Tästä sisältöön

Nekredeblaĵoj

SlavikDze :lta, 9. maaliskuuta 2023

Viestejä: 251

Kieli: Esperanto

SlavikDze (Näytä profiilli) 27. huhtikuuta 2023 14.24.35

Oni informas, ke el tiuj sep dekoj da francaj soldatoj-solduloj, kiuj fervore militas en Ukrainio pro la mita "sendependeco" de ĉi tiu kvazaŭa ŝtato, pereis jam deko da uloj.
Pri tio temas en jena franca komunikilo:
https://www.lemonde.fr/international/article/2023/...
Supozeblas, ke la nombro de pereintaj kartavuloj (kaj ankaŭ alilandaj heroecaj aventuristoj, kiuj subite imagis sin ne virtualaj, sed realaj batalantoj) tre baldaŭ iĝos pli granda.
🤕🤕🤕🤕🤕

m.luiza (Näytä profiilli) 12. toukokuuta 2023 22.21.55

Ĉiuj estas pretaj militi kontraŭ Rusio ĝis la lasta ukainiano; la besto nomata homo ne povas vivi sen milito.

SlavikDze (Näytä profiilli) 31. toukokuuta 2023 20.58.50

Tio eble ne kredeblas, sed aperis supozo, ke vakcinitaj okcidentaj rezidantoj estas pli kredemaj koncerne al anti-rusia propagando ol tiuj uloj, kiuj rifuzis vakciniĝi.
Pri tio temas en jena usona komunikilo:
https://www.americanthinker.com/blog/2023/05/stunn...
Espereble, en tiu sajto oni ne postulas, ke "alte-brilaj" vizitantoj elŝutu iun "apon".

Altebrilas (Näytä profiilli) 1. kesäkuuta 2023 10.32.28

Ne necesas ne esperi por ne ekagi.

SlavikDze (Näytä profiilli) 7. kesäkuuta 2023 14.21.51

Tio eble ne kredeblas, sed laŭ aserto de fama ekspertulo Henry Kissinger vasalece-lojalecaj japanoj ĝis nun deziras venĝi pro Hiroŝimo kaj Nagasako kaj tute kapablas ataki Usonon, se ili ekhavos tielan ŝancon.
Pri tio temas en jena ĉina komunikilo:
https://baijiahao.baidu.com/s?id=17679586277036314...

SlavikDze (Näytä profiilli) 2. elokuuta 2023 6.01.56

Tio apenaŭ kredeblas, sed oni asertas, ke polaj futbalaj fanoj kolektas monon por rusiaj militistoj, batalantaj nun en Ukrainio.
Pri tio temas en jena pol-lingva komunikilo:
https://www.magnapolonia.org/polscy-kibice-zrzucil...

SlavikDze (Näytä profiilli) 9. lokakuuta 2023 11.16.08

Tio eble nekredeblas por iuj obstinaj nekredemuloj, sed fakte okazis tute atendita okazaĵo: palestinaj batalantoj uzas nun kontraŭ Israelo okcidentajn armilojn, kiujn al ili liveris bravaj ukrajnaj militistoj.
Kiel tekstas rusa popoldiro: "За что боролись, на то и напоролись" (Por kio oni luktis, pro tio oni mem suferas).
https://en.topwar.ru/227646-postavljaemoe-zapadom-...

Altebrilas (Näytä profiilli) 15. lokakuuta 2023 10.06.22

Tion oni legas en francaj komunikiloj.

https://observers.france24.com/fr/moyen-orient/202...

SlavikDze (Näytä profiilli) 17. joulukuuta 2023 15.05.43

Tio apenaŭ kredeblas, sed ŝajnas, ke eterne suferantaj "polakoj" seniĝas de unu el siaj masoĥismaj distriĝoj — multjara akuzado de malicaj rusuloj pri la aviadila akcidento, dum kiu pereis pola prezidanto Lech Kaczyński kun siaj ministroj.
Nunaj estruloj de Polujo oficiale deklaris pri ĉesigo de ĉi-kaza enketo kaj kuraĝe konfesis, ke oni konscie mensogis, kulpigante Rusion.
Pri tio temas en jena pola informilo:
https://forsal.pl/gospodarka/polityka/artykuly/938...

Altebrilas (Näytä profiilli) 17. joulukuuta 2023 18.41.49

Eble ili konfuzis kun alia akcidento...

Takaisin ylös