan), kaj do ĝia rilato al «atenti» estas neevidenta (se eĉ ne tute manka).
FIKSI
fiksi la rigardon sur kandidaton --> fiksi rigardi kandidaton.
fiksi sian devon ripari aparaton --> fiksi devi ripari aparaton.
fiksi sian scivolon pri sian senton --> fiksi scivoli senti.

DECIDI
decidi sian feliĉon pro sia vojaĝo --> dicidi feliĉi vojaĝi

amigueo (Arată profil) 7 august 2023, 08:01:01

CodeWeaver:Verdire, mi taksis tiun frazon eraro de anglaparolanto, kvazaŭ «ripari atenti seksismon», kvankam tio ankoraŭ ne havas sencon. Mi dirus, ke en frazo kiel «fiksi atenti ion», oni forlasas de «fiksi» ambaŭ objektojn (la rektan kaj nerektan), kaj do ĝia rilato al «atenti» estas neevidenta (se eĉ ne tute manka).
1. Vi pravas, ke Fiksi havas du objektojn.
"Fiksi atenti seksismon" = "Fiksi sian atenton sur seksismon"
La rekta objekto de Fiksi estas Atenti, kaj la nerekta estas Seksismo. Koincide, rekta objekto de Atenti estas Seksismo.

2. Audi sian promenon --> auxdi (sin) promeni (?).
Kutimo faris "auxdi (iun) promeni" tauxga,
do forblokis "auxdi (sin) promeni".

Por ripari cxi strangajxon,
oni proponis jenan kontraston:
Auxdi (ies) promenon <> Auxdi (sin) promeni.

amigueo (Arată profil) 7 august 2023, 08:06:26

"fiksi atenti seksismi" = "fiksi sian atenton sur sian seksismon"

Înapoi mai sus