メッセージ: 26
言語: Esperanto
amigueo (プロフィールを表示) 2023年3月3日 19:43:52
Ju pli alta, ju pli bela, ju pli mona.
Ĉe pmeg oni legas ke "ju...ju... ne havas sencon en Esperanto". Tamen...
Kiel oni metas en ju-des-an rilaton tri elementojn aŭ pli ol du elementojn?
Mia unua tezo estas ke nur unu vorteto, ekz JU povas bone roli por pliolduelementaj ju-des-aĵoj.
(Analoga problemo mi trovis pri PO, kaj pro tio mi proponis PO...PO...PO... por starigi proporciojn pliolduelementajn.
ekz PO litro lakton PO duon' kilo farunon PO kvar ovoj estas ingredientoj de mia tarto).
Resumo de temfadeno:
===================
1. JUJ.
A, B, mal C, mal D juj E =
juj A, juj B, juj mal C, juj mal D juj E =
ili kvin kreskas kaj malkreskas kune.
2. POJ.
Ni avancas 3 minutojn poj 2 kilometrojn.
Torto de 3 kg faruno, 1 L lakto, 2 ovoj poj 2 kg sukero. =
Torto de poj 3 kg faruno, poj 1 L lakto, poj 2 ovoj poj 2 kg sukero.
3. SAMAUXPLI (same aux pli). (Altebrilas).
4. PLISAM. (same aux pli).
5. PLUJ (pli kaj pli). PLUJSAM.
Altebrilas (プロフィールを表示) 2023年3月4日 10:28:16
amigueo (プロフィールを表示) 2023年3月7日 15:39:53
Ju pli alta, ju pli bela, ju pli mona estas mankeno.
Science,
Interese estas afisxi kunrilato de variabloj, pli ol du.
Gravita forto:
Ju pli masa estas la unua korpo, ju pli masa estas la dua, ju malpli distas ili, ju pli granda estas la forto inter ili.
Sed oni povus afisxi alian permutacion:
Ju malpli distaj, ju pli granda gravito, ju pli masa la unua korpo, ju pli masa la dua korpo.
Altebrilas (プロフィールを表示) 2023年3月7日 17:54:21
Ju pli bela, ju pli granda, des pli ricxa. Tio signifas, ke la dungintoj de la manekeno sxatas belecon kaj grandecon, do pagas al ili pli altan salajron. (Almenaux se tia diskriminacio estas tolerata)
Ju pli ricxa, des pli bela, des pli ganda. Tio signifas, ke sxia mono ebligas al sxi hxirurgion por plibeligi sian visagxon aux plilongigi siajn ostojn. La signifo ne estas la sama.
Same por la dua ekzemplo. Ju pli da maso, ju malpli da distanco, des pli da altira forto. Estas fizika legxo, kiu ne funkcias en la mala direkto. (Tiukaze temus pri pesado: ju pli da forto, des pli da pezo)
amigueo (プロフィールを表示) 2023年3月7日 21:15:55
Altebrilas (プロフィールを表示) 2023年3月7日 22:47:59
amigueo (プロフィールを表示) 2023年3月8日 11:35:27
Altebrilas:Nu, donu tian ekzemplon. En la tria kazo , suficxas aldoni "kaj reciproke", se tio gravas. En la du aliaj, oni ne bezonas balastigi la lingvon por esprimi informojn ne gravajn aux ne klarajn.1. Cxi tio sxajnas polemiko inter Akino kaj Agustino.
2. Balastigi per simpligo?
Altebrilas (プロフィールを表示) 2023年3月8日 13:02:24
Mi simple volas montri al ili, ke preskaux cxio estas simple esprimebla per normala esperanto, kiu ne bezonas tiom da reformoj kiom vi proponas.
Gxenerale, mallonga cerbumado suficxas por trovi solvon - cxefe kiam temas pri reala problemo, ne gramatika ekzemplo - cxar plejofte ekzistas samideanoj, kiuj jam trovis gxin.
amigueo (プロフィールを表示) 2023年3月14日 9:40:31
Cxu iu konas la tauxgan strukturon?
Altebrilas (プロフィールを表示) 2023年3月14日 13:14:05
Mi mem ne povas imagi iun.