본문으로

AdE': Neniigi. Cxu neniaigi aux nenioigi aux neniomigi ktp?

글쓴이: amigueo, 2023년 7월 30일

글: 6

언어: Esperanto

amigueo (프로필 보기) 2023년 7월 30일 오전 8:46:14

Ne por komencantoj.

Neniigi. Cxu neniaigi aux nenioigi aux neniomigi ktp?

Cxi temo estas apud "kio =/= kia afero"

Altebrilas (프로필 보기) 2023년 7월 31일 오전 8:57:33

Saluton!

Mi provas traduki, laŭ tio, kion mi komprenis.

"Nenio" ne estas nomo farita el la radiko *"neni", sed memstara tabelvorto, kiun la Fundamento permesas kombini, samkiel aliajn gramatikajn vortetojn.

Konsekvence "neniigi" estas misformita, kaj la taŭga formo devus esti (?)"nenioigi", aŭ eĉ (?)"neniomigi" aŭ (??)"neniaigi".

La unua ŝajnas pli korekta, kvankam malbela pro la tri sinsekvaj vokaloj. La dua aspektas kiel sinonimo de "nuligi" kaj pri la tria, mi ne vidas kion ĝi povas signifi. Ĉu vi pensas pri io preciza?

amigueo (프로필 보기) 2023년 7월 31일 오후 10:17:08

Kompreneble,
"neniampliigi".
"neniamigi".

nenieigi = malaperigi.

Neniammalpliigi = forigi el pasinteco.
Cxu vere?

Altebrilas (프로필 보기) 2023년 8월 1일 오전 7:24:38

Mi ne petis aliajn arbitrajn vortkombinaĵojn, sed klarigon (t.e. difinon k. ekzemplon) pri la signifon de (?)"neniaigi". Alikaze, mi supozas, ke ĝi havas neniun, do ke tiu vorto estas senutila.

amigueo (프로필 보기) 2023년 8월 1일 오후 5:43:57

Kara Altebrilas,

"neniaigi/neniaigxi" utilas se "nenia" utilas.

Cxu eblas "io nenia"?

Mi devas rimarkigi ke cxiuj tabelvortoj neni-/cxi-/i- estas cxefe relativaj al konata aro de elementoj.

"nenia" = "havanta neniun el tiuj kvalitoj".

Tamen, kiam oni pensas pri absoluta "nenia", oni metas en tiun aron de kvalitoj ecx neinventitajn kvalitojn. Laux tio, "nenia" estas dia adjektivo cxe religioj mistikaj.

amigueo (프로필 보기) 2023년 8월 2일 오전 9:27:35

Cxu la pordo estas nigra aux blanka? Gxi estas (ti)nenia sed ( alitia ) rugxa.

다시 위로